Re: [eo-dev] Provo pri build kun aldonita literumilo]

2010-05-12 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: Saluton, Marek. ...RETPAĜOJ. La informoj sur la retpaĝo estas ne tre aktuala, kaj meritus redakti. Mi neniam redaktis. Pro la mana laboro kiun la OOo-uzanto devas mem fari por instali vortaro aŭ literkontrolilo, meritus redakti la paĝojn. Ĉu iu el la teamo povus kontribui iome

Re: [eo-dev] Provo pri build kun aldonita literumilo

2010-05-11 Thread Donald Rogers
Saluton Marek, Informo pri la eblecoj por Esperantistoj pri OOo troviĝas ĉe: http://eo.openoffice.org/pri-elsxutoj.html La menuoj ktp estas tradukitaj sed la helpa sistemo ne. Ni ankoraŭ bezonas _multajn_ tradukantojn por traduki la helpon, kiu estas grandega. Joop estas sperta pri la kunmet

Re: [eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"?

2010-02-07 Thread Donald Rogers
Yves, Dankon. Tiu vorto eĉ troviĝas en la Esperanta Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kodumulo Donald Yves Nevelsteen wrote: tiukaze restas nur "kodumulo" Yves 2010/2/7 Donald Rogers : Bedaŭrinde "hacker" havas du sencojn. Kodrompisto ankaŭ nomiĝas "crac

Re: [eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"?

2010-02-07 Thread Donald Rogers
Bedaŭrinde "hacker" havas du sencojn. Kodrompisto ankaŭ nomiĝas "cracker". Mi deziras tradukon de la alia speco de hacker, la honesta programisto kiu faras kion li/ŝi faras por plezuro. Donald Yves Nevelsteen wrote: cxu "kodrompisto" ? mi ne enkondukus neol

[eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"?

2010-02-07 Thread Donald Rogers
Kiel ni traduku la anglan vorton "hacker"? Laŭ Wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29 The Jargon File , a compendium of hacker slang, defines /hacker/ as "A person who enjoys exploring the details of programmable sys

Re: [eo-dev] Slider = Sxovilo?

2009-12-17 Thread Donald Rogers
Mi estas kontenta pri ŝovregilo. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

[eo-dev] traduko de "round trip"?

2009-12-05 Thread Donald Rogers
"after a round trip conversion" mi tradukis ĝin kiel: "post ira-revena konvertado". Temas pri konverti dokumenton de MS Office al dokumento de openoffice.org kaj inverse. Ĉu iu havas alian taŭgan proponon? Donald - To unsubsc

Re: [eo-dev] Swivel=?

2009-12-04 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: Temas pri efekto; en officecfg/registry/data/org/openoffice/Office/UI.po Mi elektis swivel=pivoti. Ni jam atingis 96%; ankoraŭ 1218 ĉenoj. NPIV: giri = rondire turniĝi, ekz-e la mondo plu giras. pivoto = ekstrema parto de akso, eniĝanta en lagro, kie ĝi rivoluas pivoti = turniĝ

Re: [eo-dev] scattered chart in Excel

2009-12-03 Thread Donald Rogers
Kiam mi guglis por "scattered chart excel" Guglo proponis sendi min al "scatter chart" ktp. Ĝi ne havas trafojn por "scattered chart", kiu por mi estas malbona angla esprimo. Oni ne disĵetas la diagramon ĉirkaŭ la ĉambron. http://office.microsoft.com/en-us/excel/ha010548401033.aspx temas pri

[eo-dev] scattered chart in Excel

2009-12-03 Thread Donald Rogers
Saluton tradukantoj, Ĉu iu el vi scias ĉu "scattered chart in Excel" estas fakte miskribaĵo de "scatter chart in Excel"? Kunteksto: src:/allstrings.ulf#RID_RESXLT_COST_CHART_Scattered_AWF.LngText.text en dosiero trunk/migrationanalysis/src/driver_docs.po elementoj 337 kaj 338 Kiel ni traduku

Re: [eo-dev] commit = enmeti? konfirmi?

