Al Sergio: Mi ne volas ke oni interpretu en la lingvo Esperanto la esperantan vorton "direkto" kiel la fakaĵo franca en matematiko kaj fiziko, ankoraŭ malpli volas trudi al esperantistoj la francan matematikaĵon. Oni devas adaptiĝi al la kunteksto kaj de la diro kaj de la lingvo.
France en matematiko kaj fiziko la vorto "direction" havas apartan sencon, ĝi estas stultaĵo por vi sed ne por mi. Amase francianoj, kiuj sufiĉe altnivele studis matematikon aŭ fizikon, kapablas disigi la diversajn sencojn de "direction" kaj de "sens". Ili adaptiĝas al la kunteksto. Same ni esperantistoj devas akcepti ke vorto povas iumaniere senci en nia surstrata lingvo, alimaniere en nia profesia lingvaĵo, kaj alimaniere en Esperanto. Ĉu estas interkonsento pri tio? Nu, Marc decidu mem pri ŝanĝoj en la artikoloj pri kiuj li responsas. Mi jam faris proponojn. Aliaj revuloj, kiuj legas nian diskuton, silentas eĉ Marc silentas nun. Kion mi faru plu? Nenion. Mi jam sufiĉe partoprenis kaj sincere diris mian penson. Mireja
