Re: [eo-dev] Provo pri build kun aldonita literumilo]

2010-05-12 Thread Donald Rogers

Joop Eggen wrote:

Saluton, Marek.
...RETPAĜOJ. La informoj sur la retpaĝo estas ne tre aktuala, kaj meritus 
redakti. Mi neniam redaktis. Pro la mana laboro kiun la OOo-uzanto devas mem 
fari por instali vortaro aŭ literkontrolilo, meritus redakti la paĝojn.
Ĉu iu el la teamo povus kontribui iomete pli novan paĝon? Kun mencio de 
instaleblaj moduloj? Aliaj lingvoj ja certe donus ekzemplan tekston?Mi ĵus 
venis el ferioj, kaj estas ĉi-momente relative okupata.
Tamen ne hezitu skribi al mi, kaj al la teamo.
Se vi mem povas prezenti malgrandan HTML-tekston por la retpaĝo pri via ilo, tio estus tre bonvena. 
Pardonu, ke mi ĉi-momente ne povas pli konkreti helpi.
Marek sendis al mi tekston pri sia literumkontrolilo kaj mi enmetis ĝin 
en la paĝon pri-elsxutoj.html en nia retejo eo.openoffice.org.

Mi opinias ke ankaŭ estus utile havi informon pri kiel uzi la 
literumkontrolilon en paĝo eo_kaj_ooo.html en la respondo de demando 7. 
Mi proponis al Marek ke li verku pri tio.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Provo pri build kun aldonita literumilo

2010-05-11 Thread Donald Rogers

Saluton Marek,

Informo pri la eblecoj por Esperantistoj pri OOo troviĝas ĉe: 
http://eo.openoffice.org/pri-elsxutoj.html

La menuoj ktp estas tradukitaj sed la helpa sistemo ne. Ni ankoraŭ 
bezonas _multajn_ tradukantojn por traduki la helpon, kiu estas 
grandega. Joop estas sperta pri la kunmetado de OOo-pakaĵoj. Laŭ mia 
scio, escepte de la helpo, OOo por la sekva versio 3.2 estas tradukita. 
Teorie eblas kunmeti esperantan version, kvankam la helpo estos 
plejparte en la angla.

Kelkaj el ni komencis uzi la esperantan interfacon antaŭ ĉirkaŭ tri 
jaroj. Mi uzas vian "Esperanto spell checker by e...@i 1.0" en la angla 
versio 3.1.1 de OOo ĉe Ubuntu Linukso 9.10. Versio 3.2.0 disponeblas por 
multaj lingvoj per http://download.openoffice.org/other.html

Bondezirojn,
Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"?

2010-02-07 Thread Donald Rogers

Yves,

Dankon. Tiu vorto eĉ troviĝas en la Esperanta Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kodumulo

Donald

Yves Nevelsteen wrote:

tiukaze restas nur "kodumulo"

Yves

2010/2/7 Donald Rogers :
  
Bedaŭrinde "hacker" havas du sencojn. Kodrompisto ankaŭ nomiĝas "cracker".
Mi deziras tradukon de la alia speco de hacker, la honesta programisto kiu
faras kion li/ŝi faras por plezuro.

Donald

Yves Nevelsteen wrote:

cxu "kodrompisto" ?

mi ne enkondukus neologismon

Yves

2010/2/7 Donald Rogers :

Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"? Laŭ Wikipedia:
http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29

The Jargon File <http://en.wikipedia.org/wiki/Jargon_File>, a compendium
of
hacker slang, defines /hacker/ as "A person who enjoys exploring the
details
of programmable systems and stretching their capabilities, as opposed to
most users, who prefer to learn only the minimum necessary." ^[1]

<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-J_F_hacker-0>
The Request for Comments
<http://en.wikipedia.org/wiki/Request_for_Comments>
(RFC) 1392, the Internet Users' Glossary, amplifies this meaning as "A
person who delights in having an intimate understanding of the internal
workings of a system, computers and computer networks in particular."
^[2]

<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-1>
These hackers are disappointed (see definition controversy

<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computing%29#Hacker_definition_controversy>)
by the mass media and mainstream public's usage of the word /hacker/ to
refer to security breakers
<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computer_security%29>, calling
them
"crackers" instead.

Mi trovis nur unu ekzemplon de "hakanto", en ĉi tiu senco, per Guglo kaj
malmultajn de "hakisto", kaj la plejmultaj temis pri hakado de ligno.

Laŭ la franca Wikipedia: hacker
Laŭ la pola: hakerów

Kiel aliaj lingvoj traktas tiun vorton?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"?

2010-02-07 Thread Donald Rogers
Bedaŭrinde "hacker" havas du sencojn. Kodrompisto ankaŭ nomiĝas 
"cracker". Mi deziras tradukon de la alia speco de hacker, la honesta 
programisto kiu faras kion li/ŝi faras por plezuro.

Donald

Yves Nevelsteen wrote:

cxu "kodrompisto" ?

mi ne enkondukus neologismon

Yves

2010/2/7 Donald Rogers :
  
Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"? Laŭ Wikipedia:
http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29

The Jargon File <http://en.wikipedia.org/wiki/Jargon_File>, a compendium of
hacker slang, defines /hacker/ as "A person who enjoys exploring the details
of programmable systems and stretching their capabilities, as opposed to
most users, who prefer to learn only the minimum necessary." ^[1]
<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-J_F_hacker-0>
The Request for Comments <http://en.wikipedia.org/wiki/Request_for_Comments>
(RFC) 1392, the Internet Users' Glossary, amplifies this meaning as "A
person who delights in having an intimate understanding of the internal
workings of a system, computers and computer networks in particular." ^[2]
<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29#cite_note-1>
These hackers are disappointed (see definition controversy
<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computing%29#Hacker_definition_controversy>)
by the mass media and mainstream public's usage of the word /hacker/ to
refer to security breakers
<http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28computer_security%29>, calling them
"crackers" instead.

Mi trovis nur unu ekzemplon de "hakanto", en ĉi tiu senco, per Guglo kaj
malmultajn de "hakisto", kaj la plejmultaj temis pri hakado de ligno.

Laŭ la franca Wikipedia: hacker
Laŭ la pola: hakerów

Kiel aliaj lingvoj traktas tiun vorton?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"?

2010-02-07 Thread Donald Rogers
Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"? Laŭ Wikipedia: 
http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29

The Jargon File , a compendium 
of hacker slang, defines /hacker/ as "A person who enjoys exploring the 
details of programmable systems and stretching their capabilities, as 
opposed to most users, who prefer to learn only the minimum necessary." 
^[1] 
 
The Request for Comments 
 (RFC) 1392, the 
Internet Users' Glossary, amplifies this meaning as "A person who 
delights in having an intimate understanding of the internal workings of 
a system, computers and computer networks in particular." ^[2] 
 
These hackers are disappointed (see definition controversy 
) 
by the mass media and mainstream public's usage of the word /hacker/ to 
refer to security breakers 
, calling 
them "crackers" instead.

Mi trovis nur unu ekzemplon de "hakanto", en ĉi tiu senco, per Guglo kaj 
malmultajn de "hakisto", kaj la plejmultaj temis pri hakado de ligno.

Laŭ la franca Wikipedia: hacker
Laŭ la pola: hakerów

Kiel aliaj lingvoj traktas tiun vorton?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Slider = Sxovilo?

2009-12-17 Thread Donald Rogers

Mi estas kontenta pri ŝovregilo.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] traduko de "round trip"?

2009-12-05 Thread Donald Rogers

"after a round trip conversion" mi tradukis ĝin kiel:
"post ira-revena konvertado".
Temas pri konverti dokumenton de MS Office al dokumento de 
openoffice.org kaj inverse.

Ĉu iu havas alian taŭgan proponon?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Swivel=?

2009-12-04 Thread Donald Rogers

Joop Eggen wrote:

Temas pri efekto; en officecfg/registry/data/org/openoffice/Office/UI.po
Mi elektis swivel=pivoti.
Ni jam atingis 96%; ankoraŭ 1218 ĉenoj.

NPIV:
giri = rondire turniĝi, ekz-e la mondo plu giras.
pivoto = ekstrema parto de akso, eniĝanta en lagro, kie ĝi rivoluas
pivoti = turniĝi ĉirkaŭ pivoto

Mi suspektas ke "svivel" pli ofte signifas "giri", sed dependas de la 
kunteksto.
Ekzemple, mi sidas sur seĝo kiu povas giri, por ke mi alfrontu alian 
direkton.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] scattered chart in Excel

2009-12-03 Thread Donald Rogers
Kiam mi guglis por "scattered chart excel" Guglo proponis sendi min al 
"scatter chart" ktp. Ĝi ne havas trafojn por "scattered chart", kiu por 
mi estas malbona angla esprimo. Oni ne disĵetas la diagramon ĉirkaŭ la 
ĉambron.

http://office.microsoft.com/en-us/excel/ha010548401033.aspx  temas pri 
"Creating XY (Scatter) and Line charts", do mi supozas "Krei 
XY-diagramojn kaj liniajn diagramojn".

Ĝi informas jene:

   * A Line chart distributes category data evenly along the horizontal
 category axis
 (x-axis), and
 distributes all value data evenly along the vertical value axis
 (y-axis).
   * A Scatter chart has two value axes, showing one set of numerical
 data along the x-axis and another along the y-axis. It combines
 these values into single data points and displays them in uneven
 intervals, or clusters.

Wikipedia havas pli bonan klarigon ĉe 
http://en.wikipedia.org/wiki/Line_chart:
A *line chart* or *line graph* is a type of graph 
, which displays 
information as a series of data points connected by straight line 
 segments. ^[1] 
 It is a basic type 
of chart  common in many fields. It 
is an extension of a scatter graph 
, and is created by 
connecting a series of points that represent individual measurements 
with line segments. A line chart is often used to visualize a trend in 
data over intervals of time, thus the line is often drawn 
chronologically.^[2] 

La termino "line graph" havas alian signifon en la teorio pri (graphs) 
diagramoj.

Do mi proponas ke ni uzu la terminon "XY-diagramo". Fakte mi uzis la 
terminon ("XY-plot" aŭ "XY-graph" aŭ simple "graph", ĉar ĝi estas la 
plej ofta speco) dum multaj jaroj de mia kariero kiel sciencisto - 
neniam "scatter chart".

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] scattered chart in Excel

2009-12-03 Thread Donald Rogers

Saluton tradukantoj,

Ĉu iu el vi scias ĉu "scattered chart in Excel" estas fakte miskribaĵo 
de "scatter chart in Excel"?
Kunteksto: 
src:/allstrings.ulf#RID_RESXLT_COST_CHART_Scattered_AWF.LngText.text

en dosiero trunk/migrationanalysis/src/driver_docs.po elementoj 337 kaj 338

Kiel ni traduku ĝin? "Dispersa" kaj "sporada" eble ne estas tre trafaj! 
Kiel oni tradukas tion en aliajn lingvojn?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] commit = enmeti? konfirmi?

2009-11-25 Thread Donald Rogers

Joop Eggen wrote:

En la suba frazo mi unue simple volis uzi "enmeti".
Tamen la enhava signifo tiam tre nebuligxas. Cxu "konfirmi" cxe la signifoparo 
commit/rollback ne pli tauxgas?

[connectivity/source/resource.po]
Please commit row '$position$' before update rows or insert new rows.
  
La libro pri svn diras ke "The *svn commit* command sends all of your 
changes to the repository."

http://svnbook.red-bean.com/en/1.5/svn.tour.cycle.html#svn.tour.cycle.commit
Tial vi pravas: enmeti aŭ sendi aŭ deponi. Eble "deponi" estas la plej 
taŭga. NPIV: "Lasi ĉe iu valoraĵon gardotan".

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-11-18 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 2 Nov 2009, at 21:25, Donald Rogers wrote:

Mi enmetis cimoraporton por Lokalize ĉe bugs.kde.org: Bug 212809 
<http://bugs.kde.org/show_bug.cgi?id=212809>: support for msgctxt field

severity = wishlist

Mi konsilus, ke vi taksu ĝin pli ol "wishlist". La fakto estas, ke 
OpenOffice.org (kaj sendube pli kaj pli da aliaj projektoj) nun uzas 
la nova dosierformato, kiun la aktuala versio de Lokalize eĉ ne 
kapablas malfermi. Ĝi do estas senutila ĝis kiam oni adaptas ĝin al la 
nova formato.

"Wishlist" estas por ne vere gravaj ideoj, kiuj estus bone se 
eventuale iu havus la tempon fari ilin. Sed tiukaze, tio estas pli 
proksima al "showstopper", ĉar vi simple ne plu povas uzi la programon.
La spertulo pri Lokalize respondis ke Lokalize ja povas trakti la kampon 
msgctxt. Mia sperto estas ke ofte Lokalize ne povas legi dosierojn kun 
msgctxt. Mi sendis respondon al la cimolisto pri Lokalize.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-11-02 Thread Donald Rogers

Donald Rogers wrote:

Joop Eggen wrote:
...La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun 
nova elemento msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr).
La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata 
tamen ne estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun problemon, 
kaj ricevis unu reago negativa. Eble nun la situacio pri redaktiloj 
pliboniĝis. Do ĉu ĉiu povus labori?

Alimaniero mi povus konverti kaj rekonverti la po-dosierojn...

