--- On Wed, 2/6/10, Russ Williams wrote:
> 2010/6/2 Sergio Pokrovskij:
[...]
>> La propono esprimi la koncernan signifon per "estus bele" estas
>> kiel esprimi la sencon de la emocia "God forbid!" ("God forbid that
>> we should ever turn back to those times" ktp) per filozofia "it
>> would be very bad".
> Mi ankoraux ne komprenas kial esprimoj tiel
> "Mi esperas, ke..."
Espero estas pasiva kaj ne malreala. "Magaraŭ" estas aktiva kaj ne
nepre realisma (ekzistas ironia rusa proverbo:
"Дай бог нашему теляти волка забодати" =
"Magaraŭ nia bovido kornomortigu la lupon")
> "Estus bone, se..."
Tio estas nur aprezo. "Estus bone se mi povus denove iĝi juna!"
havas tute alian sencon.
> "Estus pli bone, se..."
Simile. Tio plej ofte estus sugesto, milda konsilo.
> "Prefere ..."
Simile. "Tiu tranĉilo estas malbona, prefere prenu la mian".
> "Espereble ..."
Probablo kaj dezirindo, egale pasivaj.
> "Estu ..."
Ordono, eventuale koncedo:
"Estu tiel -- kvankam al mi tio ege malplaĉas".
> "Se nur ..."
"Se nur mi iam vidos vin kun tiu viro, mi mortigos vin ambaŭ!"
> "...on!"
"Helpon!"
> "Dio -u..."
"Dio vidu viajn fiagojn!" -- simpla imperativo.
> "Mi volas, ke ..."
"Mi volas, ke paĉjo aĉetu al mi tiun bombonon"
> "Mi deziras, ke ..."
"Mi deziras, ke la torto estu ĉokolada"
> ktp kaj multaj aliaj ebloj ne funkcias por pozitivaj tiaj deziroj,
> kaj simile
> "Mi esperas, ke ... ne ..."
> "Estus malbone, se ..."
> "Estus pli malbone, se ..."
> "Prefere ... ne ..."
> "Espereble ... ne ..."
> "Ne estu ..."
> "Se nur ... ne ..."
> "Mi ne volas, ke ..."
> "Mi ne deziras, ke..."
> ktp
> ne funkcias por negativaj tiaj deziroj.
Do, per kiu el la ĉi-supraj vi tradukus la ekzemplon
"God forbid that we should ever turn back to those times"?
[...]
>> Estas diferenco inter "klarigi" kaj "traduki". Mi povas klarigi la
>> sencon de verba aspekto en rusa frazo -- sed preskaŭ neniam eblas
>> ĝin traduki.
> Ecx ne eblas traduki per pli multaj vortoj, aux eble malpli
> elegante/koncize?
> Ekzemple:
> "Mi legis libron" ja ambiguas pri aspekto (cxu dauxra agado, cxu
> finita ago). "Mi estis leganta libron"/"Mi legadis libron" kaj "Mi
> finlegis libron" ne sxajnas ambiguaj pri aspekto, laux mi; cxu laux
> vi?
Vi prenas inversan taskon: traduki el Esperanto en la rusan. Nu bone:
1. La ambiguecon de "Mi legis libron" vi mem konstatis.
2. "Mi estis leganta libron" estas nemiskomprenebla, sed parte pro la
objekto. Nura "estis leganta" allasus pli da ebloj (ekz-e "tiam li
estis leganta por tri librojn semajne" esprimus alian aspekton).
3. "Mi legadis libron" -- ĝi povus respondi al "читал" aŭ "почитывал"
aŭ "читывал"
4. "Mi finlegis libron" -- ĉu "я дочитал книгу" aŭ "я дочитывал
книгу"? (mi estis finleganta ...)
--
Sergio