--- On Fri, 4/6/10, pistike65 wrote:

>>> Konversacie (kaj mi efektive diras tiajhojn kaj france kaj
>>> Esperante, en tute paralel/igebl/aj situacioj, char ni biciklas
>>> kaj char la vetero kapricas):

>>> "On va y aller en vélo. Pourvu qu'il fasse beau!"
>>> "Ni bicklos tien. Almenau se la vetero permesos."

>>> Ĉu vi opinias, ke tiuj du frazoj estas samsencaj?

[...]

>> Kun la indikita interpunkcio (aparta frazo kaj krisigno) la franca
>> frazo trudas la magaraŭ-interpreton. Tiu interpreto tre bone
>> konvenas al la kunteksto -- egale bone, kiel la almenaŭ-frazo. Do,
>> la kunteksto ĉi ĉie nenion klarigas: ambaŭ interpretoj egale eblas.

> Kiam mi parolas, neniu audas interpunkcion.

Sed oni aŭdas la intonacion.  Kaj ĉi-okaze vi tajpis, kaj ni ja ĝin
vidas.  Vi tajpis "On va y aller en vélo. Pourvu qu'il fasse beau!",
ne ""On y ira en vélo, pourvu qu'il fasse beau" aŭ simile.

[...]

> En tiu chi kunteksto estas fekegale chu interpreti "provided" au
> "magarau" (nu, mi daure ne scias kio estas "magarau" - mi eliras el
> la laborhipotezo ke ghi egalas al la itala "magari", kvankam oni jam
> atentigis ke "magari" havas amason da subsencoj en la itala...)
> Evidente la parolanto deziras ke estu bela vetero kaj ke oni
> biciklu. Do, la pragmatika valoro estas sama.

La signifo "provided" esprimus necesan kondiĉon: se pluvos, ni ne
biciklos.  La magaraŭ-frazo esprimus antaŭtimon kaj deziron ke ĝi ne
realiĝu; ĝi tamen ne signifas, ke oni ne biciklos okaze de pluvo.
Tutsimple la pluvo senigos vin je la plezuro (kaj eble kaŭzos
malplezuron).  Proksimume kiel en Mat 24:20-21:
"Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;
ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la
mondo ĝis nun, nek iam estos."

[...]

> Mi ne certas ke mi sekvas Vian argumentadon, sed shajne Vi asertas
> ke mi mistradukas min mem; por mia ekzemplo mi ja kreis, kiel
> dirite, pragmatike egalvalorajn eldirojn en du lingvoj. Oni povas
> aserti ankau ke "Ca va?" kaj "How do you do" ne reciproke
> intertradukighas, kaj oni povas certe fari interesajn konkludojn lau
> tiu pensvojo, sed el pragmatika vidpunkto distingo ne havas sencon.

Ne, ili ne estas samsencaj: la franca indikas intencon bicikli, kaj
esprimas antaŭtimon pri eventuala malagrablaĵo; la esperanta indikas
kondiĉon, ĉe kiu la biciklado ne okazos.

-- 
Sergio




      

Rispondere a