2010/6/1, Sergio Pokrovskij :

[...]

> Ne.  Neniu el ili esprimas la celatan sencon.  Kaj -- iom surprize por
> mi -- mi ne trovas manieron esprimi tion en la angla.  Nur por la malo
> mi trovas "God forbid!" -- "à Dieu ne plaise, Dieu nous en garde!" --
> "Gott bewahre!" (sed nenion por la pozitiva rusa "дай бог!").

Ĵus mi pensis ke en certaj okazoj tiun signifon povas havi la franca
"pourvu que (+ subj)" kaj la angla "if only":

Pourvu que nous arrivions à bout de notre ouvrage!
If only he arrives in time!

Konsentu, ke per si mem ili ne estas klaraj manieroj esprimi sian
sencon, kaj ke aparta vorto por tia senco estus preferinda en
Esperanto.

--
Sergio

Rispondere a