--- On Tue, 8/6/10, Russ Williams <[email protected]> wrote:
> 2010/6/8 Sergio Pokrovskij:
>> [...]
>> Mi ne konas ekzemplojn kiuj subtenus tian uzon.
> Pro scivolo mi sercxis
> Ke [a-z ]*!
> en tekstaro.com kaj trovis ekzemplojn en:
> Homoj sur la tero (3 felicxesprimaj is-formoj)
> Quo vadis (malbena u-formo, simila al la ekzemplo "Ke vi ne
> spertu akvoproblemon!")
> Mortula sxipo (miresprima is-formo).
,----
| Rezulto de priserc^o de la Tekstaro de Esperanto
|
| Serc^is: Ke [a-z ]*! - ignoras trafojn en/kun fremdaj^oj - montras 100
| signojn - montras maksimume 100 trafojn - ne uzas signetojn - atentas
| usklecon
|
| Suma nombro de trafoj: 5. La mendita maksimumo estis 100.
| 3 trovoj en Homoj sur la tero
|
| — Ke vi fine povis fari ion! — ŝi diris al Kristoforo — Montriĝas,
| ke vi povas, se vi volas.
| — Ke tio vere okazis! — eligis Kampe, bienulo de viki
| — Ke vi tamen venis hejmen finfine! — ŝi diris.
`----
Mi ne vidas en tio la koncernan sencon: tio ne estas "que +
subjonctif", tio estas ripeto de subfrazo. Samkiel en la apuda
,----
| — La bovinejo? — li diris seninterese. — Estas ja nenio.
`----
,----
| 1 trovo en Quo vadis? - Unua parto
|
| — Ke vi elartikigu la grandan piedfingron! — respondis la greko
`----
Jes, ĉi tie estas la koncerna senco.
,----
| 1 trovo en Mortula s^ipo
|
| Ke mi ne tuj en la unua sekundo rimarkis tion! Mi simple dormemis.
`----
Ĉi tion mi ne komprenas, eĉ en la kunteksto. Mi emus supozi, ke temas
pri ekkrio "Kial do mi ne tuj rimarkis tion!"; sed la posta klarigo
malprobabligas tiun supozon. Ĉiel ajn, tio ne estas bona Esperanto.
--
Sergio