>> Mireja:
>> /ni esperantistoj devas akcepti ke vorto povas iumaniere senci en
>> nia surstrata lingvo, alimaniere en nia profesia lingvaĵo, kaj
>> alimaniere en Esperanto. Ĉu estas interkonsento pri tio?/

 > Renato:
> Mi ne konsentas. Laŭeble oni ne havu tian situacion.

Sed ne eblas! Mi ne estas "ĝisosta revulo", tute perdanta la sencon de 
la realo. Al mi kaj plej problabe al ni ĉiuj estas surstrata lingvo (ĉu 
la via estas Esperanto?), profesia lingvaĵo ( Ĉu la via estas 
Esperanto?) kaj la lingvo Esperanto. Fakte estas_konstateble_ ke ne 
mankas vortoj kies senco dependas de la lingvo do oni devas akcepti ilin 
tiajn kiaj ili estas do en ilia lingva kunteksto.

> [Mi tute ne komprenas matematikon kaj absolute ne komprenis pri kio vi
> kaj Sergio parolas]

Tamen agnosku ke matematiko ekzistas kiel scienco kiu apartenas al la 
homaro. Esperanto ne estas la lingvo de iu lando, nacio, regno, etno kaj 
tiel plu... tamen ĉu normale estus ke en Eo esperantistoj ne bezonus 
vortigi matematikaĵojn, fizikaĵojn, ĥemiaĵojn kaj samspecajn fakaĵojn? 
La vortigo de fakaĵo en Eo estas (espereble) la ĉefa motoro de la 
diskuto inter sergio kaj mi.
Mireja

Rispondere a