2009-11-25 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: En la suba frazo mi unue simple volis uzi "enmeti". Tamen la enhava signifo tiam tre nebuligxas. Cxu "konfirmi" cxe la signifoparo commit/rollback ne pli tauxgas? [connectivity/source/resource.po] Please commit row '$position$' before update rows or insert new rows. La libr

Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-11-18 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: On 2 Nov 2009, at 21:25, Donald Rogers wrote: Mi enmetis cimoraporton por Lokalize ĉe bugs.kde.org: Bug 212809 <http://bugs.kde.org/show_bug.cgi?id=212809>: support for msgctxt field severity = wishlist Mi konsilus, ke vi taksu ĝin pli ol "wishlist". La

Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-11-02 Thread Donald Rogers
Donald Rogers wrote: Joop Eggen wrote: ...La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova elemento msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr). La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata tamen ne estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun

Re: [eo-dev] Okazas io!

2009-10-29 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: ...La iloj de OOo (translation toolkit) generas .po dosierojn kun nova elemento msgctxt (apud la ekzistantaj msgid kaj msgstr). La redaktiloj devas subteni tion. Ĉe poEdit msgctxt estas akceptata tamen ne estas iel vidigata. Antaŭe mi jam menciis ĉi tiun problemon, kaj ricevis

Re: [eo-dev] Propono reverki la paĝon pri-elsxut oj.html en nia retejo

2009-07-18 Thread Donald Rogers
Neniu kontraŭstaris do mi ĝisdatigis tiun paĝon. Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org

Re: [eo-dev] Helpo: sistema tiparo en versio 3 de OOo

2009-07-18 Thread Donald Rogers
Donald Rogers wrote: Saluton, 9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru? El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options" -> "OpenOffice.org" -> "Accessibility"

[eo-dev] Helpo: sistema tiparo en versio 3 de OOo

2009-07-17 Thread Donald Rogers
Saluton, 9. En la dialogaj kadroj de OpenOffice.org, mi tajpas esperantajn ĉapelitajn literojn sed ili ne aperas. Kion mi faru? El la tirmenuoj selektu je "Tools" -> "Options" -> "OpenOffice.org" -> "Accessibility" kaj certigu ke "Use system font for user interface" estas markita. Tiam

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Vindozo: ĉu pre taj?

2009-07-16 Thread Donald Rogers
jo. On 09/07/2009 16:38, Donald Rogers wrote: Saluton, Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn: 1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn? 2. kiel instali esperantan interfacon por ooo. 3. kiel kontroli literumadon en oooeo? Ĉu Ek! estas

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Vindozo: ĉu pre taj?

2009-07-16 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: On 10 Jul 2009, at 20:22, WGT Walker wrote: >> Ĉu Ek! estas la plej taŭga ilo por tajpi ĉapelitajn literojn en Vindozo? Ĉu alia metodo estas pli bona? Mi mem preferas uzi skripton kun AutoHotKey [...] Per tiu mi tajpas la senĉapelan literon tiam premas 'x'. Tiu estas ege pl

[eo-dev] Propono reverki la paĝon pri-elsxutoj.html en nia retejo

2009-07-14 Thread Donald Rogers
Mi proponas la jenan tekston. Se iu havas proponon plibonigi ĝin, bonvolu respondi. Donald = Tute esperanta versio de OpenOffice.org ankoraŭ ne ekzistas. (Ni ankoraŭ bezonas volontulojn por traduki helpotekstojn.) La esperantan version de OpenOffice.org por MS Windows aŭ por Macintosh aŭ

[eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Vindozo: ĉu pretaj?