Mi kutime uzas la programon Lokalize. Kiam mi provas malfermi 
po-dosieron kun msgctxt en ĝi, la programo rifuzas kaj informas jene:

Error opening the file /home/donald/svnooo/test01.po
Miaopinie po-redaktiloj devas subteni la novan kampon msgctxt. Ĉu mi 
petu ĝin ĉe Lokalize kiel novan eblon?
Mi enmetis cimoraporton por Lokalize ĉe bugs.kde.org: Bug 212809 
<http://bugs.kde.org/show_bug.cgi?id=212809>: support for msgctxt field

severity = wishlist

Donald Rogers

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-10-29 Thread Donald Rogers

Joop Eggen wrote:

...La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova elemento 
msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr).
La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata tamen ne 
estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun problemon, kaj ricevis unu 
reago negativa. Eble nun la situacio pri redaktiloj pliboniĝis. Do ĉu ĉiu povus 
labori?
Alimaniero mi povus konverti kaj rekonverti la po-dosierojn...

Mi kutime uzas la programon Lokalize. Kiam mi provas malfermi 
po-dosieron kun msgctxt en ĝi, la programo rifuzas kaj informas jene:

Error opening the file /home/donald/svnooo/test01.po
Miaopinie po-redaktiloj devas subteni la novan kampon msgctxt. Ĉu mi 
petu ĝin ĉe Lokalize kiel novan eblon?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Propono reverki la paĝon pri-elsxut oj.html en nia retejo

2009-07-18 Thread Donald Rogers

Neniu kontraŭstaris do mi ĝisdatigis tiun paĝon.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Helpo: sistema tiparo en versio 3 de OOo

2009-07-18 Thread Donald Rogers

Donald Rogers wrote:

Saluton,

9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn 
ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru?

   El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options" -> "OpenOffice.org"
   -> "Accessibility" kaj certigu ke "Use system font for user

Finfine mi malkovris ke en versio 3 ĝi troviĝas sub listero "View".
Do mi ĵus ĝisdatigis paĝon eo_kaj_ooo.html.

Donald

   interface" estas markita. Tiam iru al viaj preferoj por la mastruma
   sistemo kaj selektu por via labortablo tiparojn, kiuj enhavas la
   ĉapelitajn literojn. Poste, kiam vi tajpas en dialogaj kadroj, la
   ĉapelitaj literoj aperos.
Laŭ miaj provoj tio ne eblas en versio 3. Ĉu iu havas konsilon? Mi 
volas ĝisdatigi la informon en nia retpaĝo "Demandaro". 

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] Helpo: sistema tiparo en versio 3 de OOo

2009-07-17 Thread Donald Rogers

Saluton,

9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn 
ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru?

   El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options" -> "OpenOffice.org"
   -> "Accessibility" kaj certigu ke "Use system font for user
   interface" estas markita. Tiam iru al viaj preferoj por la mastruma
   sistemo kaj selektu por via labortablo tiparojn, kiuj enhavas la
   ĉapelitajn literojn. Poste, kiam vi tajpas en dialogaj kadroj, la
   ĉapelitaj literoj aperos. 

Laŭ miaj provoj tio ne eblas en versio 3. Ĉu iu havas konsilon? Mi volas 
ĝisdatigi la informon en nia retpaĝo "Demandaro".

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Vindozo: ĉu pre taj?

2009-07-16 Thread Donald Rogers

Mi enmetos ligilon al via retpaĝo en nian paĝon eo_kaj_ooo.html.

Dankon,
Donald

WGT Walker wrote:
>> Ĉu Ek! estas la plej taŭga ilo por tajpi ĉapelitajn literojn en 
Vindozo? Ĉu alia metodo estas pli bona?

Mi mem preferas uzi skripton kun AutoHotKey 
<http://www.autohotkey.com/> - vidu 
http://home.btconnect.com/ukc802510745/software/hotkeyeo-eo.htm 
(e-lingve) aŭ 
http://home.btconnect.com/ukc802510745/software/hotkeyeo.htm. Per tiu 
mi tajpas la senĉapelan literon tiam premas 'x'. Tiu estas ege pli 
konvena por tuŝ-tajpisto ol premi du klavojn samtempe.

- Vilĉjo.

On 09/07/2009 16:38, Donald Rogers wrote:

Saluton,

Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn:
1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn?
2. kiel instali esperantan interfacon por ooo.
3. kiel kontroli literumadon en oooeo?

Ĉu Ek! estas la plej taŭga ilo por tajpi ĉapelitajn literojn en 
Vindozo? Ĉu alia metodo estas pli bona?

Ĉu meritas doni pli detalan informon en nia retejo?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

__
This email has been scanned by the MessageLabs Email Security System.
For more information please visit http://www.messagelabs.com/email 
__

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Vindozo: ĉu pre taj?

2009-07-16 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 10 Jul 2009, at 20:22, WGT Walker wrote:

>> Ĉu Ek! estas la plej taŭga ilo por tajpi ĉapelitajn literojn en 
Vindozo? Ĉu alia metodo estas pli bona?

Mi mem preferas uzi skripton kun AutoHotKey [...] Per tiu mi tajpas 
la senĉapelan literon tiam premas 'x'. Tiu estas ege pli konvena por 
tuŝ-tajpisto ol premi du klavojn samtempe.

Tamen, mi memoras, ke mi tajpis precize tiel en la prahistoriaj tagoj 
kiam mi ankoraŭ uzis Vindozon, uzante Ek! Se mi bone memoras, oni 
povas agordi Ek!-on por "reagi" diversmaniere: konverti al ĉapelo 
ĉiufoje kiam ĝi vidas 'cx', aŭ 'ch', aŭ "c' ", k.s. Eble ekzistas 
ankaŭ agordo por uzi la stirklavon aŭ simile, sed mi ne memoras.
Mi ankaŭ memoras problemojn: oni devis enŝaltiĝin por ĉiu aplikaĵo; post 
instalado de ĉiu alia programaro oni devis reinstali Ek-on. Sed mi ne 
uzas Vindozon dum jaroj, do eble tiuj problemoj ne plu estas.

Informe, tiutempe mi havis iun problemon kun Ek! -- eble kun la tiama 
versio de OOo, mi ne plu memoras -- sed mi ekuzis anstataŭe 
Tavultesoft Keyman, kiu bone plenumis la bezonatan funkcion por mi dum 
kelkaj jaroj. Tamen, mi kredas, ke nun ekzistas nur pagenda versio de 
tiu programo, kvankam ĝi estis senpaga kiam mi uzis ĝin.

Mi vizitis la retejon de Keyman, kaj ŝajne vi pravas ke ĝi estas pagenda.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] Propono reverki la paĝon pri-elsxutoj.html en nia retejo

2009-07-14 Thread Donald Rogers
Mi proponas la jenan tekston. Se iu havas proponon plibonigi ĝin, 
bonvolu respondi.

Donald
=

Tute esperanta versio de OpenOffice.org ankoraŭ ne ekzistas. (Ni ankoraŭ 
bezonas volontulojn por traduki helpotekstojn.) La esperantan version de 
OpenOffice.org por MS Windows aŭ por Macintosh aŭ por Linukso oni 
estonte povos elŝuti el la retejoj de OpenOffice.org aŭ ties speguloj. 
Tamen diversaj niveloj de esperanteco jam disponeblas. OpenOffice.org 
jam estas tre utila por trakti esperantajn tekstojn.

Por Macintosh ekzistas plua ebleco: NeoOffice ĉe www.neooffice.org. Ĝi 
estas bazita sur OpenOffice.org, kaj celas enkorpigi eblojn specife por 
Mac OS X. NeoOffice ankaŭ estas senpaga programaro kun publika fontkodo. 
Iru al paĝo http://www.neooffice.org/neojava/en/download.php#download 
por elŝuti la ĉefan parton kaj al  
http://www.neooffice.org/neojava/en/langpackdownload.php por elŝuti la 
lingvajn pakaĵojn bezonatajn de vi. Rulumu al Esperanto. Tie troviĝas du 
ebloj: por Mac-Intel-komputiloj kaj por Mac-PowerPC-komputiloj. Poste 
elŝutu pakaĵon por kontroli literumadon.

Se vi ne jam havas nacilingvan version de OpenOffice.org necesas instali 
tian version. Por la angla kaj multnombraj alilingvaj versioj, oni povas 
elekti el la retejo de OpenOffice.org. Iru al 
http://download.openoffice.org/ kaj alklaku al Get more platforms and 
languages, non-JRE versions 
. (pluaj platformoj kaj 
lingvoj ktp) Tie elektu version laŭ via lingvo kaj via mastrumsistemo.

Se vi volas uzi esperantan interfacon en OpenOffice.org, instalu 
subtenon por Esperanto en via mastruma sistemo. Tio ne necesas se vi 
volas uzi vian nacilingvan interfacon por tajpi esperantajn tekstojn.

Kiam OpenOffice.org estas instalita en via sistemo, rulu ĝin kaj elektu 
menuerojn "Tools" (iloj), "Options" (ebloj) kaj alklaku la butonon apud 
"Language settings" (lingvaj agordoj) kaj tiam "Languages" (lingvoj). 
(Kompreneble, se vi uzas neanglan version, la menueroj ktp estos en via 
lingvo anstataŭ la angla.) Tie vi povas agordi al Esperanto la lingvon 
por la interfaco ("User interface") aŭ por la defaŭlta lingvo por 
dokumentoj ("Default languages for documents/Western").

Fine por konvene tajpi esperantajn tekstojn estas bona ideo instali 
rimedon por tajpi la ĉapelitajn literojn. Iru al 
http://eo.openoffice.org/eo_kaj_ooo.html

Skribu al La Esperantiga Skipo 

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Vindozo: ĉu pretaj?

2009-07-08 Thread Donald Rogers

Saluton,

Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn:
1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn?
2. kiel instali esperantan interfacon por ooo.
3. kiel kontroli literumadon en oooeo?

Ĉu Ek! estas la plej taŭga ilo por tajpi ĉapelitajn literojn en Vindozo? 
Ĉu alia metodo estas pli bona?

Ĉu meritas doni pli detalan informon en nia retejo?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-08 Thread Donald Rogers

Arnold Victor wrote:

On Jul 6, 2009, at 10:1138 PM, Donald Rogers wrote:

Arnold Victor wrote:

On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote:

...

En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala 
makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive 
ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj 
klavararanĝoj. Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas; mi 
supozas, ke makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan.

Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa 
PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi la 
klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa aranĝo, sed 
probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por tia aŭ simila 
aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian rimedon vi uzas?

Sub "Keyboard Preferences" / "Keyboard Layout Options" / la listero 
"Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") (kiel mi 
klarigis je 2009-07-05) estas elekteblaj (mi ne listigis ĉiujn eblojn):

Any Alt key
Any Win key
Left Alt
Left Win
Menu
Enter key on keypad
Right Alt
Right Ctrl
Right Win

Ĉu via prefero troviĝas en la listo?

Jes, sed el ĉiuj tiuj nur unu (Left Alt) estas sur mia klavaro de 
surgenua PowerBook Pro, kaj tiu jam estas tre ŝarĝita por diversaj 
aliaj taskoj. Jen la problemo: utiligi ĝin laŭ makintoŝa maniero sen 
perdi necesajn taskojn por Ubuntu.

Ĉu la aliaj specialaj klavoj ĉe via PowerBook Pro generas la samajn 
klavokodojn kiel iuj el la supre listigitaj klavoj en Ubuntu?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-06 Thread Donald Rogers

Arnold Victor wrote:

On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote:

Saluton,

Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn:
1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn?
2. kiel instali esperantan interfacon por ooo.

En ambaŭ demandoj ni bezonas respondojn por almenaŭ la tri mastrumaj 
sistemoj: Vindozo, Mekintoŝo, kaj Linukso. (Eble eventuale ankaŭ por 
aliaj). Mi ne havas vindozan aŭ mekintoŝan sistemon, do mi petas ke 
vi informu nin pri viaj spertoj kaj metodoj por enmeti en nian 
dokumentaron en eo.openoffice.org.

Mi iris al la paĝo http://download.openoffice.org/other.html#en-US 
kaj rimarkis ke mankas Esperanto en la listo de diverslingvaj 
versioj. Kial? Ĉu ni devas fari ion por aranĝi ke Esperanto aperu 
tie? Por Linukso oni povas simple aldoni subtenon por aliaj lingvoj 
al sia defaŭlta versio. Ĉu oni povas fari tion en Vindozo kaj Mekintoŝo?

En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala 
makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive 
ĉiujn de Latino B per iu el kelkaj defaŭlte instalitaj klavararanĝoj. 
Mi diskutos tion pli detale, se iu interesiĝas; mi supozas, ke 
makintoŝuzantoj tie jam scias ĉion necesan.

Tamen, restas por mi demando pri Ubuntu instalita sur makintoŝa 
PowerBook Pro (surgenua) kun limigita klavaro. Mi preferas aranĝi la 
klavaron de OOo en Ubuntu-sur-Makintoŝo laŭ la makintoŝa aranĝo, sed 
probable ne estas sufiĉe da utiligeblaj klavoj por tia aŭ simila 
aranĝo. Ĉu iu tie jam havas sperton pri tio? Kian rimedon vi uzas?

Sub "Keyboard Preferences" / "Keyboard Layout Options" / la listero "Key 
to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") (kiel mi klarigis 
je 2009-07-05) estas elekteblaj (mi ne listigis ĉiujn eblojn):

Any Alt key
Any Win key
Left Alt
Left Win
Menu
Enter key on keypad
Right Alt
Right Ctrl
Right Win

Ĉu via prefero troviĝas en la listo?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-06 Thread Donald Rogers

Saluton,

Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn:
1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn?
2. kiel instali esperantan interfacon por ooo.

