--- On Tue, 1/6/10, Russ Williams wrote:
> On Tue, Jun 1, 2010 at 12:54 PM, mireille corobu
[...]
>> Se esperantistoj (inter kiuj mi ne estas) bezonas la vorton, tiam
>> estus oportune ke Esperanto havus la vorton.
>> Mireja
> Oni sxajnas ege troigi la bezonon. Mi trovas 0 trafojn de cxi tiu
> supozeble bezonata de multaj vorto per kukolo... kaj jam oni ecx
> levas demandon cxu Akademianoj konsideru la vorton? Mi miras.
La afero tutcerte ne estas matura por traktado fare de la Akademio;
tamen tio ne malhelpas ke oni povas ĝin esplori.
> Ne bezonas esti unuopa vorto en lingvo (cxu Esperanto cxu alia
> lingvo) por egali cxiun unuopan vorton en alia lingvo. Cxu italo,
> kiu lernas la anglan, insistos ke en la angla ni ekuzu "magarau" aux
> simile cxar la angla ne havas vorton kun tiu specifa signifo?
Manke de specifa signifo oni komencas misuzi kaj tordi aliajn vortojn
kaj atribui al ili sencon kian ili normale ne havas. T.e. oni
tutegale devas lerni tiajn idiomaĵojn kiel specialajn lingverojn, do
ne okazas reala ŝparo de lingvaj rimedoj; sed krome kaj aliflanke, tio
fuŝas la signifon de la vortoj uzataj surogate, kaj tio kreas riskon
de miskompreno (se anglalingva esperantisto paŭsas sian "if only",
tion povas miskompreni ruslingvano).
> Ne estas kaj ne bezonas esti unu-al-unu-rilato inter vortoj en
> malsamaj lingvoj. Precipe kiam temas pri tiaj metaforaj kaj
> nelauxvortaj kaj diversnuancaj interjekcioj, cxiu lingvo havas
> proprajn esprimojn - inkluzive Esperanton.
Kiun do esprimon havas Esperanto por la koncerna senco?
> Antauxe vi skribis:
>> Ĝi estus Esperanta vorto kies senco ne estas tradukebla en
> Esperanto per > esperantaj vortoj.
> Tion mi simple ne povas kredi - alie, kiel oni povas klarigi gxian
> signifon al aliaj Esperantistoj kiuj ne scipovas la italan?
Estas diferenco inter "klarigi" kaj "traduki". Mi povas klarigi la
sencon de verba aspekto en rusa frazo -- sed preskaŭ neniam eblas ĝin
traduki.
[...]
--
Sergio