Sergio Pokrovskij skribis: > Okaze de la "glitiga deklivo de senkondiĉa logikismo ŝulceca", pri > kiu parolis Iŝtvan, mi rememoris mian sperton en Usono el la epoko > kiam mi laboris en Sun Microsystems. > > Foje okazis kunveno kiun partoprenis nia administristo (denaska > usonano), du rusoj (mi kaj mia kolego), du geĉinoj kaj unu japano. > Mia kolego raportis pri kaŭzoj de malagrabla paneo de nia > programprodukto; la administristo demandis: > > -- Ĉu en la testaro ne estis testo pri ĉi tiu situacio? > > Je kio mia rusa kolego nature respondis "Yes." Por ĉiuj, krom nia > administristo, tio signifis, ke la testo en la testaro mankis. Sed la > administristo estis usonano, kaj li ne estis programisto (la > programistoj, eĉ denaskaj usonanoj, emas laŭi la "glitigan deklivon de > senkondiĉa logikismo ŝulceca", kiu cetere estas la hejmlingva kutimo > de la lingvoj orientaj). Tial la administristo faris demandon, kiu > por ni orientanoj sonis absolute kretene: > > -- Kial do la testado ne malkaŝis la fuŝon?
Ne nur por la orientuloj sed ankaux por la italoj. :) > > Nu, post kelkaj minutoj la miskomprenon oni klarigis. Tamen ne ĉiam > ekzistas la eblo redemandi kaj klarigi la aferon. Ekz-e se komputila > programo demandas, > "Ĉu vi ne volas forviŝi la dosieron? Respondu (J)es aŭ (N)e" > tiam la perpleksa uzulo vere riskas perdi siajn datumojn. Kiel supre. :) Gxis Antonio