2009-07-08 Thread Donald Rogers
Saluton, Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn: 1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn? 2. kiel instali esperantan interfacon por ooo. 3. kiel kontroli literumadon en oooeo? Ĉu Ek! estas la plej taŭga ilo por tajpi ĉapelitajn literojn

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-08 Thread Donald Rogers
Arnold Victor wrote: On Jul 6, 2009, at 10:1138 PM, Donald Rogers wrote: Arnold Victor wrote: On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote: ... En Makintoŝo OOo kaj NeoOffice funkcias laŭ la maniero de normala makintoŝa programaro. Eblas skribi ĉiujn karaktrojn ĝis inkluzive

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-06 Thread Donald Rogers
Arnold Victor wrote: On Jul 6, 2009, at 7:5534 PM, Donald Rogers wrote: Saluton, Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn: 1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn? 2. kiel instali esperantan interfacon por ooo. En ambaŭ demandoj ni

Re: [eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-06 Thread Donald Rogers
Saluton, Restas du ĉefaj demandoj. Ĉu iu el vi scias kiel konsili esperantistojn: 1. kiel utiligi la programaron ooo por trakti esperantajn tekstojn? 2. kiel instali esperantan interfacon por ooo. En ambaŭ demandoj ni bezonas respondojn por almenaŭ la tri mastrumaj sistemoj: Vindozo, Mekintoŝo,

[eo-dev] Openoffice.org 3.0 kaj Linukso estas pretaj

2009-07-04 Thread Donald Rogers
Ubuntu 9.04 (Jaunty Jackalope) havas pli bonan subtenon por Esperanto. Ĝi havas version 3.0.1 de Openoffice.org. Ties Helpo ankoraŭ estas en la angla, kompreneble, ĉar ni ne finis traduki ĝin. Aŭtomata literumkontrolo funkcias. Notu ke nun subteno en Linukso por tajpi la ĉapelitajn literojn esta

[eo-dev] OpenOffice versio 3.0 eldonita hodiaŭ

2008-10-13 Thread Donald Rogers
OpenOffice.org 3.0 is an incremental improvement http://www.linux.com/feature/148435 recenzo pri OOo Ĉu nia laboraĵo aperos en versio 3.0? Ĉu versio 3.0 troviĝos en Ubuntu 8.10? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL P

Re: [eo-dev] OOo versio

2008-07-02 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 27 Jun 2008, at 10:40, Yves Nevelsteen wrote: Bonus unuavice disponigi en la retejo http://eo.openoffice.org beta-version de la programo. "Nuna stato de la traduklaboro" estas ke ekzistas beta-versio jam uzebla proprariske.

[eo-dev] OOo versio 2.4.0 en.us disponeblas

2008-03-29 Thread Donald Rogers
Saluton Skipanoj, Mi rimarkis ke OOo versio 2.4.0 disponeblas. Kiel tio infuas nian laboron? Ĉu la nova versio estos en Ubuntu 8.04? Ĉu ni devas rekomenci per nova dosieraro? Lastatempe mi finis la lastan helpdosieron por Verkilo 2.3. Ĉu ĝi eniros en Ubuntu 8.04? Donald Rogers

Re: AW: [eo-dev] nested

2008-03-08 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: Ne, ingita, ingadnivelo venus de -ing. Laux mi ne tre tauxga, (cxu ne la neprononcebla ingigita?) Interreta sercxo liveris ecx "ingingita" ;). Mi nur menciis, pro kompleteco. Fakte cxi tie ne temis pri jxargona komputila termino. Do hierarkia estas bona. Do ĉi vi opinias ke p

Re: [eo-dev] nested

2008-03-06 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote: Arnold Victor skribis: La problemo estas, ke intencita devas esti "enigita," ne "inigita. Evidente senintenca anglismo. Aŭ ĉu eble la intenco estas "ingigita"? Do por "you can nest Character Styles": "oni povas ingi signajn stilojn"? Pri "nest" mi pensas pri rusaj

[eo-dev] nested

2008-03-04 Thread Donald Rogers
Saluton, Ĉu ni jam diskutis la vorton "nested"? La senco estas tio, ke objekto estas metita en hierarkian aranĝon. En sc/source/ui/src.po troviĝas "nested arrays", do ĉu "hierarkiaj tabeloj"? En swriter/01.po troviĝas: "Use Character Styles to format single characters, or entire words and phras

Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2008-02-19 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote: Donald Rogers: Bertilo Wennergren wrote: http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj Ĉu ĝi ankoraŭ funkcias en versio 2.3.0? Mi ĵus provis instali ĝin per la instalilo sed nenio okazis kiam mi premis la butonon "Instali". Ĝi ankoraŭ funkci

Re: [eo-dev] pripensindaj tradukoj

2008-02-14 Thread Donald Rogers
Saluton skipanoj, Ĉu ni havas, aŭ ĉu iu povus generi, liston de ĉiuj menueroj en OOo? Ofte estas malfacile trovi en la realaj menueroj menciitaj en la helpaj dosieroj. Mi ankoraŭ tradukas la helpon por Verkilo, do estus avantaĝe havi liston de la menueroj eĉ nur por Verkil. Donald -

Re: [eo-dev] konvertaj makrooj

2008-02-12 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote: Mi misskribis: http://bertilow.loka/komputo/openoffice.html#makrooj Tio estu kompreneble: http://bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj Ĉu ĝi ankoraŭ funkcias en versio 2.3.0? Mi ĵus provis instali ĝin per la instalilo sed nenio okazis kiam mi premis la bu

Re: [eo-dev] Re: Atentigo pri eo.openoffice.org (fulmklavoj)

2007-12-05 Thread Donald Rogers
La cimo pri manko de fulmoklavoj por la ĉefaj menueroj jam estas registrita en aŭgusto: http://www.openoffice.org/issues/show_bug.cgi?id=80911 Donald Rogers - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands

Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-11-26 Thread Donald Rogers
Saluton W. G. T. Walker , Kiel respondis Tim, la plej bona solvo estas ke la gastiga sistemo jam havu la eblon enigi ĉapelitajn literojn. Tiel oni povas tajpi ĉapelitajn literojn en iu ajn programo, ekzemple OOo, Gramps, gedit, Evolution, Mysql, Tux Paint, ktp ktp. En MS Windows oni povas uz

Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-25 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote: Tim Morley: On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote: On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote: Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka tempo

[eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton

2007-10-21 Thread Donald Rogers
Saluton skipanoj, Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. Mi iris al System/Administration/Language Support kaj elektis Esperanton. Tiam mi iris al Tools/Language kaj agordis la interfacan lingvon. Post restartigo la esperanta versio de OOo funkcias :-) Gratu

Re: [eo-dev] skali/skaligi

2007-10-03 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 3 Oct 2007, at 04:12, Donald Rogers wrote: Mi samopinias kiel Marcos. Do, mi povas akcepti "aliskaligi" por "re-scale", sed kio pri "The application scales well" -- "La aplikaĵo bone ..

Re: [eo-dev] skali/skaligi

2007-10-02 Thread Donald Rogers
Laŭ New Oxford Dictionary of English: scale (verb) = represent in proportional dimensions; reduce or increase in size according to a common scale. Do ni povas supozi ke "rescale" signifas ree fari tion. "Resize" estas taŭga esprimo kiun kompari al "rescale". Por aliskaligi ion, oni devas aligr

Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj <> rastrumeroj

2007-10-02 Thread Donald Rogers
Bona punkto, Bertilo! Eĉ se ni akceptas la vorton "bildopunkto" ni pli uzu la radikon "rastrum-" Bertilo Wennergren wrote: Tim Morley: On 27 Sep 2007, at 15:03, Bertilo Wennergren wrote: Al mi plachas "bildopunkto". El chiuj menciitaj proponoj, ghi shajnas esti la plej senpere kaj tuje kom

Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-10-02 Thread Donald Rogers
2007/9/18, Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]>: Bertilo Wennergren wrote: Alt = Alt Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton: Jes. AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd Eble? Kiel en aliaj lingvoj? 1. Cxu aperas en OO? Min ĉiam mir

Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-18 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote: Alt = Alt Por konkretigi kaj komenci la veran diskuton: Jes. AltGr (alt green) = Alt2 (?), DekstrAlt, AltVerd Eble? Kiel en aliaj lingvoj? 1. Cxu aperas en OO? Min ĉiam mirigis tiu stranga "AltGr" (aŭ "Alt Gr"). La klarigo "alt green" ŝajne ne estas sendis

Re: [eo-dev] "Tenu al"?