En ambaŭ demandoj ni bezonas respondojn por almenaŭ la tri mastrumaj 
sistemoj: Vindozo, Mekintoŝo, kaj Linukso. (Eble eventuale ankaŭ por 
aliaj). Mi ne havas vindozan aŭ mekintoŝan sistemon, do mi petas ke vi 
informu nin pri viaj spertoj kaj metodoj por enmeti en nian dokumentaron 
en eo.openoffice.org.

Mi iris al la paĝo http://download.openoffice.org/other.html#en-US kaj 
rimarkis ke mankas Esperanto en la listo de diverslingvaj versioj. Kial? 
Ĉu ni devas fari ion por aranĝi ke Esperanto aperu tie? Por Linukso oni 
povas simple aldoni subtenon por aliaj lingvoj al sia defaŭlta versio. 
Ĉu oni povas fari tion en Vindozo kaj Mekintoŝo?

Donald

Yves Nevelsteen wrote:

Saluton,

mi ne kontrauas ke estas relative pli da linukso-uzantoj en Esperantio ol en
la "cetera mondo", sed persone (kaj kun multaj aliaj) cxefe interesigxas pri
vindoza kaj makintosxa versioj.

Yves

2009/7/6 Arnold Victor 

On Jul 5, 2009, at 6:0811 PM, Jacob Nordfalk wrote:

 2009/7/5 Yves Nevelsteen :

Saluton,

(bedaurinde?) malmultaj esperantistoj uzas linukson.

Ĉu?
Mia sperto estas ke ke fakte multaj junaj esperantistoj uzas Linukson.

Dum la Universala Kongreso en Florenco okazis renkontiĝo de linuksuzantoj
kaj interesitoj. Konvenis pli malpli tridek personoj, inkluzive de
Akademiano Bertilo Wennergren, kaj estis disdonataj diskoj por Ubuntu 6.06.
Ne sekvis renkontiĝoj dum sekvaj UK-oj, laŭ mia scio.

--
+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e.,||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/||
||Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
+++=+=+=+=+++=+=+=+=+++

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-04 Thread Donald Rogers

Ubuntu 9.04 (Jaunty Jackalope) havas pli bonan subtenon por Esperanto.
Ĝi havas version  3.0.1 de Openoffice.org. Ties Helpo ankoraŭ estas en
la angla, kompreneble, ĉar ni ne finis traduki ĝin. Aŭtomata
literumkontrolo funkcias.

Notu ke nun subteno en Linukso por tajpi la ĉapelitajn literojn estas eĉ
pli bona ol antaŭe. Estas facile enŝalti ĝin:

oni povas simple aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al sia 
kutima fasono. Ekzemple en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"), 
"Preferences" ("Agordaĵoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la 
langeton "Layouts" ("Aranĝoj") kaj la celatan fasonon, ekzemple "USA" 
("Usono"). Alklaku la butonon "Layout Options" (Fasonaj agordoj) kaj la 
listeron "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" ("Aldonado de 
Esperantaj supersignoj"). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple "To the 
corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en 
klavaro Qwerty"). Tiam elektu la listeron "Key to choose 3rd level" 
("Klavo por elekti 3-an nivelon") kaj marku la klavo(j)n kiujn vi volas 
uzi kiel specialan klavon por la ĉapelitaj literoj, ekzemple "Left Win" 
("Maldekstra Win"). Por fini, alklaku je "Close" (Fermi), kaj denove 
"Close". Eble necesas adiaŭi kaj resaluti antaŭ ol la ĉapelitaj literoj 
estas tajpeblaj per la elektitaj speciala klavo kaj la rilata 
literoklavo: ekzemple Maldekstra-Win + C donas je ĉ.

Mi proponas ke nun ni anoncu ke Openoffice.org kaj Linukso estas pretaj
por Esperantistoj, krom la helpo.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org
For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] OpenOffice versio 3.0 eldonita hodiaŭ

2008-10-13 Thread Donald Rogers

 OpenOffice.org 3.0 is an incremental improvement

http://www.linux.com/feature/148435
recenzo pri OOo

Ĉu nia laboraĵo aperos en versio 3.0?
Ĉu versio 3.0 troviĝos en Ubuntu 8.10?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] OOo versio

2008-07-02 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 27 Jun 2008, at 10:40, Yves Nevelsteen wrote:

Bonus unuavice disponigi en la retejo http://eo.openoffice.org 
beta-version

de la programo. "Nuna stato de la traduklaboro" estas ke ekzistas
beta-versio jam uzebla proprariske.

Ĝuste, jes. Donald estas la sola skipano aktuale, kiu havas la rajton 
redakti tiujn paĝojn; aliuloj ja rajtas peti la samon, sed oni devas 
sendi kriptaĵ-ŝlosilon al Sun por tio.

Donald estas ankoraŭ aktiva en la teamo, do eble estus preta refari 
nian hejmpaĝon laŭ la propono, sed se vi, Yves, aŭ iu ajn alia, ŝatus 
refari la paĝon kaj sendi ĝin al Donald, tio certe estus bonvena 
kontribuo.
Mi volontas enmeti novan tekston, se iu sendas ĝin al mi. Tamen mi ne 
estas certa pri la nuna situacio, do mi ne volas verki ĝin.

Duavice tre tre bonus se ni sukcesus finfine liveri definitivan 
version. Cxu

iu povas resumi la kialojn ne havi gxin gxis nun? (krom manko de tempo)

Nu, jes, unue pro manko de tempo, sed pli precize, estas pluraj taskoj 
farotaj:
 -- unue, evidente, fintraduki la dosierojn en la svn-deponejo, sed 
ĉio nun fariĝas krom iom da helpteksto
Restas netradukitaj ĉirkaŭ 22000 eroj en helpcontent2, sed tio estas nur 
en versio 2.3. Mi supozas ke en la pli novaj versioj la programistoj 
enmetis multajn novajn erojn. Ŝajnas al mi ke la tasko estas preskaŭ 
neebla por nia eta teamo ĉar la celo ĉiam moviĝas :-(  .
 -- due, ĝisdatigi tiujn dosierojn laŭ la plej lasta versio de OOo, 
ĉar ili nun estas iom malnovaj kaj sendube estos kelkaj aldonitaj 
tradukendaĵoj
 -- trie, por ke la esperantlingvaj versioj iĝu oficialaj, ni devas 
envolviĝi en la projekto "Quality Assurance", eklerni pri la diversaj 
testoj kaj testmetodoj, kaj profunde testi nian version. Legu:

http://qa.openoffice.org/ooQAReloaded/Docs/QA-Reloaded-HowToStart.html
http://l10n.openoffice.org/

El tiuj taskoj, la unuan daŭre faras pluraj kontribuantoj. La duan mi 
scias fari, sed simple ne trovis la tempon fari nun de longa tempo; 
mia kulpo. Bedaŭrinde la tria restas sufiĉe nebula al mi kaj (mi 
kredas) al la tuta skipo. Mi jam menciis ĝin plurfoje en la listo kaj 
petis eventualajn interesitojn, sed ankoraŭ atendas respondon. Ĉu vi, 
ĉu nun?  :o)

Bondezirojn,
Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] OOo versio 2.4.0 en.us disponeblas

2008-03-29 Thread Donald Rogers

Saluton Skipanoj,

Mi rimarkis ke OOo versio 2.4.0 disponeblas. Kiel tio infuas nian 
laboron? Ĉu la nova versio estos en Ubuntu 8.04? Ĉu ni devas rekomenci 
per nova dosieraro?

Lastatempe mi finis la lastan helpdosieron por Verkilo 2.3. Ĉu ĝi eniros 
en Ubuntu 8.04?

Donald Rogers

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: AW: [eo-dev] nested

2008-03-08 Thread Donald Rogers

Joop Eggen wrote:

Ne, ingita, ingadnivelo venus de -ing.
Laux mi ne tre tauxga, (cxu ne la neprononcebla ingigita?) Interreta sercxo liveris ecx 
"ingingita" ;). Mi nur menciis, pro kompleteco. Fakte cxi tie ne temis pri 
jxargona komputila termino. Do hierarkia estas bona.

Do ĉi vi opinias ke por "you can nest Character Styles":

"oni povas aranĝi signajn stilojn en hierarkio" estas pli taŭga ol  "oni 
povas ingi signajn stilojn"?

Alia (teknika) demando estas ĉu la stiloj devas esti strikte hierarkiaj, 
aŭ ĉu stiloj povas superkuŝi unu la alian. Tio ne estas permesata de 
XML, sed de OOo?

ekzemple: bla bla blabla bla bla...
Mi scias ke oni povas aranĝi stilojn tiel ke ili ŝajnas esti tiel, sed 
kiel OOo konservas ĝin interne, mi ne scias.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] nested

2008-03-06 Thread Donald Rogers

Bertilo Wennergren wrote:

Arnold Victor skribis:

La problemo estas, ke intencita devas esti "enigita," ne "inigita. 
Evidente senintenca anglismo.

Aŭ ĉu eble la intenco estas "ingigita"?

Do por "you can nest Character Styles": "oni povas ingi signajn stilojn"?
Pri "nest" mi pensas pri rusaj pupoj: la plej malgranda en iom pli 
granda en pli granda, kaj tiel plu. Simile oni povas meti unu stilon en 
alian en alian ktp.

Ĉu oni povas ingi rekure? Laŭ NPIV jes: "Enmeti strukturon de komputila 
programo en samspecan strukturon: /ingita iteracio, proceduro; 
ingadnivelo/". Laŭ mi tio implicas la eblon de rekuro.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] nested

2008-03-04 Thread Donald Rogers

Saluton,

Ĉu ni jam diskutis la vorton "nested"?
La senco estas tio, ke objekto estas metita en hierarkian aranĝon.
En sc/source/ui/src.po troviĝas "nested arrays", do ĉu "hierarkiaj tabeloj"?

En swriter/01.po troviĝas: "Use Character Styles to format single 
characters, or entire words and phrases. If you want, you can nest 
Character Styles."

Do ĉu "oni povas aranĝi signajn stilojn en hierarkio"?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2008-02-19 Thread Donald Rogers

Bertilo Wennergren wrote:

Donald Rogers:

Bertilo Wennergren wrote:

 http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj

Ĉu ĝi ankoraŭ funkcias en versio 2.3.0? Mi ĵus provis instali ĝin per 
la instalilo sed nenio okazis kiam mi premis la butonon "Instali".

Ĝi ankoraŭ funkcias. Mi mem uzas version 2.3.0 kun la makrooj.
Antaŭ semajno mi instalis ilin en la komputilo de mia edzino,
kiu same havas version 2.3.0 (nu, tiun de Ubuntu).

Sed necesas permesi ruladon de makrooj (ĉar la instalilo mem
uzas makroojn por instali la makroojn...). Kontrolu la sekurecajn
agordojn.
Dankon, Bertilo. Mi ŝanĝis la sekurecnivelon de "alta" al "meza", kaj ĝi 
funkciis.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] pripensindaj tradukoj

2008-02-14 Thread Donald Rogers

Saluton skipanoj,

Ĉu ni havas, aŭ ĉu iu povus generi, liston de ĉiuj menueroj en OOo? Ofte 
estas malfacile trovi en la realaj menueroj menciitaj en la helpaj 
dosieroj. Mi ankoraŭ tradukas la helpon por Verkilo, do estus avantaĝe 
havi liston de la menueroj eĉ nur por Verkil.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2008-02-12 Thread Donald Rogers

Bertilo Wennergren wrote:

Mi misskribis:

 http://bertilow.loka/komputo/openoffice.html#makrooj

Tio estu kompreneble:

 http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj

Ĉu ĝi ankoraŭ funkcias en versio 2.3.0? Mi ĵus provis instali ĝin per la 
instalilo sed nenio okazis kiam mi premis la butonon "Instali".

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Re: Atentigo pri eo.openoffice.org (fulmklavoj)

2007-12-05 Thread Donald Rogers
La cimo pri manko de fulmoklavoj por la ĉefaj menueroj jam estas 
registrita en aŭgusto:

http://www.openoffice.org/issues/show_bug.cgi?id=80911

Donald Rogers

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-11-26 Thread Donald Rogers

Saluton W. G. T. Walker ,

Kiel respondis Tim, la plej bona solvo estas ke la gastiga sistemo jam 
havu la eblon enigi ĉapelitajn literojn. Tiel oni povas tajpi ĉapelitajn 
literojn en iu ajn programo, ekzemple OOo, Gramps, gedit, Evolution, 
Mysql, Tux Paint, ktp ktp.

En MS Windows oni povas uzi je Ek! kaj en Linukso oni povas uzi je 
xmodmap, kiun ĉiuj Linuksaj sistemoj defaŭlte havas. Oni simple metu 
taŭgan dosieron .Xmodmap en la propran hejman dosierujon, elsalutu kaj 
ensalutu, kaj ĉio estu en ordo.

Jen la enhavo de mia .Xmodmap:

keycode  30 = u U ubreve Ubreve
keycode  39 = s S scircumflex Scircumflex
keycode  42 = g G gcircumflex Gcircumflex
keycode  43 = h H hcircumflex Hcircumflex
keycode  44 = j J jcircumflex Jcircumflex
keycode  48 = apostrophe quotedbl dead_acute dead_diaeresis
keycode  49 = grave asciitilde dead_grave dead_tilde
keycode  54 = c C ccircumflex Ccircumflex
keycode 113 = Mode_switch
keycode 115 = Mode_switch

Jen kion fari en Ubuntu:
1. malfermu la redaktilon gedit
2. elektu la ĉi-supran tekston (la 10 liniojn kiuj komenciĝas per 
"keycode 30...") en ĉi tiu mesaĝo

3. algluu la tekston en novan dokumenton en gedit
4. en gedit elektu menuerojn File - Save as
5. elektu la propran hejman dosierujon (miakaze ĝi nomiĝas "donald")
6. en la kampo Name tajpu la nomon .Xmodmap (necesas la komenca punkto)
7. alklaku je Save
8. fermu la redkatilon gedit

9. (eventuale) elektu je System - Quit - Log out (aŭ Restart, aŭ Shut down)
10. kiam vi ensalutas denove la sistemo demandos ĉu vi volas ke la 
dosiero .Xmodmap ruliĝu je la komenco ĉiufoje. Elektu ĝin kaj akceptu.

