2010/6/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > --- On Wed, 2/6/10, Russ Williams wrote: >> 2010/6/2 Sergio Pokrovskij: > [...] > >>> La propono esprimi la koncernan signifon per "estus bele" estas >>> kiel esprimi la sencon de la emocia "God forbid!" ("God forbid that >>> we should ever turn back to those times" ktp) per filozofia "it >>> would be very bad". > >> Mi ankoraux ne komprenas kial esprimoj tiel > >> "Mi esperas, ke..." > > Espero estas pasiva kaj ne malreala. "Magaraŭ" estas aktiva kaj ne > nepre realisma (ekzistas ironia rusa proverbo: > "Дай бог нашему теляти волка забодати" = > "Magaraŭ nia bovido kornomortigu la lupon")
Aktiva? Mi ne komprenas kiel "magaraux" estas aktiva. Ambauxkaze, sxajnas esti nura esprimo de tio, kion vi deziras. Cxu diro de la vorto "magaraux" iel aktive instigas la bovidon konromortigi pli ol diro de "Mi esperas"? > Tio estas nur aprezo. "Estus bone se mi povus denove iĝi juna!" > havas tute alian sencon. Tute alian sencon? Mi eksentas min kvazaux en ia grupsxerco, kaj nur mi ne scias ke okazas sxercado! "Estus bone se nia bovido kornomortigus la lupon" estas ankaux ne nepre realisma, kaj sxajnas tiel "aktiva" (t.e. ne tre, laux mi) kiel "Magaraux nia bovido kornomortigu la lupon". >> "Mi esperas, ke ... ne ..." >> "Estus malbone, se ..." >> "Estus pli malbone, se ..." >> "Prefere ... ne ..." >> "Espereble ... ne ..." >> "Ne estu ..." >> "Se nur ... ne ..." >> "Mi ne volas, ke ..." >> "Mi ne deziras, ke..." >> ktp >> ne funkcias por negativaj tiaj deziroj. > > Do, per kiu el la ĉi-supraj vi tradukus la ekzemplon > "God forbid that we should ever turn back to those times"? Pluraj el ili sxajnas tauxgi por mi, aux simile "Estus terure se ni revenus al tiuj tempoj" aux "Ni ne revenu al tiuj tempoj!" aux "Tiuj tempoj ne revenu!" aux (se gravas ke ni menciu dion) "Dio savu nin de reveno al tiuj tempoj" aux kial ne ecx pli rekte kaj lauxvorte "Dio malpermesu, ke ni revenu al tiuj tempoj"...? Versxajne estas iu tre specifa dezirita nuanco aux celita signifo, kiu evidentas por vi sed ne por mi. dio permesu, ke la fadeno ne dauxru senfine :) russ