2007-09-17 Thread Donald Rogers
Tio estas mia kulpo. (1) Mi kredis ke vi ne ŝatas je "je" en tiuj kazoj. Mi malpravis. (2) En multaj anglaj esprimoj similaj al "hold down, stand up, think up, speak up" ktp, la ŝajna prepozicio estas pleonasma. (3) Mi pensis ke ne eblas teni klavon sen premi ĝin, do decidis ne traduki ĝin kiel

Re: [eo-dev] Unuecigado de nia alklaka lingvajho

2007-09-15 Thread Donald Rogers
Kaj kio pri "Alklaku \\Dosiero\\"? Tia sen akuzativa esprimo povus signifi ke Dosiero estus la subjekto. Mi preferas la jenan: "Alklaku menueron \\Dosiero\\" aŭ "Alklaku al \\Dosiero\\". Donald Bertilo Wennergren wrote: Mi rimarkis, ke la uzo de "alklaki/klaki" estas neunueca en nia traduko.

Re: [eo-dev] Klavpremoj

2007-09-14 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: > Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, > k.t.p. > Kun la justigo ke multaj klavaroj estas kun anglaj etikedoj: aliaj skriptoj > kiel korea, araba; la anglalingva mondo mem, kaj multaj aliaj. > > Kun ioma bedauxro mi akceptas tiun argumento

Re: [eo-dev] Nova testversio, nun kun ĉapeloj!

2007-09-04 Thread Donald Rogers
Gratulojn! Kiam la dosieroj en SVN havos ĉapelitajn literojn? Donald Tim Morley wrote: La unua testversio, kiu enhavas ĉapelitajn literojn ĵus aperis. :o))... - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional comma

Re: AW: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-18 Thread Donald Rogers
trancxilo, rulkopimasxino, enmeta kojna marko, visxado. > > - Ursprüngliche Mail > Von: Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]> > An: dev@eo.openoffice.org > Gesendet: Freitag, den 17. August 2007, 05:24:11 Uhr > Betreff: Re: [eo-dev] Ek al la testado! > > Mi ne scias ĉu tema

Re: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-16 Thread Donald Rogers
Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne: La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find). Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj je la dekstra flanko de diversaj menuoj. Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en alilingva

Re: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-12 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: On 10 Aug 2007, at 22:55, Donald Rogers wrote: Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb... (142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo estas malrapida aŭ tre uzata? Eble ambaŭ! Laŭ mia memoro ĝi estis sufiĉe rapida por mi, sed mi ne

Re: [eo-dev] Ek al la testado!

2007-08-10 Thread Donald Rogers
Dankon, Tim. Mi elŝutis la dosieron ...LinuxX86_install_eo_deb... (142MB) kaj ĝi daŭris ses horojn per larĝbendo! Ĉu la servilo estas malrapida aŭ tre uzata? Mi ankaŭ elŝutis la tri dosierojn openoffice.org-eo*. Kia estas la dosiero OpenOffice.org-2.3.0_eo.dmg (144MB)? Ĉu mi ankaŭ bezonas ĝin?

Re: [eo-dev] testa sendo de kunligita bildo

2007-08-03 Thread Donald Rogers
Denove la alligita dosiero ne alvenis. Kial? Donald Donald Rogers wrote: Mi provas denove. Donald Tim Morley wrote: On 3 Aug 2007, at 12:23, Donald Rogers wrote: Mia bildo estis 148KB png-dosiero. Jen. :o) Tim

Re: [eo-dev] testa sendo de kunligita bildo

2007-08-03 Thread Donald Rogers
Mi provas denove. Donald Tim Morley wrote: On 3 Aug 2007, at 12:23, Donald Rogers wrote: Mia bildo estis 148KB png-dosiero. Jen. :o) Tim

Re: [eo-dev] testa sendo de kunligita bildo

2007-08-03 Thread Donald Rogers
Mia bildo estis 148KB png-dosiero. Donald Tim Morley wrote: Nur por testi ĉu mi rajtas kunsendi dosieron. Bv forigi kaj ignori tiun mesaĝon. - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL

Re: [eo-dev] Jam nova testversio?

