--- On Tue, 1/6/10, Teodoro Sankaro wrote:
[...]
> Same kial multaj nacilingvoj ne bezonas ĝin - ĝis nun granda kvanto
> de parolantoj ne sentis tiun bezonon.
Pli probablas, ke multaj nacilingvoj ne havas _specialan_ rimedon por
esprimi ĉi tiun signifon, kaj esprimas ĝin per diversaj _surogatoj_
(kiel la angla "if only"). Ĉiel ajn, la angla ja havas tian esprimon
por la senco negativa. Kiel do esprimi en Esperanto "God forbid!" (aŭ
ekz-e "if only I do not fall ill!")?
La propono esprimi la koncernan signifon per "estus bele" estas kiel
esprimi la sencon de la emocia "God forbid!" ("God forbid that we
should ever turn back to those times" ktp) per filozofia "it would be
very bad".
--
Sergio