--- On Thu, 3/6/10, Russ Williams wrote:
> 2010/6/3 Sergio Pokrovskij:

[...]

> Jen flanka afero, sed cxu vi diras "Estu sana!" post terno?

> Mi ne memoras auxdi tion; mi kutime auxdas "Sanon!" kiel esperantan
> respondon al terno. Google sxajnas montri ke "Sanon!" ege pli oftas
> kun ternoj.

En Ruslando pli normalas "Estu sana!", konsidere ke la koncerna diro
rusa estas "Будь здоров!" Simetrie, mi ne memoras aŭdi "Sanon!"
tiusencan; mi ne havas firman preferon (kvankam "Estu sana!" ŝajnas al
mi iom pli ĝentila); la Tekstaro donas nenian ekzemplon pri tio.

Ambaŭ formoj estas taŭgaj, supozeble oni plejparte imitas sian
nacilingvon.  Esperanta tradicio ĉi-rilata probable ne ekzistas.

>>> Mi apenaux povas imagi deziri ion, kaj NE deziri ke mia deziro
>>> efektivigxu!

[...]

>> Mi ne scias, kiom vi aĝas -- sed tio estas diferenco de adolto
>> disde infano.  Infano volas realigon de ĉiaj siaj deziroj; adolto
>> komprenas, ke tio ne ĉiam estus bona.

[...]

> Ho, cxu TION vi celas?

> Sed kial duagrada deziro (cxu "metadeziro"?) estu pli sagxa aux
> utila aux memhelpa ol unuagrada deziro???

Tial ke konsideri sekvojn de siaj agoj estas pli saĝe ol senpripense
obei ajnan impulson.

> Se ni konsentas ke deziroj estas emociaj, ne nepre logikaj nek
> sagxaj nek utilaj, mi vidas neniun kialon supozi ke duagrada deziro
> estus pli logika aux sagxa ol unuagrada deziro. Duagrada deziro mem
> estas deziro, cxu ne?

Iuj eble preferus nomi la duagradan deziron "volo".  Sed apenaŭ iuj
strikte distingas ilin.

> Mi havas impreson ke vi hipotezas ian tre logikan teorian modelon de
> deziroj, sed deziroj ne estas tiom simplaj kaj disigeblaj.

Vi riproĉas al mi simplecon -- sed via obĵeto (kiom mi komprenas)
estas ke la du gradoj ne ekzistas, ke ekzistas nur unu grado.  Se mi
ĝuste komprenas la sencon de la vorto "simpla", estas vi kiu volas
modelon pli simplan.

> Sxajnas al mi ke homoj, ecx sagxaj plenkreskuloj, ne kutime pensas
> "Mi unuagrade deziras dormi, sed mi duagrade deziras ke mia deziro
> dormi ne realigxu".

Kiel programisto mi sufiĉe ofte vidas en la literoj anglalingvaj:
"No, you really do not want it".  Jen rapida ekzemplo el la Reto:
"Limited liability protects shareholders, not directors, so you really
do not want it removed per se."

Alia sufiĉe klara ekzemplo (venanta kun la aĝo) estas gastronomia.
Estas aferoj bongustaj kaj logaj, kiujn mi tamen ne plu deziras, ĉar
mi scias (kaj klare antaŭsentas) la malbonan efikon je la digestado.
La refleksa antaŭnaŭzo tre reale detruas la unuagradan deziron, sen ke
la konscio bezonu interveni.  Tiu fiziologia ekzemplo estas tre klara
(almenaŭ por mi; eble ĝi ne sufiĉe klaras por homo plene sana); kaj
ekde la esploroj de Pavlov oni scias, ke ĉe la homo konscie akiritaj
refleksoj povas esti egale fortaj kiel la pure fiziologiaj.

>>> Kaj se la koncepto de tia "duobla deziro" sencas kaj distingeblas
>>> de "normala" aux "unuopa" deziro, sxajnus ke ankaux ni povus imagi
>>> "trioblan deziron": "Mi deziras, ke mia 2a-deziro (ke mia
>>> 1a-deziro efektivigxu) efektivigxu", kaj ke tio ankaux estus ia
>>> senteble malsama deziro ol tiu "duobla deziro". Cxu vi sentas tian
>>> distingon ankaux?

>> Ne, mi ne vidas sencon en la triagrada deziro.

> Do kial ne? Sxajnas evidenta logike konsekvenca koncepto, se oni jam
> kredas je unuagradaj deziroj kaj duagradaj deziroj (kiuj estas
> deziroj pri la unuagradaj deziroj), kial oni ne povus havi dezirojn
> pri duagradaj deziroj?

Nu, se tio gravas por vi, mi povas allasi ekziston de triagradaj
deziroj.  Efektive, fojfoje mi sentis plezuron pensante pri tio, ke mi
sukcesis rezisti al malprudenta deziro.  Tio jes estus triagrada
plezuro; fakte, ĝi probable estas unu el la kristanaj virtoj.

-- 
Sergio




      

Rispondere a