2007-08-02 Thread Donald Rogers
Ĉu mi komprenu ke ni ne rajtas sendi alligitan dosieron kun retpoŝto? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Jam nova testversio?

2007-08-02 Thread Donald Rogers
Saluton, Mi pli-malpli sukcesis pri la nova versio de OOoEo. Por ne riski mian ĉiutagan instalaĵon de OOo, mi startigis Ubuntu-on de la DVD, malinstalis OOo-on kaj instalis la trian testversion (build). La ĉefaj dosieroj instaliĝis bone sed okazis eraroj pri la esperantaj dosieroj: [EMAIL PR

Re: [eo-dev] Leginda artikolo: Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo

2007-07-30 Thread Donald Rogers
, at 23:08, Donald Rogers wrote: Jen bona artikolo kiu interesos niajn skipanojn: Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo Reinhard Fössmeier Scienca Revuo, Volumo 58, 2007, kajero 3, n-ro 210 ISSN 0048-9557 Ĝi certe aspektas interese, sed kie mi povas trovi ĝin? Ĉu vi konscias pri iu

[eo-dev] Leginda artikolo: Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo

2007-07-29 Thread Donald Rogers
Jen bona artikolo kiu interesos niajn skipanojn: Gramatikaj aspektoj en komputila internaciigo Reinhard Fössmeier Scienca Revuo, Volumo 58, 2007, kajero 3, n-ro 210 ISSN 0048-9557 Mi citas el la konkludo: "La problemon de variaj artikoloj kaj variaj vort-ordoj internaciigo ankoraŭ ne ĝenerale s

Re: [eo-dev] pri la nunaj po-dosieroj

2007-07-24 Thread Donald Rogers
Ankaŭ troviĝas dekoj da: Icon kie mi tradukas nur Icon al Bildsimbolo en helpcontent2/.../swriter/../00.po Donald denove Donald Rogers wrote: La situacio estas eĉ pli malbona ĉar foje la anglaj tekstoj ne estas tute samaj sed havas saman sencon. Mi prikomentis kelkajn ekzemplojn en

Re: [eo-dev] pri la nunaj po-dosieroj

2007-07-24 Thread Donald Rogers
La situacio estas eĉ pli malbona ĉar foje la anglaj tekstoj ne estas tute samaj sed havas saman sencon. Mi prikomentis kelkajn ekzemplojn en helpcontent2/.../sbasic/.../shared.po kie la angla parto variis per nur interpunkcio aux havis malsaman vortumon. Donald Tim Morley wrote: On 22 Jul 20

[eo-dev] DevGuide FlatXML Master k.a. - ĉu traduki?

2007-07-22 Thread Donald Rogers
Saluton, En dosiero trunk/odk/examples/DevelopersGuide/OfficeDev/FilterDeveloopment/FlatXMLFilterDetection troviĝas 5 esprimoj similaj al: DevGuide FlatXML Master. Ĉu traduki ilin, kaj se jes, al kio? Ĉu la tradukaĵo devas esti same mallonga? Donald

Re: AW: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r392 - trunk/sc/source/ui

2007-07-18 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: Donald: pri listo de novaj dosieroj: Se vi uzas poEdit, gxi havas katalogadministrilo kiu listigas la dosierojn kun nombroj svagaj/netradukitaj. Tio suficxu, cxu? Dankon pro via helpo. Mi uzas kdesvn kaj kbabel. Mi trovis la Katalogan Mastrumilon de KBabel kaj ĝi listigas la d

