2010/6/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > --- On Wed, 2/6/10, Russ Williams wrote: > > [...] > >>> Espero estas pasiva kaj ne malreala. "Magaraŭ" estas aktiva kaj ne >>> nepre realisma (ekzistas ironia rusa proverbo: >>> "Дай бог нашему теляти волка забодати" = >>> "Magaraŭ nia bovido kornomortigu la lupon") > >> Aktiva? Mi ne komprenas kiel "magaraux" estas aktiva. > > Unu el viaj proponoj por ĝin esprimi estas "Estu ...". Tio efektive > estas elemento de "magaraŭ" -- sed nur unu, kiu ne sufiĉas por esprimi > la tuton. Tamen tiugrade, kiom vi komprenas vian proponon pri "Estu", > tiom vi devas kompreni ĝian aktivan sencon (kiu mankas en "espero").
Nu, aktiva nur en lingva/gramatika/imperativa senco, ne en ia reala senco. Dirante "magaraux", "mi esperas", "estus bone", "estu", "Dio faru", ktp - cxiuokaze mi faras nenion aktive. Tia imperativo ne vere ordonas iun fari ion. Nenio rezultos rekte de la dirajxo. Mi ne vidas ian veran diferencon laux vidpunkto de "aktiveco". Ili cxiuj sxajnas nur esprimi mian deziron/esperon. >> Ambauxkaze, sxajnas esti nura esprimo de tio, kion vi deziras. >> Cxu diro de la vorto "magaraux" iel aktive instigas la bovidon >> konromortigi pli ol diro de "Mi esperas"? > > La diferenco konsistas en tio, ke oni ne esperas. Sed deziras tian > neespereblan venkon. Hm, la difina diferenco inter "esperi" kaj "deziri" esta ke se mi esperas ion, mi deziras gxin kaj kredas ke gxi realigxos. Do bone, diru "Mi deziras, ke" se tiu nuanco de "esperi" ne tauxgas. > Oni povas pritaksi, ke esti juna kaj sana estas pli > bone ol esti maljuna kaj malsana. Sed bondeziri al maljunulo: > "Estu do juna!" > aspektus kiel moko. Cxu "magaraux vi estu juna" ne aspektus simile kiel moko? >>> Do, per kiu el la ĉi-supraj vi tradukus la ekzemplon "God forbid >>> that we should ever turn back to those times"? > >> Pluraj el ili sxajnas tauxgi por mi, aux simile "Estus terure se ni >> revenus al tiuj tempoj" > > La originalo tamen nenion diras pri teruro. Ne lauxvorta teruro, kompreneble. Sed la originalo ne vere temas pri dio ankaux, kaj do? Multaj homoj uzas "terure" en tia metafora aux nelauxvorta maniero. Ekzempe: "Mi renkontis mian eksedzinon hieraux, kaj sxi disputis kun mi." "Ho, terure!" "Nia ferio estis terura - pluvis la tutan semajnon!" Ktp. Sxajnas al mi, ke en tiaj koncizaj frazoj pri personaj emocioj kaj sintenoj, oni cxiam bezonas interpreti kaj uzi prudenton kaj kuntekston. Oni jam klarigis, ke ankaux "magaraux" povas havi diversajn konotaciojn. >> aux "Ni ne revenu al tiuj tempoj!" > > Mankas emocio. Ial ni ne revenu. Hm, subjektiva afero, evidente, kaj dependas de la kunteksto. Mi vidas/auxdas tiajn frazojn en diversaj kuntekstoj, ofte kun emocio. Se vi taksas gxin necese pli eksplice indiki emocion, eble "Mi deziregas, ke ni ne revenu al tiuj tempoj". Kio konkrete mankas en "Mi deziras, ke" aux "Mi deziregas, ke" kompare al "magaraux"? Cxu simple temas pri koncizeco? Por mi, cxi tio sonas kiel tre harfenda afero, kie oni insistas dividi la mondon kaj la lingvojn en specife tiujn kategoriojn de iu specifa nacia lingvo. Estus kvazaux anglalingvano asertus ke necesas enkonduko vorton "too" en Esperanton, cxar en la angla ni havas apartajn vortojn "finger" kaj "toe" antataux bezoni diri "piedfingro" por "toe". Aux se polo insistus ke devas esti ia adjektivo "zuxa" kiu signifas kaj "malbona" kaj "kolera", cxar Esperanto ne havas tian vorton. Cxiu lingvo havas miriadon de ili, sed ili evidente ne vere necesas, cxar la aliaj lingvoj ne sentas la mankon. Kiom da tia harfenda konciza precizeco vere necesas? dankon, russ