Kiam la sistemo estas preta, malfermu aplikaĵon OOo-Verkilo aŭ Gnucash 
aŭ Thunderbird aŭ alian.
Por tajpi esperantan ĉapelitan literon tenu aŭ la dekstran Alt-klavon aŭ 
la klavon kun la simbolo de Microsoft kaj "start" sur ĝi. (Mi havas 
klavaron de Microsoft) kaj unu el la literoj cghjsu. Por majuskloj ankaŭ 
tenu la klavon Shift dum vi premas la literon cghjsu.

Se vi bezonas specialajn signoj por alia lingvo vi povas ankaŭ enmeti la 
klavokodojn kaj datumojn por ili en la sama dosiero .Xmodmap.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-25 Thread Donald Rogers

Bertilo Wennergren wrote:

Tim Morley:

On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote:

On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote:
Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org 
versio 2.3.

Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka 
tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio 
en Ubuntu.

Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo 
nialingva, ĉu?

Mi pensas, ke ne, sed mi ne certas, ĉar mi transprenis la tutan 
antaŭan agordodosieron de malnova instalo, kaj en ĝi estis ĉiuokaze 
jam instalita la literumilo Esperanta.

La mia Ubuntu estas freŝa instalaĵo. La literuma kontrolado ne funkcias. 
Tio estas: dum mi mistajpas kun aŭtomata kontrolado ŝaltita, ĝi ne 
rimarkas la misajn vortojn.

Sed kiam mi elektis menuerojn Iloj, Agordaĵoj, Lingvaj agordoj, 
Skribhelpoj, ... Hunspell Spellchecker, Redakti, Lingvo, mi trovis 
Esperanton en la listo kaj ĝi havas ABC kaj markon apud la nomo. Laŭ la 
helpo:

A language entry has a check mark in front of it if the spellcheck is 
activated for this language.

Literumado estas ĉe la supro de la listo de moduloj. Kion fari tie? Kiam 
mi elektis Esperanton kaj premis je Fermi, Akcepti, ĝi ŝajne forgesis ke 
mi elektis Esperanton, ĉar venontafoje ĝi reiris al la defaŭlta Angla 
(Nov-Zelanda).

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-21 Thread Donald Rogers

Saluton skipanoj,

Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3.
Mi iris al System/Administration/Language Support kaj elektis 
Esperanton. Tiam mi iris al Tools/Language kaj agordis la interfacan 
lingvon. Post restartigo la esperanta versio de OOo funkcias :-)

Gratulojn!

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] skali/skaligi

2007-10-03 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-
Hash: SHA1

On 3 Oct 2007, at 04:12, Donald Rogers wrote:

Mi samopinias kiel Marcos.

Do, mi povas akcepti "aliskaligi" por "re-scale", sed kio pri "The 
application scales well" -- "La aplikaĵo bone .". <-- 
Viajn ideojn, mi petas.
"La aplikaĵo estas skaligebla" (se taŭgas uzi la radikon "skal-"), sed 
la sigifo verŝajne estas ke la aplikaĵo bone funkcias por grandegaj 
kvantoj da datumoj, ne nur por malmultaj.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] skali/skaligi

2007-10-02 Thread Donald Rogers
Laŭ New Oxford Dictionary of English: scale (verb) = represent in 
proportional dimensions; reduce or increase in size according to a 
common scale.

Do ni povas supozi ke "rescale" signifas ree fari tion.

"Resize" estas taŭga esprimo kiun kompari al "rescale". Por aliskaligi 
ion, oni devas aligrandigi ĝin aŭ bildon de ĝi.

Mi samopinias kiel Marcos.

Donald

Marcos Cramer wrote:

Fakte mi opinias ke "renomi" estas bona esprimo, kaj tamen opinias ke
"reskaligi" estas malbona elekto.

La vorto "renomi" estas interpretebla kiel "ree/denove nomi". Unu el la
signifoj de "nomi" estas "doni nomon al" (laŭ ReVo "enkonduki apartan
distingigan nomon por iu aŭ io", laŭ PIV "unuafoje doni la elektitan
nomon"). Tial estas tute logike ke "renomi" signifu "denove doni nomon al",
do "ŝanĝi nomon de".

Sed se oni provas interpreti "reskaligi", oni devas unu interpreti "skaligi"
("re" ĉiam aldoniĝas al verboj). "skaligi" povas signifi nur unu el la tri
jenaj aferoj: "igi skalo", "igi skala" aŭ "igi skali". Neniu el la tri
kaptas la intencitan signifon. Kaj eĉ se unu el ili kaptus la intencitan
signifon, tiam mi ne komprenus la rolon de la "re" en "reskaligi". En la
intencita signifo ja ne necese temas pri denova ago (la angla "scale" ankaŭ
povas esti uzata kiam oni unuafoje ŝanĝas la skalon). Do ankaŭ ĉi-rilate la
kazo malsamas al "renomi": Ĉe "renomi" ĉiam temas pri denova ago, ĉar oni ja
iam antaŭe donis al la afero ĝian antaŭan nomon.

Do estas du problemoj kun "reskaligi": La intencita signifo ne necese estas
denova ago, kaj por interpreti ĝin, oni unue devas interpreti "skaligi", kiu
ne estas interpretebla en favora maniero.

"Aliskaligi" aliflanke evitas ĉi tiujn du problemojn, kaj estas tre klara.
Ĝi apenaŭ pli longas ol "reskaligi", do mi ne komprenas kial oni evitu ĝin.
(Estas tute alia afero ol en la kazo de "alinomi", ĉar "alinomi" estis iom
malklara verbigo, dum "alinomigi" estas tute klara verbigo pro la uzo de
"ig").

La sola alia solvo, kiu plaĉus al mi (eble eĉ pli) estas "ŝanĝi skalon". Ni
ja ne bezonas unuvortan tradukon; eble ĉi-kaze duvorta traduko pli bonas.

Marcos
  
-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-02 Thread Donald Rogers
Bona punkto, Bertilo! Eĉ se ni akceptas la vorton "bildopunkto" ni pli 
uzu la radikon "rastrum-"

Bertilo Wennergren wrote:

Tim Morley:

On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote:

Al mi plachas "bildopunkto". El chiuj menciitaj proponoj,
ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje komprenebla.

Ankaŭ al mi plaĉas tio. Ni ŝanĝu.

Tamen, ĉu iu alia povus fari la ŝanĝon, mi petas? Mia tekkomputilo 
estas for por riparo, kaj en mia aktuale uzata maŝino, mi ankoraŭ ne 
havas svn, sed okupiĝas pri tro da aferoj samtempe por fari tion 
nuntempe. Antaŭdankon.

Nu, eble mi povas fari tion. Sed kiel do ŝanĝi?
Menciiĝis la jenaj terminoj:

 - bit map
   -> bildopunkta bildo???

rastruma bildo

 - bitmap font
   -> ???-a tiparo

rastruma tiparo

 - bitmap pattern
   -> ???-a ŝablono
rastruma motivo (PIV2 motivo 3: "Temo de pentraĵo, fresko ks; detalo 
ofte ripetita en artaĵo".

 - bitmap scaling
   = -> ???

rastruma skalo

 - pixel editor
   -> bildopunkta redaktilo

rastruma redaktilo

 - pixel mode
   -> bildopunkta reĝimo

rastruma reĝimo

 - pixel pattern
   -> bildopunkta ŝablono

rastruma motivo

 - pixel size
   -> bildopunkta grando

bildopunkta grando aŭ
rastrumera grando

Do restas la demando: kial ne uzu je "rastrumero" por "pixel", kiel en PIV2?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-10-02 Thread Donald Rogers
Dankon, Yves. Ĉe mia klavaro tiu klavo estas simple "Alt", same kiel la 
tiu, kiu situas maldekstre de la spacostango.

Donald

Yves Nevelsteen wrote:

Donald,

gxi aperas dekste de la spacostango en la jena bildo:

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/3/3a/Qwerty.svg

Yves

2007/9/18, Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]>:
  
Bertilo Wennergren wrote:

Alt = Alt

Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton:

Jes.

AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd
Eble? Kiel en aliaj lingvoj?
1. Cxu aperas en OO?

Min ĉiam mirigis tiu stranga "AltGr" (aŭ "Alt Gr").
La klarigo "alt green" ŝajne ne estas sendisputa. La Vikipedio
mencias ankaŭ la klarigon "alternate graphic" (mi ĉiam pensis
iom nebule, ke "Gr" rilatas al "graphic"). Mi pensas, ke
"alternate graphic" estas la ĝusta klarigo.

Tio ebligas al ni resti ĉe "AltGr" = "alternativa grafikaĵo".
Oni devas kompreni "grafikaĵo" kiel "signobildo". Iom strange,
sed kredeble temas pri historiaĵo akceptinda.
  
Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo
"AltGr", kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-18 Thread Donald Rogers

Re: [eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-17 Thread Donald Rogers

Tio estas mia kulpo.
(1) Mi kredis ke vi ne ŝatas je "je" en tiuj kazoj. Mi malpravis.
(2) En multaj anglaj esprimoj similaj al "hold down, stand up, think up, 
speak up" ktp, la ŝajna prepozicio estas pleonasma.
(3) Mi pensis ke ne eblas teni klavon sen premi ĝin, do decidis ne 
traduki ĝin kiel "premu kaj tenu".

Post la diskutado "Unuecigado de nia alklaka lingvajho", mi scias ke 
troviĝas multaj esprimoj ŝanĝendaj en tiu dosiero, kiun mi tradukadis 
dum la lastaj semajnoj, sed ankoraŭ ne finis.

Donald

Bertilo Wennergren wrote:
Mi ĵus vidis la jenon en freŝa redakto de 
"helpcontent2/source/text/swriter/guide.po":

  "Por movi la titolon sen la subranga teksto, tenu al \\Ctrl\\ [...]

Tiu "tenu al" estas ege stranga. Ĝi respondas tie al la Angla
"hold down". Mi pensas, ke mi vidis similajn variantojn aliloke.

Laŭ mi estu:

  premu kaj tenu \\Ctrl\\

aŭ eble plej simple:

  tenu \\Ctrl\\

Cetere mi vidis plurloke ankaŭ "Elektu de umo" kun la signifo "Elektu
umon". Mi tion sisteme korektis. "De" apenaŭ iam ajn povas esti taŭga
surogato por N-finaĵo.

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Unuecigado de nia alklaka lingvajho

2007-09-15 Thread Donald Rogers
Kaj kio pri "Alklaku \\Dosiero\\"? Tia sen akuzativa 
esprimo povus signifi ke Dosiero estus la subjekto. Mi preferas la 
jenan: "Alklaku menueron \\Dosiero\\" aŭ "Alklaku al 
\\Dosiero\\".

Donald

Bertilo Wennergren wrote:

Mi rimarkis, ke la uzo de "alklaki/klaki" estas neunueca
en nia traduko. Mi trairis ĉiujn dosierojn kaj provis unuecigi
laŭ la jenaj modeloj (kiuj laŭ mi estas la plej ĝustaj):

  Alklaku tion aŭ jenon...
  Alklaku la bildsimbolon...
  Alklaku la langeton \\Agordi\\
  Alklaku \\Forigi\\.
  Alklaku en la vorto...

Mi do forigis ĉiujn formojn similajn al la jenaj:

  Klaku tion aŭ jenon...
  Alklaku al bildsimbolo...
  Klaku al \\Forigi\\.
  Alklaku al \\Forigi\\.
  Klaku en la vorto...

Mi konsilas fari tiel en la plua tradukado.

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-14 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote:
> Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, 
> k.t.p.
> Kun la justigo ke multaj klavaroj estas kun anglaj etikedoj: aliaj skriptoj 
> kiel korea, araba; la anglalingva mondo mem, kaj multaj aliaj.
>
> Kun ioma bedauxro mi akceptas tiun argumenton. Fakte OO mem portas kulpon, ne 
> uzante variablon (kiel %PRODUCTNAME), substituante klavnomvariablojn per la 
> operaciumaj nomoj.
>   
Mi samopinias. Kaj same pri la ĉefaj fulmoklavoj.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Nova testversio, nun kun ĉapeloj!

2007-09-04 Thread Donald Rogers

Gratulojn!

Kiam la dosieroj en SVN havos ĉapelitajn literojn?

Donald

Tim Morley wrote:

La unua testversio, kiu enhavas ĉapelitajn literojn ĵus aperis.  :o))...

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: AW: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-18 Thread Donald Rogers
Do Ctrl F, Ctrl S ktp estas samaj en ĉiuj versioj. En ordo.

Mia alia punkto estas ke substrekoj mankas ĉe Dosiero, Redakti, Vido,...
Helpo
kaj tiuj fulmoklavoj (Alt D, Alt R ktp) ne funkcias. Ekzemple Alt D ne
vidigas la menuon Dosiero, kiun oni povas vidigi per musklako en la
menuero Dosiero.

