Teodoro skribis: > >> [...]. Sed malgraŭ mia aŭtomata interpreto, estas klare ke oni > >> povas kompreni ĝin dumaniere, kaj la frazo estas do ambigua.
Mireille Corobu skribis: > > Jes kaj via reago pruvas kiom influas al ni esperantistoj > > nia nacia lingvo. > > Dankon pro via interveno. Sergio Pokrovskij skribis > Okaze de la "glitiga deklivo de senkondiĉa logikismo ŝulceca", pri > kiu parolis Iŝtvan, mi rememoris mian sperton en Usono el la epoko > kiam mi laboris en Sun Microsystems. > > Foje okazis kunveno kiun partoprenis nia administristo (denaska > usonano), du rusoj (mi kaj mia kolego), du geĉinoj kaj unu japano. > Mia kolego raportis pri kaŭzoj de malagrabla paneo de nia > programprodukto; la administristo demandis: > > -- Ĉu en la testaro ne estis testo pri ĉi tiu situacio? > > Je kio mia rusa kolego nature respondis "Yes." Por ĉiuj, krom nia > administristo, tio signifis, ke la testo en la testaro mankis. Sed la > administristo estis usonano... [...] Do... kion okazas en Esperantujo kiam oni demandas tiamaniere? Cxu la nacia lingvo influas? Alivorte, laŭ usona esperantisto, en sama okazo, la testo en la testaro cxu mankis cxu ne? Gxis Antonio Codazzi
