> Probal: > Karaj, > > Lau la stilo de Karolo Pic', por la senco > de magarau mi proponus unusilaban KVE, > kiu kunirus kun la U-modo: > > Kve vi ne spertu akvoproblemon! > > La pichajhoj estas ofte unusilabaj - ma, > erst, nam.
Ŝajnas al mi ke tiukaze sufiĉas "ke" "Ke vi ne spertu akvoproblemon!" "Kve" ne solvas la magari-seoj de la ekzemploj: "Si seulement j'étais plus souvent à Paris..." "Si seulement il pouvait me comprendre..." La problemo estas ke estas diversaj magari-esprimaĵoj. Iuj esprimas nostalgion pli ol deziron Aliaj esprimas simplan hipotezon kiun la parolanto opinias nerealigebla do esprimas bedaŭron pli ol deziron. Ankaŭ ili povas esprimi fortan deziron realigeblan, peton. En la franca ne ekzistas unu vorto por tioj. Miaopinie: ja mankas vorteto sed oni lasu la parolanton mem trovi iun kaj la kunteksto helpos kompreni. Mireja (kiu ne bezonas la vorteton, ŝi nur provis sin ekzerci al uzo de kelkaj vortetoj por ilin testi).
