--- On Mon, 7/6/10, mireille corobu wrote:

>> Teodoro:

>> [...]. Sed malgraŭ mia aŭtomata interpreto, estas klare ke oni
>> povas kompreni ĝin dumaniere, kaj la frazo estas do ambigua.

> Jes kaj via reago pruvas kiom influas al ni esperantistoj
> nia nacia lingvo.
> Dankon pro via interveno.

Okaze de la "glitiga deklivo de senkondiĉa logikismo ŝulceca", pri
kiu parolis Iŝtvan, mi rememoris mian sperton en Usono el la epoko
kiam mi laboris en Sun Microsystems.

Foje okazis kunveno kiun partoprenis nia administristo (denaska
usonano), du rusoj (mi kaj mia kolego), du geĉinoj kaj unu japano.
Mia kolego raportis pri kaŭzoj de malagrabla paneo de nia
programprodukto; la administristo demandis:

-- Ĉu en la testaro ne estis testo pri ĉi tiu situacio?

Je kio mia rusa kolego nature respondis "Yes."  Por ĉiuj, krom nia
administristo, tio signifis, ke la testo en la testaro mankis.  Sed la
administristo estis usonano, kaj li ne estis programisto (la
programistoj, eĉ denaskaj usonanoj, emas laŭi la "glitigan deklivon de
senkondiĉa logikismo ŝulceca", kiu cetere estas la hejmlingva kutimo
de la lingvoj orientaj).  Tial la administristo faris demandon, kiu
por ni orientanoj sonis absolute kretene:

-- Kial do la testado ne malkaŝis la fuŝon?

Nu, post kelkaj minutoj la miskomprenon oni klarigis.  Tamen ne ĉiam
ekzistas la eblo redemandi kaj klarigi la aferon.  Ekz-e se komputila
programo demandas,
"Ĉu vi ne volas forviŝi la dosieron? Respondu (J)es aŭ (N)e"
tiam la perpleksa uzulo vere riskas perdi siajn datumojn.

-- 
Sergio




      

Rispondere a