--- On Wed, 2/6/10, pistike65 wrote:
> Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>> --- On Wed, 2/6/10, pistike65 wrote:
>> [...]
>> Konversacie (kaj mi efektive diras tiajhojn kaj france kaj
>> Esperante, en tute paralel/igebl/aj situacioj, char ni biciklas kaj
>> char la vetero kapricas):
>> "On va y aller en vélo. Pourvu qu'il fasse beau!"
>> "Ni bicklos tien. Almenau se la vetero permesos."
>> Ĉu vi opinias, ke tiuj du frazoj estas samsencaj?
> Kiel mi diris kaj insiste rediras, neniu esprimo kaj neniu
> frazo ekzistas ekster kunteksto. Mi pensis pri efektiva
> situacio, kaj demandis min kion mi dirus en la koncerna,
> sama, situacio. En alia frazo kaj alia situacio mi tradukus
> "pourvu que" alie.
Kun la indikita interpunkcio (aparta frazo kaj krisigno) la franca
frazo trudas la magaraŭ-interpreton. Tiu interpreto tre bone konvenas
al la kunteksto -- egale bone, kiel la almenaŭ-frazo. Do, la
kunteksto ĉi ĉie nenion klarigas: ambaŭ interpretoj egale eblas.
>> Probable la franca allasas ambaŭ interpretojn (kaj "provided", kaj
>> "magaraŭ"); sed la esperanta neniel povus havi la sencon
>> "magaraŭ".
> Do, por la dua senco mi dirus "espereble".
"Espereble" ne esprimas la magari-sencon! Samkiel "l'on peut espérer
que" ne egalas al "pourvu que".
> Kaj hungare mi dirus "rem?lem" (mi esperas). Kaj itale mi eble dirus
> "magari", sed la italan mi normale ne uzas.
Resume, vi mistrdukus la francan frazon, anstataŭigante ties
magaraŭ-sencon (por kiu trafa esprimo ne ekzistas) per la kondiĉa
almenaŭ-senco, kiun nur streĉa interpreto ebligas (ĝi postulas
malatenti la interpunkcion) -- sed kiun esprimi en Esperanto eblas
senprobleme. Ĝuste tio min maltrakviligas: pro manko de taŭga rimedo
oni tordas la sencon.
--
Sergio