Mireja: > Mi faras du proponojn konkretajn: > > 1- > Laŭ mia kompreno oni kreis la vorton "sencumo" por eviti ke > franclingvanoj kaj eble aliaj lingvanoj ne plu uzu "senco" kiam temas > pri unu el la du eblaj direktoj sur linio. Bone.
Tiu vorto aperis en NPIV pro ne tro konata kialo, eble sub influo de Sergio, kiu gxin akre defendas ekz-e en samtema diskuto el la jaro 2002 cxe soc.culture.esperanto, en kiu diskuto partoprenis ankaux vi, Mireja. Estas afero certa, ke en REVO-n enkondukis tiun vorton mi, pro la kialoj, kiujn mi diras en la rimarko, sed estas vorto, kiun mi ne uzis en la matematikaj artikoloj. > Iuj sokiĝas pro "sed rekto havas nur unu direkton". > Normale. Ĉar por ili rekto havas du direktojn. > Mi proponas ke oni forviŝu "sed rekto havas nur unu direkton" kaj lasu > la ceteron. Mi duoble ne konsentas: unuflanke, la lasta frazo ne plu havus sencon; aliflanke ne estas dubo pro la precizigo "de matematika vidpunkto" kaj pro la referenco al la faka "direkto", ke temas pri faka kunteksto, kaj ke "rekto" estas faka vorto. Se ni akceptas la fakan signifon de "direkto (de afina spaco)", estas neniu kialo forvigi tiun cxi frazparton. > Jen la kunteksto el > http://www.reta-vortaro.de/revo/art/senc.html > > ---------- > Rim.: Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe ĝin enkonduki, > por ke ĝi anstataŭu sencon 3, kiu estis logike nepravigebla, ĉar kvankam > la fundamentaj tradukoj per „sens“, „sense“, „Sinn“ ĝin pravigas, la > tradukoj per „смысл“ kaj „znaczenie, sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la > rusa kaj la pola preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan „direkto“, kiu > ne plene kontentigas, ĉar de matematika vidpunkto estas du manieroj > moviĝi laŭ rekto, sed rekto havas nur unu direkton. > ---------- > 2- > Multe pli ŝoka estas en la sama ReVula paĝo la derivaĵo "kontraŭsence". > Mi citas: > ---------- > kontraŭsenceTEZ > > En mala senco 3: mi tiurilate sentas min tute kontraŭsence de la > aliaj homoj [4] > ---------- > Mi proponas ke oni forviŝas tiun derivaĵon ĉar en la ekzemplo > "kontraŭsence" signifas "kontraŭflue". Ne eblas forvisxi cxion ajn, kio ne placxas al oni! Vi ja delonge kunlaboras por REVO kaj scias, ke tiel oni ne agas. Estas nenio vere malbona kun tiu vorto: gxi havas auxtoritatan ekzemplon, troveblas kelkaj uzoj de gxi precipe kun la konkreta trafika signifo: Estas itala anekdoto: Iu aŭtobomilisto eniras aŭtoŝoseon kontraŭsence kaj komencas veturi. Post nelonge, aŭskultante radion, li aŭdas: "Atenton, atenton, unu frenezulo eniris aŭtoŝoseon kaj vojaĝas kontraŭsence". Kaj la aŭtomobilisto: "Nur unu? Mi certe jam renkontis pli ol milon!" Mi agnoskas, ke la ekzemploj ne multas, ke pluraj okazajxoj havas alian signifon ("kontrauxa al la senco 1"), sed tio neniel estas kauxzo por "forvisxi". Pli konstrua maniero agi estus aldoni la mankantan signifon, krei la derivajxojn "kontrauxsenca", "kontrauxflua", "kontrauxflue", referenci al ili cxe "kontrauxsenca/kontrauxsence", kaj eventuale marki "kontrauxsence" per "evitinda" aux "malofta", se la diskuto en la listo montrus, ke pri tio estas samopiniado. > Mi komprenas ke tie "kontraŭsence" estas francisma traduko de "à > contre-sens" sed ĝi ne estas bona traduko en Eo de la franca esprimo. > > Mi konsideras la diskuton pli pozitive ol negative Tre bone, sed vian pozitivan pensadon apliku ankaux al "kontrauxsence" :) > kaj ne intencas > renversi la jam establitajn esprimojn, ekzemple ne ĝenas min ke oni diru > "renversi la neegalaĵon" anstataŭ "inversigi la malegalaĵon". Mi proponas modifi la efektive gxenan "sxangxi la sencon de la neegalajxo" al "renversi la neegalajxon". "Renversi" estas nefaka vorto, do ne kreas la kacxon, kiun estigis la plursenceco kaj la fojfoje fakaj uzoj de "senco". Kore, Marc > Pozitiveme... observeblas ke en Francio delonge la vorto "sens" > plursencas kaj ne matematikistoj francaj kreis la vorton "sens" por sia > fako, ili prenis ĝin el la tradicia franca lingvo. > Mi trovis en Mediadico 22 sencojn por la franca vorto. > Jen ekzemplo (ĉe J.J.Rousseau): > ---- > | Le torrent des préjugés l'entraîne ; pour le retenir, il faut le > |pousser en sens contraire , J. J. ROUSS. , Ém. IV > ---- > (mia traduko por tiuj kiuj ne scipovas legi la francan: Torento de > antaŭjuĝoj pelas lin; nur kontraŭflua forpelado povas lin moderigi.) > Fonto por la 22 sencoj de la franca "sens" kaj por la citaĵo de Rousseau: > > http://www.mediadico.com/dictionnaire/definition/sens/lexique > > Lasta rimarko: > Esperantistoj, kiuj unuafoje aŭtomobile veturos en Francio, devas scii > ke la franca "Attention au sens interdits" signifas ke la ŝoforo devas > tre atenti la panelojn kiuj indikas ke la vojo estas unudirekta kaj > ankoraŭ pli atenti ne ekvoji sur malpermesatan straton pro unudirekteco > de la vojo. > Mireja > > > ------------------------------------ > > retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [email protected] > por malaboni: [email protected] > administranto: [email protected] > > URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > > > >
