>> mireille corobu: >> [...] >> Ŝajnas al mi ke tiukaze sufiĉas "ke" >> "Ke vi ne spertu akvoproblemon!"
> Sergio: > Mi ne konas ekzemplojn kiuj subtenus tian uzon. France jes eblas tia > "que + subj", tamen en Esperanto ĝi aspektus stranga -- kaj, laŭ mi, > misgramatika. Ĝi uzeblas nur en parolado, ne en literaturo krom tradukoj de konversacia interŝanĝo. Se oni interpretas ĝin kiel "Espereble ke ..." mi ne vidas gramatikan eraron en ĝi, ĝi simple estus mallongigo en rapida konversacio kun speciala tono kiun skribe esprimas la krisigno "!". Kve havas la malavantaĝon tro simili al "ve" deorele kaj al "ke" deokule. Se mi estus ĝin renkontinta tekste antaŭ la nuna pridiskutata temo, mi pensus ke okazis tajperaro. En parolado mi ne atentus ĝin kaj nur atentus pri la deziro ke ne estu akvoproblemo. Mireja