Donald

Joop Eggen wrote:
> La fulmoklavoj Ktrl+S/O/F estas same lingvosendependaj kiel Ktrl+C/X/V/Z. La 
> menuklavoj ("substrekitaj" menuliteroj) estas lingvodependaj. Tiuj menuklavoj 
> cxe ni estas auxtomate farataj (ni ellasis la marksignon ~: "~File" igxis 
> "Dosiero").
> Do neniu problemo. Oni ecx povus argumenti ke lingvosendependaj fulmoklavoj 
> (malgraux anglalingva influo) provizas kodigan normon trans lingvoj kaj aliaj 
> aplikajxoj. La unuaj Makintosxaj kodoj X, C, V, Z ja havis vere neuxtralaj 
> kromnocioj: trancxilo, rulkopimasxino, enmeta kojna marko, visxado.
>
> - Ursprüngliche Mail 
> Von: Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]>
> An: dev@eo.openoffice.org
> Gesendet: Freitag, den 17. August 2007, 05:24:11 Uhr
> Betreff: Re: [eo-dev] Ek al la testado!
>
> Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne:
> La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find). 
> Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj 
> je la dekstra flanko de diversaj menuoj.
> Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en 
> alilingvaj versioj de OOo?
>
> La ĉefaj menueroj ne havas fulmoklavojn. En la angla versio Alt F por 
> File, Alt E por Edit ktp. Mi supozas ke en la Esperanta versio estus Alt 
> D por Dosiero, Alt R por Redakti ktp. Ĉu tiu estas cimo? Se aliaj 
> opinias ke tiu estas cimo mi raportos ĝin per la cimraportilo.
>
> Mi testas je m225 build 1 per Ubuntu Feisty Fawn.
>
> Donald
>
> -
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
>
>
>
>
>
>
>
>
>   Die etwas anderen Infos rund um das Thema Reisen. BE A BETTER 
> WELTENBUMMLER!  www.yahoo.de/clever
>   

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-16 Thread Donald Rogers

Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne:
La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find). 
Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj 
je la dekstra flanko de diversaj menuoj.
Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en 
alilingvaj versioj de OOo?

La ĉefaj menueroj ne havas fulmoklavojn. En la angla versio Alt F por 
File, Alt E por Edit ktp. Mi supozas ke en la Esperanta versio estus Alt 
D por Dosiero, Alt R por Redakti ktp. Ĉu tiu estas cimo? Se aliaj 
opinias ke tiu estas cimo mi raportos ĝin per la cimraportilo.

Mi testas je m225 build 1 per Ubuntu Feisty Fawn.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-12 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 10 Aug 2007, at 22:55, Donald Rogers wrote:

Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb... 
(142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo estas 
malrapida aŭ tre uzata?

Eble ambaŭ! Laŭ mia memoro ĝi estis sufiĉe rapida por mi, sed mi ne 
vere memoras.

Mi ankaŭ elŝutis la tri dosierojn openoffice.org-eo*.

Mi ne certas kiujn dosierojn vi referencas. En la dosierujo:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m225/Build-1
troviĝas ses esperantajn dosierojn, sed vi bezonas nur unu el ili. Vi 
elektu laŭ via komputila sistemo.

Por Windows-uzantoj, vi elektu:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m225/Build-1/OOo_2.3.0_070807_Win32Intel_install_eo.exe

Linuksuloj elektu inter:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86-64_install_eo_deb.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86-64_install_eo_rpm.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86_install_eo_deb.tar.gz
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m225/Build-1/OOo_SRC680_m225_LinuxX86_install_eo_rpm.tar.gz

Kaj uzantoj de Apple Macintosh elektu:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m225/Build-1/OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg

Kia estas la dosiero OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg (144MB)? Ĉu mi ankaŭ 
bezonas ĝin?

Ĝi estas la makintoŝa instalaĵo de OpenOffice.org, kiun mi aktuale 
testas.  :o)
Bone. Mi suspektis ion tian, ĉar ĝi havas similan grandecon al la aliaj 
arkivoj.

Dankon,
Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-10 Thread Donald Rogers
Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb... 
(142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo estas 
malrapida aŭ tre uzata?

Mi ankaŭ elŝutis la tri dosierojn openoffice.org-eo*.
Kia estas la dosiero OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg (144MB)? Ĉu mi ankaŭ 
bezonas ĝin?

Donald

Tim Morley wrote:

...La testversioj troviĝas ĉe:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/
En tiu dosierujo, vi elektu la lastan el la serio SRC680_m200, 
SRC680_m210, SRC680_m220, SRC680_m221... (aktuale la lasta estas 
SRC680_m225).
En tiu dosierujo vi trovos "Build 1" kaj eventuale "Build 2" ktp., kaj 
vi elektu la plej lastan.
Kaj en tiu dosierujo vi trovos elŝutaĵojn por multaj lingvoj, kaj vi 
serĉu tiun kun "eo" en la nomo...

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] testa sendo de kunligita bildo

2007-08-03 Thread Donald Rogers

Denove la alligita dosiero ne alvenis. Kial?

Donald

Donald Rogers wrote:

Mi provas denove.

Donald

Tim Morley wrote:

On 3 Aug 2007, at 12:23, Donald Rogers wrote:

Mia bildo estis 148KB png-dosiero.

Jen.  :o)

Tim

Nur por testi ĉu mi rajtas kunsendi dosieron. Bv forigi kaj ignori 
tiun mesaĝon.

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Jam nova testversio?

2007-08-02 Thread Donald Rogers

Ĉu mi komprenu ke ni ne rajtas sendi alligitan dosieron kun retpoŝto?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Jam nova testversio?

2007-08-02 Thread Donald Rogers

Saluton,

Mi pli-malpli sukcesis pri la nova versio de OOoEo. Por ne riski mian 
ĉiutagan instalaĵon de OOo, mi startigis Ubuntu-on de la DVD, 
malinstalis OOo-on kaj instalis la trian testversion (build). La ĉefaj 
dosieroj instaliĝis bone sed okazis eraroj pri la esperantaj dosieroj:

[EMAIL PROTECTED]:/media/hda4/openoffice-2.2.3-build3$ sudo dpkg -i *.deb
Selecting previously deselected package openoffice.org-eo.
(Reading database ... 92663 files and directories currently installed.)
Unpacking openoffice.org-eo (from openoffice.org-eo_2.3.0-223_i386.deb) ...
dpkg: error processing openoffice.org-eo_2.3.0-223_i386.deb (--install):
trying to overwrite `/opt/openoffice.org2.3/licenses/LICENSE_eo', which 
is also in package openoffice.org-core02

dpkg-deb: subprocess paste killed by signal (Broken pipe)
Selecting previously deselected package openoffice.org-eo-help.
Unpacking openoffice.org-eo-help (from 
openoffice.org-eo-help_2.3.0-223_i386.deb) ...
dpkg: error processing openoffice.org-eo-help_2.3.0-223_i386.deb 
(--install):
trying to overwrite `/opt/openoffice.org2.3/help/eo/default.css', which 
is also in package openoffice.org-core07

dpkg-deb: subprocess paste killed by signal (Broken pipe)
Selecting previously deselected package openoffice.org-eo-res.
Unpacking openoffice.org-eo-res (from 
openoffice.org-eo-res_2.3.0-223_i386.deb) ...

dpkg: error processing openoffice.org-eo-res_2.3.0-223_i386.deb (--install):
trying to overwrite 
`/opt/openoffice.org2.3/program/resource/abp680eo.res', which is also in 
package openoffice.org-base

dpkg-deb: subprocess paste killed by signal (Broken pipe)
Errors were encountered while processing:
openoffice.org-eo_2.3.0-223_i386.deb
openoffice.org-eo-help_2.3.0-223_i386.deb
openoffice.org-eo-res_2.3.0-223_i386.deb

Tamen poste mi malfermis OOo-on kaj spertis la novan esperantlingvan 
interfacon. Mi sendas bildon de la ekrano.

Ĉu eblos povi ŝanĝi inter du lingvoj? Bertilo skribis antaŭe ke la 
testversio ne bone ludis kun lia labora versio. Ĉu iu prilaboras/os 
tiajn problemojn? Ĉu mi provu instali la testversion sen malinstali la 
laboran version?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Leginda artikolo: Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo

2007-07-30 Thread Donald Rogers
Mi proponas ke vi kontaktu profesoron Fössmeier por peti ĉu li povas 
sendi al vi ian ekzempleron. (En la malnovaj tagoj, oni sendus paperan 
ekzempleron, sed mi supozas ke aktuale oni sendus komputilan dosieron).

Lia retadreso estas [EMAIL PROTECTED]

Donald

Tim Morley wrote:

On 29 Jul 2007, at 23:08, Donald Rogers wrote:

Jen bona artikolo kiu interesos niajn skipanojn:
  Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo
  Reinhard Fössmeier
  Scienca Revuo, Volumo 58, 2007, kajero 3, n-ro 210
  ISSN 0048-9557

Ĝi certe aspektas interese, sed kie mi povas trovi ĝin? Ĉu vi konscias 
pri iu rete legebla versio? Ĉu vi eventuale povus skani kaj sendi la 
artikolon, se vi havas paperan kopion? (Serĉinte per Google, mi trovas 
nur tiun ĉi paĝon:

http://www.ais-sanmarino.de/publik/sr/index.html
kie la n-ro 195, eldonita en 2003, estas ankoraŭ markita kiel NOVA).

Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] Leginda artikolo: Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo

2007-07-29 Thread Donald Rogers

Jen bona artikolo kiu interesos niajn skipanojn:

Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo
Reinhard Fössmeier
Scienca Revuo, Volumo 58, 2007, kajero 3, n-ro 210
ISSN 0048-9557

Mi citas el la konkludo:
"La problemon de variaj artikoloj kaj variaj vort-ordoj internaciigo 
ankoraŭ ne ĝenerale solvis...
La ekzemplo de nombrado bone ilustras, ke la ĝisnuna evoluo de 
internaciigo konsistis en solvado de unuopaj problemo, kiuj ekestis dum 
lokecigo; la praktiko de tradukado pelis la evoluon. Ŝajnas, ke la plej 
urĝaj problemoj nun estas solvitaj; la resto ne estas forta stimulo por 
pluevoluigo..."

Notu la vortojn "internaciigo" kaj "lokecigo" (localisation) en la 
citaĵo. Li ankaŭ uzas "lok-medio" (locale), "dekuma kaj grupigaj signoj" 
(decimal and thousands separators), "komputilaj flankaparatoj" (computer 
periferals).

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] pri la nunaj po-dosieroj

2007-07-24 Thread Donald Rogers

Ankaŭ troviĝas dekoj da:
Icon

kie mi tradukas nur Icon al Bildsimbolo
en helpcontent2/.../swriter/../00.po

Donald denove

Donald Rogers wrote:
La situacio estas eĉ pli malbona ĉar foje la anglaj tekstoj ne estas 
tute samaj sed havas saman sencon. Mi prikomentis kelkajn ekzemplojn 
en helpcontent2/.../sbasic/.../shared.po kie la angla parto variis per 
nur interpunkcio aux havis malsaman vortumon.

Donald

Tim Morley wrote:

On 22 Jul 2007, at 09:11, Joop Eggen wrote:

Jam tradukante la novajn po-dosierojn mi rimarkis ioman redundon: 
ripetitaj originaltekstoj diversloke, aux kun msgid kun 
fontreferencoj. Certe ne cxiu pli longa teksto estas same tradukata.

Vidu mian skripton "cxie-retrovi-tradukojn", kune kun 
"retrovi-tradukojn.awk", en la svn_root/trunk, kiun mi verkis por 
plejparte solvi tiun problemon. Ĝi serĉas eksdatajn tradukojn, 
markitajn per `#~', kaj provas remeti ilin (ene de la sama dosiero) 
en aktualajn tradukojn, kie troviĝas precize la sama tradukenda linio 
kune kun fontreferenca linio.

Estis sufiĉe ofta kazo post la antaŭnelonga ĝisdatigo: plurfoje la 
sama frazo kun diversaj fontreferencoj, kaj la sama frazo sen 
fontreferenco jam tradukita, sed nun eksdata; pro tio mi verkis la 
skripton, kaj mi havas la impreson, ke ĝi sufiĉe bone funkciis. 
(Ĉiukaze estas centoj malpli da tradukendaĵoj post kiam mi uzis ĝin, 
kaj ĉiu kazo, kiun mi kontrolis estis bona).

Fakte, jam havante tiun skripton, kiu serĉas msgid-mesaĝojn kun 
fontreferencoj, mi povus adapti ĝin por trovi tion, kion vi mencias 
-- kazojn, kie la traduko malsamas por sama angla frazo. Tio tamen ne 
nepre estos eraro -- la entuta kialo por la enmeto de tiuj 
fontindikoj estas por ebligi diversajn tradukojn de la sama vorto aŭ 
frazo!

Esperante ke la projekto kontinuos post la eldono de OOo 2.3

Ankaŭ mi ja esperas tion!

oni povus konsideri tradukmemoron, en KBabel/poEdit, aux ilo kiel 
OmegaT, eble ecx io kiel TMX, XLIFF.

La tradukmemoro de poEdit estas sufiĉe facile uzebla, sed ne tre 
potenca, mi kredas. Laŭ mia kompreno, OmegaT kapablas trakti 
tradukmemorojn en la formatoj TMX kaj XLIFF, sed mi neniam uzis ĝin.

