--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Wed, 2/6/10, pistike65 wrote:
> > Sergio Pokrovskij <pokrov49@> wrote:
> 
> >> --- On Wed, 2/6/10, pistike65 wrote:
> 
> >> [...]
> 
> >> Konversacie (kaj mi efektive diras tiajhojn kaj france kaj
> >> Esperante, en tute paralel/igebl/aj situacioj, char ni biciklas kaj
> >> char la vetero kapricas):
> 
> >> "On va y aller en vélo. Pourvu qu'il fasse beau!"
> >> "Ni bicklos tien. Almenau se la vetero permesos."
> 
> >> Ĉu vi opinias, ke tiuj du frazoj estas samsencaj?
> 
> > Kiel mi diris kaj insiste rediras, neniu esprimo kaj neniu
> > frazo ekzistas ekster kunteksto. Mi pensis pri efektiva
> > situacio, kaj demandis min kion mi dirus en la koncerna,
> > sama, situacio. En alia frazo kaj alia situacio mi tradukus
> > "pourvu que" alie.
> 
> Kun la indikita interpunkcio (aparta frazo kaj krisigno) la franca
> frazo trudas la magaraÅ­-interpreton.  Tiu interpreto tre bone konvenas
> al la kunteksto -- egale bone, kiel la almenaÅ­-frazo.  Do, la
> kunteksto ĉi ĉie nenion klarigas: ambaŭ interpretoj egale eblas.

Kiam mi parolas, neniu audas interpunkcion. Nur skecho de Stefan MacGill iam 
pledis por audebligo de interpunkciajhoj.


> >> Probable la franca allasas ambaÅ­ interpretojn (kaj "provided", kaj
> >> "magaraÅ­"); sed la esperanta neniel povus havi la sencon 
> >> "magaraÅ­".

En tiu chi kunteksto estas fekegale chu interpreti "provided" au "magarau" (nu, 
mi daure ne scias kio estas "magarau" - mi eliras el la laborhipotezo ke ghi 
egalas al la itala "magari", kvankam oni jam atentigis ke "magari" havas amason 
da subsencoj en la itala...)
Evidente la parolanto deziras ke estu bela vetero kaj ke oni biciklu. Do, la 
pragmatika valoro estas sama.

> 
> Resume, vi mistrdukus la francan frazon, anstataÅ­igante ties
> magaraŭ-sencon (por kiu trafa esprimo ne ekzistas) per la kondiĉa
> almenaŭ-senco, kiun nur streĉa interpreto ebligas (ĝi postulas
> malatenti la interpunkcion) -- sed kiun esprimi en Esperanto eblas
> senprobleme.  Ĝuste tio min maltrakviligas: pro manko de taŭga rimedo
> oni tordas la sencon.

Mi ne certas ke mi sekvas Vian argumentadon, sed shajne Vi asertas ke mi 
mistradukas min mem; por mia ekzemplo mi ja kreis, kiel dirite, pragmatike 
egalvalorajn eldirojn en du lingvoj. Oni povas aserti ankau ke "Ca va?" kaj 
"How do you do" ne reciproke intertradukighas, kaj oni povas certe fari 
interesajn konkludojn lau tiu pensvojo, sed el pragmatika vidpunkto distingo ne 
havas sencon.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a