--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Wed, 2/6/10, pistike65 wrote:
> > Sergio Pokrovskij <pokrov49@> wrote:
> 
> >> Ne.  Estas parolsituacio por kiu mankas trafa esprimilo.  La itala
> >> lingvo havas por Ä&#65533; specialan vorton. Aliaj lingvoj uzas por 
> >> Ä&#65533;
> >> nelogikajn lambastonojn. Tiu nelogikeco estas ofendo kontraÅ­ la
> >> sistemema menso.
> 
> > Estas fakto ke tiaj parolsituacioj okazadis jam milope en
> > Esperanto.
> 
> Jes.
> 
> > Se ili okazadis, kaj se ili ne uzis la vorton magaraux, kaj
> > se Vi pravas, tiukaze la parolantoj paroladis mallogike.
> 
> Jes.  

Ahx, jen kio agacas Vin! Mallogikeco! Tio estis la problemo ankau de Mimo kaj 
de Rikardo Shulco... Pli bone ne ekiri la glatigan vojon de harfendemoj nome de 
logiko, pri kiu kutime montrighas ke ghi estas nur la logiko de la koncerna 
logikanto...


>AÅ­ eble oni evitis la problemon kaj mistradukis (kiel vi faris
> en via bicikla ekzemplo).

Dankon ke Vi plian fojon opinias ke mi ne kapablas traduki ech min mem. Mi 
klopodas ne fanfaronemi, sed jhus antau semajno mi trapasis interpretistan 
ekzamenon.

Parenteze, Danica Seleskovitch en sia bonega libro pri not-tekniko de 
interpretistoj abunde klarigas ke interpretisto tradukas ne vortojn, sed 
sencon. Kaj senco chiam dependas de situacio. Tial neniu tujsekva interpretisto 
shatas alilingvigi frazon post frazo, nur post pli longa sencunuo.




> 
> > Ho, la belle affaire!*
> 
> > *(parolsituacio por kiu la franca havas plej trafan
> > esprimon. Lancxendas konkurso por esperantigi ghin plej trafe.)
> 
> Mi ne trovas la francan esprimion "plej trafa".

mi shercis, chu ne rimarkeblis?

>   Por mi la rusa
> "Ñ&#65533;¾Ñ&#65533;¾Ñ&#65533;µÐ½Ñ&#65533;ºÐ¾Ðµ делÑ&#65533;&#65533;µ!" 
> estas pli trafa.  Mi tamen ne proponas
> esperantigon per "boneta afereto".
> 
> Kaj tutcerte por rusa esperantisto "la bela afero" neniel esprimus la
> sencon kiun celas la franca idiomaĵo.


ghuste tial mi ne uzus ion tian.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a