Alia eblo estus Pootle, iu centra sistemo, kiun establatas 
duon-oficiale ĉe OpenOffice.org mem, sed mi ne aparte ŝatas ĝin pro 
similaj kialoj kiel Rosetta -- ĝi forigas komentojn, kaj mi ne certas 
ĉu historio de dosieroj videblas aŭ ne.

Por tio, fakte, mi estis tre imponita de "blame" (t.e. "kulpo"!) -- 
funkcio de Subversion por indiki kiu "kulpas" pri individua linio de 
iu ajn dosiero! Se mi tajpas, ekzemple:

  ~$ svn blame extensions/source/bibliography.po
mi vidas, ke Joop tradukis la tutan dosieron (revizio 34) kaj 
korektis kelkajn liniojn je revizio 186, Donald poste korektis aliajn 
(revizio 247), kaj finfine mi aldonis novajn erojn kun iliaj tradukoj 
je revizio 376.

JEN kialo uzi Subversion.  :o))

Mi dubas iom pri la kapacitoj de la diversaj programoj, sed POST 2.3 
volonte helpos esplori.

Dankon pro la propono. Utilus serĉi la nomojn de la diversaj 
programoj en la arkivoj de retlisto kiel [EMAIL PROTECTED] 
<mailto:[EMAIL PROTECTED]> i.a. Tie certe troviĝas informoj kaj 
opinioj pri la diversaj ebloj.

Cxi-momente mi esperas ke la generado de la po-dosieroj kiuj parte 
entenas nur 6 tekstoj, estas en ordo.

Vi povas mem kontroli, ke la dosieroj estas ĝustformaj:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m220/Build-1/POT/OpenOffice.org-SRC680_m220-POT.tar.gz 

Tie vi trovos ankaŭ testversiojn de OOo, kune kun esperantlingvaj 
pakaĵoj vindozaj, linuksaj kaj makintoŝaj. La aktualaj evidente 
enhavas nur la malnova versio de nia laboro, sed tre baldaŭ estos 
entute nova.  :o)

Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] pri la nunaj po-dosieroj

2007-07-24 Thread Donald Rogers
La situacio estas eĉ pli malbona ĉar foje la anglaj tekstoj ne estas 
tute samaj sed havas saman sencon. Mi prikomentis kelkajn ekzemplojn en 
helpcontent2/.../sbasic/.../shared.po kie la angla parto variis per nur 
interpunkcio aux havis malsaman vortumon.

Donald

Tim Morley wrote:

On 22 Jul 2007, at 09:11, Joop Eggen wrote:

Jam tradukante la novajn po-dosierojn mi rimarkis ioman redundon: 
ripetitaj originaltekstoj diversloke, aux kun msgid kun 
fontreferencoj. Certe ne cxiu pli longa teksto estas same tradukata.

Vidu mian skripton "cxie-retrovi-tradukojn", kune kun 
"retrovi-tradukojn.awk", en la svn_root/trunk, kiun mi verkis por 
plejparte solvi tiun problemon. Ĝi serĉas eksdatajn tradukojn, 
markitajn per `#~', kaj provas remeti ilin (ene de la sama dosiero) en 
aktualajn tradukojn, kie troviĝas precize la sama tradukenda linio 
kune kun fontreferenca linio.

Estis sufiĉe ofta kazo post la antaŭnelonga ĝisdatigo: plurfoje la 
sama frazo kun diversaj fontreferencoj, kaj la sama frazo sen 
fontreferenco jam tradukita, sed nun eksdata; pro tio mi verkis la 
skripton, kaj mi havas la impreson, ke ĝi sufiĉe bone funkciis. 
(Ĉiukaze estas centoj malpli da tradukendaĵoj post kiam mi uzis ĝin, 
kaj ĉiu kazo, kiun mi kontrolis estis bona).

Fakte, jam havante tiun skripton, kiu serĉas msgid-mesaĝojn kun 
fontreferencoj, mi povus adapti ĝin por trovi tion, kion vi mencias -- 
kazojn, kie la traduko malsamas por sama angla frazo. Tio tamen ne 
nepre estos eraro -- la entuta kialo por la enmeto de tiuj fontindikoj 
estas por ebligi diversajn tradukojn de la sama vorto aŭ frazo!

Esperante ke la projekto kontinuos post la eldono de OOo 2.3

Ankaŭ mi ja esperas tion!

oni povus konsideri tradukmemoron, en KBabel/poEdit, aux ilo kiel 
OmegaT, eble ecx io kiel TMX, XLIFF.

La tradukmemoro de poEdit estas sufiĉe facile uzebla, sed ne tre 
potenca, mi kredas. Laŭ mia kompreno, OmegaT kapablas trakti 
tradukmemorojn en la formatoj TMX kaj XLIFF, sed mi neniam uzis ĝin.

Alia eblo estus Pootle, iu centra sistemo, kiun establatas 
duon-oficiale ĉe OpenOffice.org mem, sed mi ne aparte ŝatas ĝin pro 
similaj kialoj kiel Rosetta -- ĝi forigas komentojn, kaj mi ne certas 
ĉu historio de dosieroj videblas aŭ ne.

Por tio, fakte, mi estis tre imponita de "blame" (t.e. "kulpo"!) -- 
funkcio de Subversion por indiki kiu "kulpas" pri individua linio de 
iu ajn dosiero! Se mi tajpas, ekzemple:

  ~$ svn blame extensions/source/bibliography.po
mi vidas, ke Joop tradukis la tutan dosieron (revizio 34) kaj korektis 
kelkajn liniojn je revizio 186, Donald poste korektis aliajn (revizio 
247), kaj finfine mi aldonis novajn erojn kun iliaj tradukoj je 
revizio 376.

JEN kialo uzi Subversion.  :o))

Mi dubas iom pri la kapacitoj de la diversaj programoj, sed POST 2.3 
volonte helpos esplori.

Dankon pro la propono. Utilus serĉi la nomojn de la diversaj programoj 
en la arkivoj de retlisto kiel [EMAIL PROTECTED] 
 i.a. Tie certe troviĝas informoj kaj 
opinioj pri la diversaj ebloj.

Cxi-momente mi esperas ke la generado de la po-dosieroj kiuj parte 
entenas nur 6 tekstoj, estas en ordo.

Vi povas mem kontroli, ke la dosieroj estas ĝustformaj:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/SRC680_m220/Build-1/POT/OpenOffice.org-SRC680_m220-POT.tar.gz
Tie vi trovos ankaŭ testversiojn de OOo, kune kun esperantlingvaj 
pakaĵoj vindozaj, linuksaj kaj makintoŝaj. La aktualaj evidente 
enhavas nur la malnova versio de nia laboro, sed tre baldaŭ estos 
entute nova.  :o)

Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] DevGuide FlatXML Master k.a. - ĉu traduki?

2007-07-22 Thread Donald Rogers

Saluton,

En dosiero 
trunk/odk/examples/DevelopersGuide/OfficeDev/FilterDeveloopment/FlatXMLFilterDetection

troviĝas 5 esprimoj similaj al: DevGuide FlatXML Master.
Ĉu traduki ilin, kaj se jes, al kio? Ĉu la tradukaĵo devas esti same 
mallonga?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: AW: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r392 - trunk/sc/source/ui

2007-07-18 Thread Donald Rogers

Joop Eggen wrote:

Donald: pri listo de novaj dosieroj:
Se vi uzas poEdit, gxi havas katalogadministrilo kiu listigas la dosierojn kun 
nombroj svagaj/netradukitaj. Tio suficxu, cxu?
Dankon pro via helpo. Mi uzas kdesvn kaj kbabel. Mi trovis la Katalogan 
Mastrumilon de KBabel kaj ĝi listigas la dosierojn kun nombroj de 
dubindaj kaj netradukitaj eroj.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r392 - trunk/sc/source/ui

2007-07-17 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

Restas kio? 

En extensions/source/update/propctrlr.po triviĝas multaj ŝtultaj, ekzemple:
Right -> Alto
Undo data entry -> Nur aldoni datumojn
Refresh form -> Cxefa formularo
Post -> Get;Post
Active record -> Agado en rikordo
Current page -> Valuta kampo
Yes -> Ne;Jes

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Limdato por la eldono 2.3 de OOo

2007-07-17 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote: (parto)
Do: restas malpli ol 9 tagoj! Mi petas, ke vi koncentru vian laboron 
*ne* sur la helpodosieroj, kiujn ni certe ne finos antaŭ tiu dato, sed 
sur la netradukitaj novaj dosieroj kaj la svagaĵoj ekster la 
helptekstoj. Ne forgesu ankaŭ pofilter por trovi eventualajn eraretojn. 

Kiuj dosieroj estas novaj? Ĉu iu havas liston de ili?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia dosi eraro

2007-07-16 Thread Donald Rogers

Tim,

Vi tute pravas pri trunk ktp. Dependas de kiel oni unue starigis ĝin.

Donald

Tim Morley wrote:

On 16 Jul 2007, at 08:31, Donald Rogers wrote:

"svn update branches" ne sukcesis

Eble tio dependas de via antaŭ estigo de via loka kopio. Se vi unue 
faris tion:

  ~$ mkdir svnoooeo; cd svnoooeo; mkdir trunk; cd trunk
  ~/svnoooeo/trunk$ svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice/trunk

do tiam nur la enhavo de la dosierujo "trunk" estas sub la rego de 
SVN. Se anstataŭe vi farintus tion:

  ~$ mkdir svnoooeo; cd svnoooeo
  ~/svnoooeo$ svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice

tiam la tuta enhavo de "oooeo" estus sub SVN, kaj do vi povus aŭtomate 
trovi la novan "branch"-on.

La dua aranĝo certe estus pli bona; mi ne scias ĉu vi eventuale havus 
problemojn pro la manko de "konekto" inter la du arboj ("trunk" kaj 
"branches") en via laborkopio. Fakte, eble estus utile por vi simple 
forigi vian aktualan laborkopion kaj rekrei ĝin por ke vi havu la 
tuton en unu sama laborkopio.

Tim

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia dosi eraro

2007-07-16 Thread Donald Rogers

Dankon, Tim.

"svn update branches" ne sukcesis

Mi rimarkis ke branches kaj trunk troviĝas ĉe la sama nivelo, do mi 
kreis novan dosierujon branches ĉe la sama nivelo en mia kopio antaŭ ol 
elŝuti la dosierojn. Do mi faris la komandojn:

cd svnoooeo  # (mia nomo por la loka kopio de la arkivo)
svn checkout http://svn.ikso.net/openoffice/branches/

Mi ricevis 400 erojn (13,1 MB).

Donald

Tim Morley wrote:

Saluton al ĉiuj.

Mi petas, ke vi elŝutu la dosieraron, kiu troviĝas 
ĉe http://svn.ikso.net/openoffice/branches/po_680_m220/ kaj rapide 
trarigardu ĝin. (Se vi petas "ĝisdatigon" de la radika dosierujo de 
via SVN-laborkopio, t.e. la dosierujo, kie troviĝas "trunk", normale 
vi ricevos tiun duan arbaron. Ĝi estas sendependa de la ĉefa arbaro 
(en "trunk") kaj vi povas havi ambaŭ samtempe senprobleme).

Diru tuj al mi se vi trovas ion misan -- grandan mankantan parton de 
ekzistanta laboro, mankantajn dosierojn, malbonformatajn dosierojn, aŭ 
simile. Mi kredas, ke mi ĉion kontrolis, sed ne malhelpus pli da okuloj.

Se neniu kontraŭas post tago aŭ du, mi transmetos ĉion al la "ĉefa" 
parto de la deponejo, t.e. al la "trunk". Tiel ĉiu ricevos ĉion je sia 
venonta elpreno el la deponejo.

Antaŭdankon pro via helpo.

Tim

PS Mi petas, ke vi *NE* ektraduku tiujn novajn dosierojn ĝis kiam mi 
metos ilin en "trunk". Ne plikompliku la aferon por mi, mi petas!

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] aperis artikolo en Libera Folio pri nia laborsemajnfino!

2007-07-11 Thread Donald Rogers

Tre bona artikolo! Mi enmetis ligilon al ĝi de nia retpaĝo (menuo Novaĵoj):
http://eo.openoffice.org/

Donald

Yves Nevelsteen wrote:

http://liberafolio.org/2007/openofficekunveno/

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] pofiltrado

2007-06-02 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote:
> Ĝis la venonta monato! (kiam, mi esperas, ni havos kompilitan
> programon por testi kaj multe poluri dum nia kuna tempo).
Kiu versio de OOo? La aktuala versio ŝajne estas 2.2, dum nia lasta
provo estis 2.1.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Terminoj

2007-05-28 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote:
> Do mi elektas tion kiel traduko: "rembura(j) teksto/variablo/datumoj".
> La senco tre klaras, kaj tiuj, kiuj ankoram ne konas la vorton lernos
> ion, kaj poste la senco tute klaros!
Tamen "remburi" havas alian utilan sencon (la 3a en PIV2) "Aldoni
spacetojn inter la vortoj de teksto, por ke la linioj havu difinitan
longon" t.e. "justify".

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Terminoj (estis: Pri la x-konverto)

2007-05-20 Thread Donald Rogers
"Dummy text" estas teksto uzata anstataŭ vera teksto. Ĝi povas esti
sensenca, aux teksto hazarde elektita, foje en la latina lingvo por ke
neniu pensu ke ĝi estas vera teksto.
"anstataŭa teksto"?

