--- On Wed, 2/6/10, Yury Finkel wrote:
> 2010/6/2 Sergio Pokrovskij:
>> Bone. Supozu ke vi kiel tradukisto bezonas traduki "if only" aŭ
>> "pourvu que" (en la koncerna signifo). Kiel vi esperantigus ilin?
> Mi kutimas traduki tielajxojn (pli gxuste, rusajn "дай бог", "хоть
> бы" ktp) proksimume kiel "ahx, se ...us",
Kio en "se ... -us" ebligas al vi supozi, ke ĝi esprimas la celatan
sencon?
Kp popularajn kanzonojn ruslingvajn:
Ах, если бы ты выбрала меня. Такого б не случилось.
Ах, если бы ты мог меня понять хотя бы раз
Ах, если бы земля умела говорить, Она б от боли ...
> kaj negativajn ("не дай бог", "только бы не") kiel "nur ne ...u".
Kio en "nur ne ...u" ebligas al vi supozi, ke ĝi esprimas la celatan
sencon?
Kp: "Jen la ŝlosilo. Iru rekte al la elirejo. Nur ne rigardu
malantaŭen, alie vi perdos ekvilibron".
> Al mi sxajnas, ke tiaj esprimoj estas suficxe kompreneblaj per si
> mem (se mi gxuste komprenis sencon de la pridiskutataj esprimoj).
Ili ne estas kompreneblaj per si mem. Ili estas kompreneblaj nur per
la anglaj idiomaĵoj.
--
Sergio