--- On Wed, 2/6/10, Russ Williams wrote:
> 2010/6/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:

[...]

>> Ĝi estas aktiva same kiel peto aŭ preĝo estas aktivaj, kompare kun
>> melankolia veo.

> Sed peto estas dirita al iu, kiu povas plenumi la peton, kaj pregxo
> al dio en kiu la parolanto supozebla kredas.

Ne, ĝi ne estas adresita al iu ajn.  Samkiel dirante al terninto:
"Estu sana!"
oni esprimas peton ke la koncernato havu sanon -- sed normale oni ne
imagas ion aŭ iun al kiu la peto estas adresita (krom eble la
anglalingvanoj kun ilia "God bless you!").

Tio estas fenomeno psiĥologia, supozeble rilata al la interna parolo:
oni ja normale parolas al si mem, kvankam tio povas ŝajni absurda.
Tiu interna parolo povas havi siajn emociojn kaj fikcian alparolaton.
"Dio" estas unu el ties eventualaj realigoj; sed ne vere temas pri
dio, ankaŭ persono nekredanta povas esprimi similajn emociojn.

>> Fakte tiu "magaraŭ" estas duobla deziro: "mi deziras, ke mia deziro
>> efektiviĝu".

>> "Mi deziras, ke vi estu sana" logike diferencas disde "Magaraŭ vi
>> estu sana" = "Mi deziras, ke efektiviĝu ke vi estu sana".  La
>> esprimo "Estu sana" estas fakte nelogika: mi ne ordonas al vi esti
>> sana, fakte ĝi estas surogato de magaraŭ-frazo.

> !?!?

> Mi apenaux povas imagi deziri ion, kaj NE deziri ke mia deziro
> efektivigxu!

> Cxu vi vere povas imagi vin sincere diri (ekzemple) "Mi deziras
> akvon" SEN ankaux deziri ke tiu deziro efektivigxu? Kion alian
> signifu "Mi deziras"? Se vi ne volus ke tiu deziro efektivigxu, kiel
> sencas ecx diri "Mi deziras akvon"?

Mi ne scias, kiom vi aĝas -- sed tio estas diferenco de adolto disde
infano.  Infano volas realigon de ĉiaj siaj deziroj; adolto komprenas,
ke tio ne ĉiam estus bona.

Ekz-e mi ofte deziras (unuagrade) plu dormeti en la mateno; sed mi
scias, ke necesas iri en la laborejon.  Kaj mi ne deziras (duagrade)
ke mi efektive plu dormadu kaj malfruiĝu pri la laboro.

> Kaj se la koncepto de tia "duobla deziro" sencas kaj distingeblas de
> "normala" aux "unuopa" deziro, sxajnus ke ankaux ni povus imagi
> "trioblan deziron": "Mi deziras, ke mia 2a-deziro (ke mia 1a-deziro
> efektivigxu) efektivigxu", kaj ke tio ankaux estus ia senteble
> malsama deziro ol tiu "duobla deziro". Cxu vi sentas tian distingon
> ankaux?

Ne, mi ne vidas sencon en la triagrada deziro.

-- 
Sergio



      

Rispondere a