Donald

Leo De Cooman wrote:
> Vilcxo skribis:
>> Se "dummy text" temas pri "padding/stuffing", cxu "rembura teksto"
>> aux "vata"
>
> Mi ne bone 'sentas' la signifon de 'dummy'. En teknikaj medioj (en
> elektronikaj skemoj ekzemple) mi renkontis tiun vorton en la senco de
> 'neaktiva', 'kompensa', eble 'falsa', 'sensignifa', aux 'sensignifika'
> aux 'kompletiga' ?
> Amike salutas Leo
>
> -
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
>
>

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-19 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote:
> Tim Morley:
>
>> Bertilo (kaj aliaj), ĉu vi taksas tradukon kiel "forviŝanta
>> dosierojn" ĝena por normala esperantisto?
>
> Jes, tre.
>
>> Ĉu la iom malpli preciza "forviŝas dosierojn" sufiĉus?
>
> Laŭ mi jes.
>
Mi ankaŭ opinias tiel. Iu menciis mankon de subjekto, sed la esprimoj
diskutataj estas prefere mallongaj (kvazaŭ angle "telegraphese"), do mi
opinias ke oni akceptos la formon "forviŝas dosierojn" kaj similajn.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-17 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote:
> -ing [angle] = -ante [E-o]
>   
>> Mi fakte ŝatas la formon kun "-ant-", sed eble nur pro ĝia simileco  
>> al la angla, por montri aktualecon kaj daŭron:
>>  -- [The system is in the middle of] deleting the files
>>  -- [La sistemo estas aktuale] foriganta la dosierojn
>> Sed mi pretas akcepti, ke "-ado" same montras daŭr(ad!)on, kaj eble  
>> estas pli ofta formo en Esperanto, ĉu ne?
>> Tim
>> 
>
> Ĝenerale la angla eble tre abunde uzas -ing - rilate al aliaj lingvoj (fr: 
> -ant, nl/de: -end), sed en la adverba senco -ante estas tute akceptebla: 
> verbbazita, pli preciza, pli distinga. Ekzemple -ation/-ement ankaŭ ofte 
> tradukiĝas kiel -ado: compilation = tradukado, configuration = konfigur(ad)o, 
> management = administrado.
Mi opinias ke "foriganta la dosierojn" estas pli bona stile ol "forigado
de dosieroj". La angla emas ofte substantivigi. En pli kompleksaj frazoj
la diferenco estas eĉ pli evidenta. Ekzemple,
"provado de forigado de dosieroj" estas malpli klara ol "provanta forigi
dosierojn".

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] preview

2007-05-17 Thread Donald Rogers
Pensoj pri 'preview':
'preview' certe havas pli ol unu signifon.
'antaŭvidi' signifas 'foresee'.
PIV2: antaŭvidi: anticipe ricevi aŭ formi al si ideon pri io.
'print preview' ŝajne signifas vidigi presaspekton/presotaĵon.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] Bonvolu lasi helpcontent2...sbasic/shared.po

2007-05-15 Thread Donald Rogers
Saluton

Mi komencis prilabori la dosieron
helpcontent2/source/text/sbasic/shared.po kiu estas tre longa kaj apenaŭ
komencita.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] x-konverto

2007-05-12 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote:
>>> Tekstoj kun falsaj esperantaj literoj en la angla: 123
>>> Tekstoj kun X en la angla: 15.050
>>> Tekstoj kun XX en la angla: 30
>>> Do eble pli bone NE enkonduki X al XX-
>>>   
>> tradukon, sed fari rekonon de tiuj 123 kazoj.
>> Sed kiom da *esperantaj* frazoj enhavas 'xx'? Kaj kiom jam enhavas 'sxx', 
>> 'cxx', 'gxx', ktp. Mi suspektas, ke neniu enhavas >tion, kaj tiukaze ni 
>> simple anstatauxigu 'sx' per cxapelita 's', krom la 'sxx'-oj, kiuj igxu 'sx'.
>>
>> Cxu ne?
>> Tim
>> 
>
>
> Jes, nur por tiuj ĉ. 120 kazoj oni simple uzu sxx, uxx kie la originalo 
> montras sx kaj ux.
> Mi jam komencas, ĉar ili nun erare ĉapeliĝas.
Jen mia punkto, Tim.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto

2007-05-12 Thread Donald Rogers
Saluton, Skipanoj,

Mi ankaŭ tajpas ĉapelitajn literojn.

Mi proponas ke post la kompilado kaj konvertado al ĉapelitaj literoj, ni
lasu la tuton (po-dosieroj) kun ĉapelitaj literoj, ĉar la konvertado ne
estas tute aŭtomata, kaj estos pli efike se ni ne bezonas refari la
saman taskon ĉiufoje por ĉiu nova kompilado.

Donald

Tim Morley wrote:
> On 9 May 2007, at 23:30, Joop Eggen wrote:
>
> >> u oni do ankoram konservu la x-skribon, am simple povus redakti per
> UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo, precipe
> de Latina-3, estas amtomate detektebla kaj korektebla. Subversio ankam
> helpas.
>
> SVN certe helpus se estus problemo pri tio -- estas fakte tre
> malfacile perdi poriam ion en SVN-deponejo. Tamen por teknika
> kialo mi ]atus konservi la x-ojn ankoram dumtempe. Temas pri la
> kompilado: la unuaj kompiloj ver]ajne estos iom malfacilaj, kaj mi ne
> volas krei pli da problemoj ol necesas. Se la tradukoj enhavas nur
> bazajn literojn, tio estas unu eventuala problemo tuj forigita.
>
> Post kiam la unuaj versioj ekzistas kaj ni testas ilin, tiam ni   
>  apeligu la tekston kaj reprovu la kompiladon.
>
> Sed jen okazo por kontroli -- u iu membro de la skipo povas
> tajpi esperantajn literojn senprobleme per sia komputilo? Mi supozas,
> ke la respondo estas jesa, sed ]atus havi konfirmon.

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-12 Thread Donald Rogers
Mi komencis traduki, kaj amendis iomete dosierojn
avmedia/source/framework.po
basctl/source/basicide.po
kaj aldonis novan dosieron
basic/source/app.po

uzante nur la programon kbabel por redakti kaj programon svn por
administri la deponejon.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-08 Thread Donald Rogers
Saluton Tim,

Ĉu vi povus doni iom pli da helpo pri la aranĝo de la dosieroj en la
deponejo? Mi supozas ke ni iru al "trunk", sed mi ne rekonas la nomojn
de la dosieroj. Ĉu ili estas samaj al tiuj, kiujn ni uzis antaŭe?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!

2007-03-29 Thread Donald Rogers
Yves Nevelsteen wrote:
> Saluton,
>
> mi uzas Vindozon 2000, do ne povas instali la testversion.
> Volonte mi helpos plu-traduki se teknikisto helpas disponigi tradukinterfacon.
> Ankaux mi volonte helpas testi je Vindozo.
Saluton, Yves,

Mi legis vian mesaĝon antaŭ kelkaj tagoj sed hezitis respondi ĉar mi ne
estas certa. Neniu respondis al vi, do mi kuraĝas provi.

Versio de la programaro OOo 2.1 ja ekzistas por Vindozo, sed mi kredas
ke vi jam havas ĝin, pro via mesaĝo de 2006-12-02. Mi supozas ke vi
aludas al la lokaĵara dosiero, kiu haveblas en rpm- formato. Tion
Bertilo konvertis al deb-formato (kaj mi ankaŭ faris tion). Ĝi estas nur
pakaĵo de dosieroj, simile al zip-dosierpakaĵo. Kion mi ne scias, tio
estas ĉu la dosieroj en la pakaĵo estas por-linuksaj aŭ ĉu ili povas
funkcii ankaŭ en aliaj mastrumaj sistemoj. La dosiertipoj ne estas al mi
konataj, do ni bezonas alies konsilon pri tio.

Bondezirojn,
Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!

2007-03-17 Thread Donald Rogers
Saluton skipanoj,

Mi tre dankas al Bertilow pro lia detala priskribo por instali je
OpenOffice.org en Kubuntu. Mi  faris tion lau lia priskribo. Mi
konfirmas liajn komentojn pri la stato de la tradukoj. Nur eble duono de
la esprimoj estas tradukitaj. Ofte nur unu ero en menu estas tradukita
au unu estas netradukita! La tuta helpo restas en la angla.

Kion ni faru nun?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!

2007-01-11 Thread Donald Rogers
Saluton,

Ĉu progresis nia afero?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Nur por informi vin...

2006-11-09 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote:
> Saluton.
>
> Mi skribas nur por informi vin, ke Joey estas aktuale ĉe konferenco
> "Ubuntu Developers" en Mountain View, Kalifornio. Li sukcesis plurfoje
> diskuti kun la programistoj de Rosetta, kaj montris al ili iom
> kritikemajn mesaĝojn miajn pri la funkciado de Rosetta.  :o)  Fakte,
> la lastaj estis senditaj al diskutlisto
> 
> antaŭ nur kelkaj minutoj, do vi povas legi la diskutojn (en la angla)
> se tio interesas al vi.
Bone. Mi legis la diskuton kaj mi opinias ke vi klarigis niajn tujajn
bezonojn.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Fwd: [Issue 70871] [EO] GUI Translation for 2.1

2006-11-06 Thread Donald Rogers
Certe tio estas bona novaĵo. Mi atendas pluajn anoncojn.
Kiam ni aldonu anonocon al nia retejo?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Fwd: Esperanto packs in Ubuntu

2006-10-23 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote:
> Jen unua respondo al mia demando pri kiel havigi al ni OOo en
> Esperanto, almenaŭ ene de Ubuntu.
>
> Mallonge: ni ne serĉis la lingvaĵojn en la ĝusta loko, sed estas alia
> kroma paŝo farenda por krei la pakaĵojn.
Ĉu estas progreso en ĉi tiu afero? Ĉu ni atingos version 6.10 (Edgy Eft)
de Ubuntu, kiu estas aperonta je la 26a de oktobro? Ĉu ni povas fari ion
por helpi?

Donald Rogers

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Openoffice en Dapper Drake

2006-09-27 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:
Dum iom teda vagado tra la paĝarego de Launchpad.net, mi malkovris 
tiujn pakaĵojn por Ubuntu:
https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo-base/1:6.06+20060725 

https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo/1:6.06+20060529 

https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-support-eo/1:6.06+20060413 

Laŭ tiuj paĝoj, estas la dua (language-pack-eo) kiu enhavas la 
tradukon de OOo. Vi povas instali ilin per la pakaĵregilo Synaptic 
(sub la menuo Sistemo-->Administrado-->Synaptic en Ubuntu).

Do, mi ĵus instalis ĉiujn tri en mia maŝino... kaj OpenOffice.org 
estas ankoraŭ tute anglalingva.  :o(  Mi ne komprenas kial.
Mi havas version 20060725 de la dua, sed ĝi enhavas nur dosierujojn kaj 
dosieron

/usr/share/doc/language-support-eo/changelog.gz
Simile la tria, versio 20060413, enhavas nur dosierujojn kaj dosieron 
'changelog.gz'.

La unua enhavas multajn dosierojn, ekzemple,
/usr/share/locale-langpack/eo/LC_MESSAGES/Scribus.mo
kaj similajn, sed neniuj ŝajne temas pri OpenOffice.

Kiam mi ŝaltas la lingvon al Esperanto, Scribus estas en Esperanto sed 
OOo estas en la angla, kiel atendita. Mi supozas ke administranto devas 
aldoni la pakaĵojn de OOo al pakaĵo  language-support-eo.

(Kiam mi aldonis lingvosubtenon por Esperanto, ĝi ankaŭ aldonis pakaĵojn 
language-pack-gnome-eo kaj language-pack-gnome-eo-base).

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Openoffice en Dapper Drake

2006-09-18 Thread Donald Rogers
Kia estas la sitacio nun? Ĉu ni povas elŝuti la esperantan version de OO 
kaj testi ĝin?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (3)

2006-05-12 Thread Donald Rogers

Donald Rogers wrote:

4702 Dim - Dim (Leo) - Malhela (Donald) ?
4705 Matt - Matt (Leo) - Malbrila (Donald) ? 
Pri fotoj, "matt" estas kontraŭa al "glossy", kiu estas "glacea", do 
"matt" povas esti "malglacea".

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (3)

2006-05-11 Thread Donald Rogers

Jen pliaj tiklaj esprimoj:

3609 bound controls - limaj regiloj?
3942 Use superordinate object text direction setting  Jen bela kolekto 
de substantivoj!

Ĉu: Uzi tekstodirektan agordon de superordinata objekto
aŭ ĉu: ... de superranga objekto ? [ni ie uzis je "subranga"]
3954 Support assistive technology tools (program restart required) - 
Subteni asistteknologiajn ilojn (necesas restartigi programon)
4156 Hyphenate without inquiry - Vortodivido sen enketo (Leo) ...sen 
konfirmo ? (Donald)
4159 Do you want to delete the ignore list? - Cxu vere forigi la liston 
de malatentoj? (Leo)
4184 Warn when not saving in OpenDocument or default format - Averti 
kiam malestas konservado en OpenDocument aux defauxlta formato (Leo)

Averti antaux konservado en formato krom OpenDocument aux defauxlta (Donald)
4219 Digital Signatures... - Digxitaj Subskriboj... (Leo) Ciferecaj 
Subskriboj... (laŭ NPIV "diĝita" estas evitinda.)

4384 Insert Drag and Drop - Enmeti Sxovon ?
4385 Insert point to %O - Enmeti punkton al %O ? - Enmeta punkto al %O ?
4386 Insert glue point to %O (simile)
4395 TextEdit: Paragraph %a, Row %z, Column %s ĉu Redakti Tekston aŭ 
TextEdit ?
4568 Left text frame spacing - Interspaco de maldekstra teksta kadro ? 
aŭ Kadra interspaco de maldekstra teksto ?

