>> Kiel oni diras ruse por esprimi la supran regulon? > Oni diras "ŝanĝi la direkton de malegalaĵo" = > "изменить направление неравенства", ekz-e: > > ,---- > | Если a> b, то −b> −a (НАПРАВЛЕНИЕ НЕРАВЕНСТВА меняется > | при умножении на −1). > `----
Pro la konservo de la malegalaĵa signo mi komprenas ke ankaŭ eblas uzi "direkto": oni alidirektigas la tutan malegalaĵon. Se estus ŝanĝita nur la signo de la malegalaĵo mi pli malfacile akceptus ke oni tiukaze uzus "direkto". Nu, ĉu eblas trudi al ĉiuj iun manieron diri la regulon? Miaopinie ne. Al rusoj oni diros en Eo: "de a> b venas -b> -a kaj pli ĝenerale: "La multiplikado per negativa reelo de ambaŭ flankoj de malegalaĵo alidirektigas la originan malegalaĵon" Al francoj oni diros en Eo: "a<b" donas "-a>-b" kaj pli ĝenerale: "la multiplikado per negativa reelo de ambaŭ flankoj de malegalaĵo inversigas la originalan malegalaĵon" Nun mi demandas ĉu ne eblas ankaŭ uzi la verbon "inversigas" anstataŭ "alidirektigas" por rusaj esperantistoj? Eble tiu verbo "inversigi" taŭgas por ĉiuj. > [...]. Pli matematikece estus resti ĉe la sama rilato, kiel en la rusa citaĵo > ĉi-supra ĉe la sama rilato -- tio minimumigas la premisojn, kaj ne > dependas je la grafika formo de la simboloj. Tio estas, > > Malpli(a, b) => Malpli(-b, -a) ???? Tie mi ne komprenas "Malpli" > Iasence tio estas kiel inversigo de funkcio. La vorto "inversigo" atentindas. Mireja
