--- On Fri, 14/5/10, mireille corobu wrote:

>>>> Sergio:

[...]

>> Mi scias ke la francoj havas tian strangaĵon (milde dirante).  Mia
>> demando ne estas, ĉu ili ĝin havas, sed KIAL ili disigas la du
>> aferojn, kiuj normale (preskaŭ ĉiam) aperas kune.

> Ĉiuj strangaĵoj ne estas klarigeblaj, ĉiuj strangaĵoj ne estas
> stultaĵoj.

Tamen kiam oni elektas nociaron kaj terminaron de iu fako, kutime oni
penas raciigi ilin.  Se du aferoj ĉiam (aŭ preskaŭ ĉiam) aperas kune,
tiam nature oni emas enkonduki unu nocion kaj unu terminon resuman.

> Ne plu restus strangaĵoj se ĉiuj estus klarigeblaj.
> Kaj la mondo plenplenus je stultaĵoj se ĉiuj estus
> stultaĵoj.

>>> Via demando aspektas al mi kvazaŭ vi demandus kial vektoro ne
>>> estus orientita segmento, do ne bezonatus paroli pri ĝia direkto,
>>> ĝia sencumo kaj ĝia normo, suficus koni la orientita segmento por
>>> scii la ceteron (direkto, sencumo, longo).

>> Unue, tio jes estas la normala moderna maniero instrui
> matematikon.

> Sed nur dekomence oni prezentas vektorojn estkiel "orientitaj
> segmentoj", lernantoj rapidege devas forgesi la desegnon por
> abstraktigi al si la nocion de vektoro, estkiel matematika elemento
> kiun ne karakterizas unu starta punkto + unu direkto (je via senco:
> direkto entenanta la sencumo) sed tri matematikaj elementoj:
> direkto, sencumo kaj longo.

Kial?  Kial disigi la direkton?

Mi supozas, tute male, ke la franca tradicio estas atavismo de la
historia evoluo: de la sendirekta geometrio eŭklida al la "orientitaj
segmentoj".  Poste oni eble inversigis la prezenton, sen raciigi la
nociaron.

>> Mi ne vidas, kial en matematika kurso oni ripetu ĉiujn zigzagojn de
>> la historia evoluo de la nocioj, kaj kial oni instruu aŭtomobilon
>> komencante per kaleŝoj.

> ??? La komparo estas malfajna.

> Kaleŝoj ne plu troveblas krom en muzeoj kaj literaturo.  Male "la
> vorto franca "sens" ofte uzatas kiam estas du eblaj sencumoj.

Tamen la vorto "direction" ja entenas la necesajn sencelementojn
komunlingve, kaj kovras la tutan nocion utilan.  Kial oni plu perfortas
la francan "direction"?

> Mi jam diris tion sed ŝajne vi ne atentis ĝin: la franca komunlingva
> vorto "sens" iel _superis_ la francan komunlingvan vorton
> "direction".

Min malmulte interesas la superflua vorto _sens_, min interesas la
vorto "direction".  Oni ja parolas pri "les quatre directions", ne pri
"les deux directions et quatre sens" (kio estus konforma la matematika
malraciaĵo).

[...]

> Foje okazas ke oni ŝanĝas la sencumon (estas du ebloj) kaj ne la
> direkton. Kiel vi diras tiukaze?

Tio estas "la kontraŭa direkto".  Neniom pli malfacile ol "la mala
sencumo":

,----
| homoj, irantaj en LA KONTRAŬA DIREKTO, komencis bari al ŝi la vojon,
| etendi la manojn, por kapti ŝian veston
`----[ Z: Marta ]

>> Al mi ĉiam sufiĉis nur du karakterizaĵoj de vektoro: ĝiaj direkto
>> kaj longo.  Tio simple estas pli racia prezento, kiu ŝparas
>> redundajn konceptojn (kaj krome, koheras kun la komunuza lingvo).

> Mi ripetas. Ekzistas motivoj por la disigo de sencumo disde direkto
> ne konataj de vi kaj nur suspektataj de mi.

> Ne ĉiu strangaĵo estas klarigebla.
> Ne ĉiu strangaĵo estas stultaĵo.

Se ĝi kondukas al vorta kaj nocia malŝparo, tiam ĝi estas malraciaĵo
(se vi preferas tion ol "stultaĵo"n).

> Alia lando, aliaj moroj, ĉu ne?

Jes.  Tamen:

1. Onin eble interesas, kial oni ne uzas ion pli racian. Kaj 
2. En Esperanto oni evitu malraciaĵojn.

> PS:

> Kion pri la "vektoro nulo"? Ĉu ĝi estas orientita segmento? (certe
> ne laŭ mi).

Ĝi estas degenera segmento.

> Ĝi ne havas sencumon sed havas ĉiujn direktojn (aliaj diras neniun
> direkton sed ne gravas, oni scias kiom ĝi utilas kaj kiel ĝin trakti
> en geometrioj).

Mi dirus ke ĝi havas ambaŭ sencumojn (+0 = -0 = 0) kaj ĉiujn direktojn.

> Jen bela ekzemplo de strangaĵo kies stulteco estas diskutinda.

Ĝi certe estas strangaĵo (escepto, speciala okazo degenera).  Tamen mi
ja emfaze diris, ke NE ĈIU strangaĵo estas stultaĵo.  Nulo estas
strangaĵo kiu ne estas stultaĵo.  "Sencumo" estas strangaĵo kiu estas
stultaĵo.

> Kia strangaĵo estas la vektoro nulo...
> Kia strangaĵo estas la nombro 0...

Ili estas inĝeniaj strangaĵoj.

-- 
Sergio





      

Rispondere a