--- On Wed, 2/6/10, Russ Williams wrote:

[...]

>> Espero estas pasiva kaj ne malreala. "Magaraŭ" estas aktiva kaj ne
>> nepre realisma (ekzistas ironia rusa proverbo:
>> "Дай бог нашему теляти волка забодати" =
>> "Magaraŭ nia bovido kornomortigu la lupon")

> Aktiva? Mi ne komprenas kiel "magaraux" estas aktiva.

Unu el viaj proponoj por ĝin esprimi estas "Estu ...".  Tio efektive
estas elemento de "magaraŭ" -- sed nur unu, kiu ne sufiĉas por esprimi
la tuton.  Tamen tiugrade, kiom vi komprenas vian proponon pri "Estu",
tiom vi devas kompreni ĝian aktivan sencon (kiu mankas en "espero").

> Ambauxkaze, sxajnas esti nura esprimo de tio, kion vi deziras.
> Cxu diro de la vorto "magaraux" iel aktive instigas la bovidon
> konromortigi pli ol diro de "Mi esperas"?

La diferenco konsistas en tio, ke oni ne esperas.  Sed deziras tian
neespereblan venkon.

>> Tio estas nur aprezo. "Estus bone se mi povus denove iĝi juna!"
>> havas tute alian sencon.

> Tute alian sencon? Mi eksentas min kvazaux en ia grupsxerco, kaj nur
> mi ne scias ke okazas sxercado!

Ne estas ŝerco.  Oni povas pritaksi, ke esti juna kaj sana estas pli
bone ol esti maljuna kaj malsana.  Sed bondeziri al maljunulo:
"Estu do juna!"
aspektus kiel moko.

> "Estus bone se nia bovido kornomortigus la lupon" estas ankaux ne
> nepre realisma, kaj sxajnas tiel "aktiva" (t.e. ne tre, laux mi)
> kiel
> "Magaraux nia bovido kornomortigu la lupon".

Vi mislokas miajn obĵetojn.  Realismo estis obĵeto kontraŭ "mi
esperas".  "Estus bone se ..." ne nepre estas realisma -- sed ĝi ne
estas iel ajn aktiva.

[...]

>> Do, per kiu el la ĉi-supraj vi tradukus la ekzemplon "God forbid
>> that we should ever turn back to those times"?

> Pluraj el ili sxajnas tauxgi por mi, aux simile "Estus terure se ni
> revenus al tiuj tempoj"

La originalo tamen nenion diras pri teruro.

> aux "Ni ne revenu al tiuj tempoj!"

Mankas emocio.  Ial ni ne revenu.

> aux "Tiuj tempoj ne revenu!"

Same.

> aux (se gravas ke ni menciu dion) "Dio savu nin de reveno al tiuj
> tempoj" aux kial ne ecx pli rekte kaj lauxvorte "Dio malpermesu, ke
> ni revenu al tiuj tempoj"...?

Ne gravas ke oni menciu Dion, tiu mencio fakte estas malnecesa kaj
maldezirinda -- sed pli trafa dirmaniero mankas.  Ĝuste tio estas la
problemo.

[...]

> dio permesu, ke la fadeno ne dauxru senfine :)

Nu, ĝis nun neniu fadeno daŭris senfine.

-- 
Sergio




      

Rispondere a