> Istvan:
> Sen pripensi la jhusan diskuton, en Facebook mi jhus malakceptis inviton al 
> evento kaj afable aldonis:
>
> si seulement j'étais plus souvent a Paris...
>
> se mi bone komprenas, tio estas "magari"-esprimo, kaj ankau la franca 
> sukcesas vortumi ghin sen aparta radiko tiucela...

Jes, kiel vi tradukas ĝin?
"Se nur", kaj "nur se" ne konvenas, pro tio mi proponis unue "see" kaj 
poste "seo". Sed la problemo estas ke eble ne bezonatas krei novan 
vorton, kies kompreno estus dubinda pro manko da ofta uzo de la vorteto.

En via frazo "si seulement" esprimas (laŭ mia kompreno) miksadon de 
sopiro, (duagrada) deziro, bedaŭro, eĉ iel esprimas kondiĉon.
"Aĥ" estas la sola jam ekzistanta vorteto kiu plej ĝuste redonu la 
celatan sencon.
Mireja

Rispondere a