2010/6/8 mireille corobu <[email protected]>:
> Ŝajnas ke Zamenhof aldonis "nur" tuj post "ke" kiam li celis magari-aĵon
> esprimantan sopiran deziron. Kiu lingvo influis lin en tia uzo de "Ke
> nur"? Ĉu iu scias?
Verŝajne la parola rusa, kaj eĉ pli verŝajne - la "odesa" dialekto,
disvastigita inter rusiaj judoj (mi konvencie nomas ĝin "odesa", ĉar
ĝi estas plej konata kiel parolmaniero de odesanoj, tamen ĝia areo
estas pli vasta, kaj eble lingvistoj havas alian sciencan nomon por
ĝi; probable ĝi ricevis siajn trajtojn sub forta influo de la
ukraina).
Cetere, tia uzo de "ke" estas ne tute mallogika; ĝi povas esti
traktata kiel elipso de "[Mi deziras], ke".
Ekzemple en la "odesa" rusa: "чтоб вы были здоровы!" ("ke vi estu
sana!"); kaj eĉ en la ordinara parola rusa: "чтоб ты сдох!" ("ke ci
mortaĉu!"). Ŝajne en la ordinara parola rusa lingvo oni uzas tian
formon nur en tiaspecaj malbenoj, tial tia formo por bondeziro el la
"odesa" dialekto por ordinara ruslingvano (kiel mi) aspektas tre
komike.
Ankaŭ uzon de "nur" probable influis la rusa.
> Ĉu hodiaŭ ankoraŭ estus akcepteble diri laŭ la zamenhofa modelo:
> "Ke vi nur ne spertu akvoproblemon!"
> Miaopinie ne.
Probable ne, kvankam ankaŭ tion oni povus logike klarigi, kiel "[mi
deziras], ke vi [spertu ion ajn,] nur ne spertu akvoproblemon. Tamen
Sergio certe diros, ke tio ne estas bona Esperanto :)
> Tamen eblas
> "Ke vi ne spertu akvoproblemon!"
Probable jes. Kvankam la plej klara estus esprimo "Ho, mi deziras, ke
vi ne spertu akvoproblemon!" Ĝenerale, mi opinias nun, ke la plej
trafa solvo de la "magari"-problemo estas ĝuste tiu: rekte esprimi
sian deziron.
Pozitive: "Ho, mi deziras, ke ...-u", aŭ, se necesas emfazi
nostalgiecon aŭ ion tian, "Ho, mi dezirUs, ke ..." (dezirus, se tio
estus ebla).
Negative: "Ho, mi ne deziras/us, ke ...-u" aŭ "Ho, mi deziras/us, ke ne ...-u".
--
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/
*** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html
*** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html
*** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html