--- On Wed, 2/6/10, pistike65 wrote:
> Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>> Ne. Estas parolsituacio por kiu mankas trafa esprimilo. La itala
>> lingvo havas por ĝi specialan vorton. Aliaj lingvoj uzas por ĝi
>> nelogikajn lambastonojn. Tiu nelogikeco estas ofendo kontraŭ la
>> sistemema menso.
> Estas fakto ke tiaj parolsituacioj okazadis jam milope en
> Esperanto.
Jes.
> Se ili okazadis, kaj se ili ne uzis la vorton magaraux, kaj
> se Vi pravas, tiukaze la parolantoj paroladis mallogike.
Jes. Aŭ eble oni evitis la problemon kaj mistradukis (kiel vi faris
en via bicikla ekzemplo).
> Ho, la belle affaire!*
> *(parolsituacio por kiu la franca havas plej trafan
> esprimon. Lancxendas konkurso por esperantigi ghin plej trafe.)
Mi ne trovas la francan esprimion "plej trafa". Por mi la rusa
"хорошенькое дельце!" estas pli trafa. Mi tamen ne proponas
esperantigon per "boneta afereto".
Kaj tutcerte por rusa esperantisto "la bela afero" neniel esprimus la
sencon kiun celas la franca idiomaĵo.
--
Sergio