2010/6/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> --- On Tue, 1/6/10, Teodoro Sankaro wrote:
>
> [...]
>
>> Same kial multaj nacilingvoj ne bezonas ĝin - ĝis nun granda kvanto
>> de parolantoj ne sentis tiun bezonon.
>
> Pli probablas, ke multaj nacilingvoj ne havas _specialan_ rimedon por
> esprimi ĉi tiun signifon, kaj esprimas ĝin per diversaj _surogatoj_
> (kiel la angla "if only").  Ĉiel ajn, la angla ja havas tian esprimon
> por la senco negativa.  Kiel do esprimi en Esperanto "God forbid!" (aŭ
> ekz-e "if only I do not fall ill!")?
>
> La propono esprimi la koncernan signifon per "estus bele" estas kiel
> esprimi la sencon de la emocia "God forbid!" ("God forbid that we
> should ever turn back to those times" ktp) per filozofia "it would be
> very bad".

Mi ankoraux ne komprenas kial esprimoj tiel

"Mi esperas, ke..."
"Estus bone, se..."
"Estus pli bone, se..."
"Prefere ..."
"Espereble ..."
"Estu ..."
"Se nur ..."
"...on!"
"Dio -u..."
"Mi volas, ke ..."
"Mi deziras, ke ..."
ktp
kaj multaj aliaj ebloj ne funkcias por pozitivaj tiaj deziroj, kaj simile

"Mi esperas, ke ... ne ..."
"Estus malbone, se ..."
"Estus pli malbone, se ..."
"Prefere ... ne ..."
"Espereble ... ne ..."
"Ne estu ..."
"Se nur ... ne ..."
"Mi ne volas, ke ..."
"Mi ne deziras, ke..."
ktp
ne funkcias por negativaj tiaj deziroj.

Mi vere ne komprenas kian subtilan diferencon ekzistas, kiu supozeble
donas tute alian sencon tiel ke aliaj ekzistantaj esprimoj tiom
maltauxgas. La ekzemploj donitaj gxis nun ne klarigas por mi.
Versxajne mi ne havas suficxe da italeco en mia animo. :)

> Estas diferenco inter "klarigi" kaj "traduki".  Mi povas klarigi la
> sencon de verba aspekto en rusa frazo -- sed preskaŭ neniam eblas ĝin
> traduki.

Ecx ne eblas traduki per pli multaj vortoj, aux eble malpli elegante/koncize?

Ekzemple:

"Mi legis libron" ja ambiguas pri aspekto (cxu dauxra agado, cxu finita ago).
"Mi estis leganta libron"/"Mi legadis libron" kaj "Mi finlegis libron"
ne sxajnas ambiguaj pri aspekto, laux mi; cxu laux vi?

ankoraux konfuzite,
russ

Rispondere a