4569 Right text frame spacing (simile)
4570 Upper text frame spacing (simile)
4571 Lower text frame spacing (simile)
4580 Number of ticker runs - Nombro de rulumadoj ?
4587 Word wrap text in shape - Cxirkauxfluigi tekston laŭ formo  - 
Adapti tekston al formo ?
4681 Media objekto - Media objekto (Joey) - Spekta objekto ? - Konserva 
objekto ?

4702 Dim - Dim (Leo) - Malhela (Donald) ?
4705 Matt - Matt (Leo) - Malbrila (Donald) ?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: Fwd: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-10 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:
Mi ĵus rimarkis, ke foje "Agu laŭleĝe" iĝis "Ekagu laŭleĝe". Mi ne 
kontraŭas la ŝanĝon, sed la paĝo aktuale ne estas kongrua kun si mem, 
kaj almenaŭ unu "agu laŭleĝe" restas.

Mi kunsendas novan .png-formatan butonon kun la nova vortumo por 
anstataŭ la malnovan.
Mi ŝanĝis ĝin ĉar "Ekagu laŭleĝe" havas la sencon de "Get", t.e. "Start 
acting legally". Dankon pro la averto. Mi ŝanĝis pli ol unu lokon.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-10 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:
Unu erareton mi rimarkis: la menuero "Agu laŭleĝe" en la maldekstra 
kolumno ne aperas en la paĝo /index.html (ligilo "Enkonduko").

Ne ne vidas ĝin tiel. Ĉu ankoraŭ?

Ĉu ĝi estas sufiĉe evidenta?

Hmm... mi emus pli emfazi ĝin, eble per ruĝo aŭ io simila. La paĝaro 
ja ne multe ŝanĝas, do kiam estas ŝanĝo ni devus k.e.p. multe atentigi 
pri tio, ĉu ne?  :o)

Mi ruĝigis ĝin.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-09 Thread Donald Rogers
Mi dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al la diskuto pri la traduko "Agu 
laŭleĝe". Mi modifis la tekston laŭ viaj sugestoj, kaj faris unu-du 
pliajn ŝanĝetojn. Mi ĵus aldonis la novan paĝon al nia retejo. Ĝi 
troviĝas en la maldekstra menuo sub la nova titolo "Novaĵoj".

http://eo.openoffice.org/kial.html
Ĉu ĝi estas sufiĉe evidenta?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-04 Thread Donald Rogers

Laŭ mia kompreno:

| bla bla bla. <=== no indent
| "bla bla bla. <== hanging indent
|  bla bla bla.  <-- ordinary indent
|  bla bla bla." <-- ordinary indent
| bla bla bla. <=== no indent

Donald

Joop Eggen wrote:
Mi ne serioze sekvis la fadenon, sed ĉe "negativa unualinia 
krommargxeno" mi ekdubas. Ĉu "hanging indent" ne estas montrata en la 
sekvaj 2 ekzemploj?

| bla bla bla.
| "bla bla bla.
|  bla bla bla.  <-- hanging indent
|  bla bla bla." <-- hanging indent
| bla bla bla.

| bla bla bla.
| - bla bla bla.
|   bla bla bla. <-- hanging indent eble, probable alia nocio
| bla bla bla.

La retpaĝo http://www.webopedia.com/TERM/H/hanging_indent.html
montras ankaÅ­ mencias ke la efiko estas atingebla per negativa 
unualinia krommarĝeno, tamen el ties difino estas klare ke temas 
pri la krommarĝeno de la sekvaj linioj. En tiu senco "hanging": 
posta/suba/dependa

Joop

*/Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]>/* schrieb:

Tim Morley wrote:
> On 3 May 2006, at 10:55, Donald Rogers wrote:
>
>> Ni ankaÅ­ havas "First line indent" msgstr "Unualinia
krommargxeno".
>> Ĉu ĝi estas sama?
>
> "Hanging indent" estas speciala tipo de "First line indent". La
> unualinia krommarĝeno povas esti pozitiva (ne "hanging") aŭ
negativa
> (tiukaze, "hanging").
Do "negativa unualinia krommargxeno"?

Donald

Telefonieren Sie ohne weitere Kosten mit Ihren Freunden von PC zu PC!
Jetzt Yahoo! Messenger <http://de.messenger.yahoo.com> installieren! 

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-03 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 3 May 2006, at 10:55, Donald Rogers wrote:

Ni ankaŭ havas "First line indent" msgstr "Unualinia krommargxeno". 
Ĉu ĝi estas sama?

"Hanging indent" estas speciala tipo de "First line indent". La 
unualinia krommarĝeno povas esti pozitiva (ne "hanging") aŭ negativa 
(tiukaze, "hanging").

Do "negativa unualinia krommargxeno"?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-03 Thread Donald Rogers

Bertilo Wennergren wrote:

Donald Rogers:

>> 5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia
>> PO-dosiero sed mi hezitas pri "Negativa interpunkcio".
>> Signifo?]
> ...
> Jen klarigo pri la signifo:
http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Jen alia:

http://www.markboulton.co.uk/journal/comments/five_simple_steps_to_better_typography_part_2/ 

> Mi ŝatas "negativan krommarĝenon", sed mi ne tuj trovas similaĵon
> por la interpunkcioj.

Mi atendas ideojn.

Ĉu eble "negativa interpunkcimarĝeno"?

Aliflanke, se oni legas en la helpo de Ooo, ŝajnas, ke "hanging
punctuation" praktike estas io sufiĉe limigita en Ooo. Temas nur pri
komoj kaj punktoj fine de linio, kaj (kial?) nur en tekstoj en Aziaj
lingvoj.

Tiu nocio (nova por mi!) egege similas al tio, kion la Germanoj
nomas "optischer Blocksatz". Tute hazarde (sen ajna rilato al nia
nuna diskuto) mi ĵus legis pri "optischer Blocksatz" en diskuto pri
OpenOffice.org:

 http://www.oooforum.org/forum/viewtopic.phtml?t=35707

Ankoraŭ mi ne scias, kiel nomi tion en alia lingvo ol la Germana.
Kiel en la Angla? Kiel en Esperanto? Mi ankaŭ ne scias, ĉu eblas uzi
"optischer Blocksatz" en OpenOffice.org. Ŝajne ne...

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Do, ŝajnas ke ĝi estas "negativa krommarĝeno" kies larĝo estas ĝuste tiu 
de la citiloj uzataj. Ĉu "negativa krommarĝeno por interpunkcio". Nun mi 
vidas la avantaĝon de la senso de "hanging", fakte elstari el la marĝeno 
de la resto de la alineo.
Ni ankaŭ havas "First line indent" msgstr "Unualinia krommargxeno". Ĉu 
ĝi estas sama?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote:

...

3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]

Foliojn.

Tiel mi pensis.

4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al 
teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas 
klara!]

Tiukaze, aliaj tradukoj povas multe helpi (se ni certas, ke ili 
ĝustas). Alikaze, vi povas serĉi la frazon "en kunteksto" en la 
programo mem, eventuale helpata de la referencoj donitaj en la 
.po-dosiero.
Mi kutime utiligas la francajn tradukojn, sed ili mankas en ooo-draw. Mi 
ne scipovas alian lingvon.
4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa 
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]

Kial 'Uest'? Kial ne 'Okcidenta'?
Iu alia ofte uzis 'Uest'-on. Mi dubis pri ĝi, sed trovis ĝin en NPIV. 
Tio surprizis min.

5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia PO-dosiero 
sed mi hezitas pri "Negativa interpunkcio". Signifo?]

...
Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.html

Mi ŝatas "negativan krommarĝenon", sed mi ne tuj trovas similaĵon por 
la interpunkcioj.

Tim

Mi atendas ideojn.

Dankon al Tim kaj al Bertilo.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers

Mi dankas pri sugestoj pri la unua grupo. Jen pliaj:

2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana?
3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?]
3320 Memory per object - Memorkvanto por objekto?
3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?]
4111 Mitered - Gerita (Gero?) [vidu NPIV-on]
4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al teksto 
(Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas klara!]
4439 k.m.a. Western Europe (Windows-1252/WinLatin 1) - Uest-Euxropa 
(Windows-1252/WinLatin 1)? [ĉu traduki?]
4446 k.a. Western Europe (DOS/OS2-865/Nordic) - Uest-Euxropa 
(DOS/OS2-865/Norvega) aŭ ...Skandinavia? [Laŭ mia kompreno Nordic ne 
estas Norvega.]
4551 Convert to Lathe Object - Konverti al Tornila Objekto [Ĉu vere 
"lathe" aŭ "lath"?]

4575 Double-Sided - Duflanka [post la diskuto pri duobla kaj duopa :-) ]
4630, 4637 Circular - Cirkla (Circulero?)
4726 k.a. binding - bindajxo
4794 Link instance - Ligi ekzempleron / Ekzemplero de Ligilo?
4795 Edit instance - Redakti ekzempleron
4814 Edit Submission - kia estas la senco de "submission"?
4999 Maddin1 [kio???]
5000 Maddin2 [kio???]
5064 Emoticons - Emocibildetoj ???
5019 Wave - Sound File = Onda - Sona Dosiero ?
5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia PO-dosiero sed 
mi hezitas pri "Negativa interpunkcio". Signifo?]

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj

2006-04-24 Thread Donald Rogers

Saluton amikoj,

Mi bezonas iom da helpo. Jen terminoj kiujn ni ne havas en nia terminaro 
kun miaj sugestoj post la streketo:

91, 102 Webcast - (netraduku?)
103 Active Server Pages (ASP) - (netradukita en la francan)
113, 114, 115 kio okazos pri la tildo en "~640 x 480)" ?
157 Play - Spekti
162 Start on click - Starti je alklako / Startigi per alklako?
166 Timing - Tempomezurado / Tempofiksado?
179 Quarter spin - Kvaronturno
180 Half spin - Duonturno
181 Full spin - Kompleta turno
198 Spokes - Spokoj
223 Trigger - Ekagi
260, 277, 321 sec - sek (la oficiala (ISO) mallongigo estas "s")
263 Rewind when done playing - Rebobeni kiam spektita
287 On click - Je alklako
317 Loop until next sound - Iteracii ĝis sekva sono
351 Slide master - Ŝablona Lumbildo
357 Master (temas pri ŝablonoj ktp?)
491 1.5 Lines
829 AIFF (Audio Interchange File Format)
1159, 1161 Task pane - Taska panelo / folio?
1200 Loop count - Iteracia Mombrado
1246 Broken down metaobjects - Malkonstruitaj metaobjektoj
1649 Input method status - Stato de Enmeta Metodo
1654 Beamer
1732 Corner control - Angula regado
1734 Angle control - Angula regado (Ĉu same?)
2251 Braille Patterns - Brajlo
2255 Kanxi Radicals
2256 Ideographic Description Characters - Ideografiaj Priskribosignoj
2258 Hanunoo - (supozeble lingvo)
2259 Tagbanwa - (supozeble lingvo)
2260 Buhid - (supozeble lingvo)
2261 Kanbun - (supozeble lingvo)
2286 Connection pool
2287 Connection pooling enabled
2290 Enable pooling for this driver
2293 Pool

Dankon,
Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

[eo-dev] ooo-math: traduko de angle bracket k.a.

2006-04-18 Thread Donald Rogers

Saluton,
Mi volas mencii nur la jenajn:
#271 angle brackets: angulaj krampoj; ortaj krampoj? ortaj - nur sugesto>
#305 lambda bar k.s.: lambda superstrekita? (Mi supozas ke la termino 
rilatas al la "lambda bar calculus")
'RIGHT' expected: 'RIGHT' atendita (cxe la franca, 'RIGHT' ne estas 
tradukita)

Ĉu vi havas sugestojn?

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Traduko de "sample"

2006-04-12 Thread Donald Rogers

Arnold Victor wrote:

On Apr 10, 2006, at 11:09 PM, Donald Rogers wrote:

Saluton,
Mi trovis en ooo-other, ke ofte la senco de "sample" ne estas  
statistika sed komerca. Ĝi estas io provizita kiel ekzemplo por  
provi, do specimeno.

(ekzemple : sample files = specimenaj dosieroj)
NPIV klare distingas inter la du vortoj: samplo kaj specimeno.

Donald

# FAKVORTO: STATISTIKA
# "Muestro" eble estas PIVa, sed mi ne kapablas trovi malsamecon  
inter "muestro" kaj "samplo", do mi uzos "samplo"n cxie por la  angla 
"sample" gxis kiam iu kontrauxas. (Tim Morley, 2004-06-04)
# "VarRad" inventita de mi, kiu tute ne konas la fakon de  
statistiko. "Muestro", tamen, estas PIVa. (Tim Morley, 2004-03-25)

msgid "StDev (Sample)"
msgstr "VarRad (Samplo)"

Ĉu vi konsideris "ekzemplero"? 

Jes, sed mi opinias ke "specimeno" estas pli taŭga.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common

2006-04-11 Thread Donald Rogers

Tim Morley wrote:

On 11 Apr 2006, at 10:34, Bertilo Wennergren wrote:

Mi trovis informon pri operacioj "seek" kaj "tell".

Tio sonas kiel teknikaĵoj, kiujn uzanto de Ooo neniam bezonas legi
nek kompreni. Se estas tiel mi proponas ne traduki tiujn vortojn,
sed eble nur meti ilin inter citilojn, almenaŭ nun provizore.

Tio ŝajnas al mi bona solvo.

Mi konsentas.

Donald

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

  1   2   >