Mireille:
Tamen agnosku ke matematiko ekzistas kiel scienco kiu apartenas al la
homaro.
Mi akceptas tion.
ĉu normale estus ke en Eo esperantistoj ne bezonus
vortigi matematikaĵojn, fizikaĵojn, ĥemiaĵojn kaj samspecajn fakaĵojn?
Certe ili bezonas.
La vortigo de fakaĵo en Eo estas (espereble) la ĉefa motoro de la
diskuto inter sergio kaj mi.
Bone. tio, kion mi volis diri estas, ke prefere en Espernato ne estu
distingo inter la normalaj vortoj (surstrataj) kaj la sciencaj vortoj,
ĉiam kiam tio eblas.
amike
Renato