Le 08/06/2010 14:28, mireille corobu a écrit : > >> mireille corobu: >>> [...] > >>> Ŝajnas al mi ke tiukaze sufiĉas "ke" >>> "Ke vi ne spertu akvoproblemon!" > >> Sergio: >> Mi ne konas ekzemplojn kiuj subtenus tian uzon. France jes eblas tia >> "que + subj", tamen en Esperanto ĝi aspektus stranga -- kaj, laŭ mi, >> misgramatika. > > Ĝi uzeblas nur en parolado, ne en literaturo krom tradukoj de > konversacia interŝanĝo. > Se oni interpretas ĝin kiel > "Espereble ke ..." mi ne vidas gramatikan eraron en ĝi, ĝi simple estus > mallongigo en rapida konversacio kun speciala tono kiun skribe esprimas > la krisigno "!". > > Kve havas la malavantaĝon tro simili al "ve" deorele kaj al "ke" > deokule. Se mi estus ĝin renkontinta tekste antaŭ la nuna pridiskutata > temo, mi pensus ke okazis tajperaro. En parolado mi ne atentus ĝin kaj > nur atentus pri la deziro ke ne estu akvoproblemo. > Mireja
Russ donis al mi la ideon ankaŭ serĉi en zamenhofaj tekstoj per la tekstaro, kaj mi trovis ĉi tiujn: "Ke mi nur ne malsaniĝu!" "Ke nur la sovaĝa vikinga knabinaĉo ne pafu al ni aŭ al niaj infanoj sagon en la flugilojn!" "Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tiam li forveturos." Kaj eĉ mi trovis de Langlet/Luin en Vojaĝimpresoj: "La voko de niaj animoj kaj de niaj gorĝoj estis: vivu la rusoj kaj vivu Esperanto! Ke tiu voko povu esti aŭdita de ĉiuj rusaj oreloj! Kie do estas, mia sveda amiko, viaj “heredaj malamikoj”? — Malaperis kun la nebuloj de antikvaj mallumaj tempoj! Neniam ili revenu!" Ŝajnas ke Zamenhof aldonis "nur" tuj post "ke" kiam li celis magari-aĵon esprimantan sopiran deziron. Kiu lingvo influis lin en tia uzo de "Ke nur"? Ĉu iu scias? Ĉu hodiaŭ ankoraŭ estus akcepteble diri laŭ la zamenhofa modelo: "Ke vi nur ne spertu akvoproblemon!" Miaopinie ne. Tamen eblas "Ke vi ne spertu akvoproblemon!" Mireja