Re: [eo-dev] Re: [Openoffice-svn] r392 - trunk/sc/source/ui

2007-07-17 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: Restas kio? En extensions/source/update/propctrlr.po triviĝas multaj ŝtultaj, ekzemple: Right -> Alto Undo data entry -> Nur aldoni datumojn Refresh form -> Cxefa formularo Post -> Get;Post Active record -> Agado en rikordo Current page -> Valuta kampo Yes -> Ne;Jes Donald

Re: [eo-dev] Limdato por la eldono 2.3 de OOo

2007-07-17 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: (parto) Do: restas malpli ol 9 tagoj! Mi petas, ke vi koncentru vian laboron *ne* sur la helpodosieroj, kiujn ni certe ne finos antaŭ tiu dato, sed sur la netradukitaj novaj dosieroj kaj la svagaĵoj ekster la helptekstoj. Ne forgesu ankaŭ pofilter por trovi eventualajn erareto

Re: [eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia dosi eraro

2007-07-16 Thread Donald Rogers
Tim, Vi tute pravas pri trunk ktp. Dependas de kiel oni unue starigis ĝin. Donald Tim Morley wrote: On 16 Jul 2007, at 08:31, Donald Rogers wrote: "svn update branches" ne sukcesis Eble tio dependas de via antaŭ estigo de via loka kopio. Se vi unue faris tion: ~$ mkdir sv

Re: [eo-dev] Baldaŭa ĝisdatigo de nia dosi eraro

2007-07-16 Thread Donald Rogers
Dankon, Tim. "svn update branches" ne sukcesis Mi rimarkis ke branches kaj trunk troviĝas ĉe la sama nivelo, do mi kreis novan dosierujon branches ĉe la sama nivelo en mia kopio antaŭ ol elŝuti la dosierojn. Do mi faris la komandojn: cd svnoooeo # (mia nomo por la loka kopio de la arkivo) s

Re: [eo-dev] aperis artikolo en Libera Folio pri nia laborsemajnfino!

2007-07-11 Thread Donald Rogers
Tre bona artikolo! Mi enmetis ligilon al ĝi de nia retpaĝo (menuo Novaĵoj): http://eo.openoffice.org/ Donald Yves Nevelsteen wrote: http://liberafolio.org/2007/openofficekunveno/ - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] F

Re: [eo-dev] pofiltrado

2007-06-02 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: > Ĝis la venonta monato! (kiam, mi esperas, ni havos kompilitan > programon por testi kaj multe poluri dum nia kuna tempo). Kiu versio de OOo? La aktuala versio ŝajne estas 2.2, dum nia lasta provo estis 2.1. Donald ---

Re: [eo-dev] Terminoj

2007-05-28 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: > Do mi elektas tion kiel traduko: "rembura(j) teksto/variablo/datumoj". > La senco tre klaras, kaj tiuj, kiuj ankoram ne konas la vorton lernos > ion, kaj poste la senco tute klaros! Tamen "remburi" havas alian utilan sencon (la 3a en PIV2) "Aldoni spacetojn inter la vortoj de te

Re: [eo-dev] Terminoj (estis: Pri la x-konverto)

2007-05-20 Thread Donald Rogers
"Dummy text" estas teksto uzata anstataŭ vera teksto. Ĝi povas esti sensenca, aux teksto hazarde elektita, foje en la latina lingvo por ke neniu pensu ke ĝi estas vera teksto. "anstataŭa teksto"? Donald Leo De Cooman wrote: > Vilcxo skribis: >> Se "dummy text" temas pri "padding/stuffing", cxu "r

Re: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-19 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote: > Tim Morley: > >> Bertilo (kaj aliaj), ĉu vi taksas tradukon kiel "forviŝanta >> dosierojn" ĝena por normala esperantisto? > > Jes, tre. > >> Ĉu la iom malpli preciza "forviŝas dosierojn" sufiĉus? > > Laŭ mi jes. > Mi ankaŭ opinias tiel. Iu menciis mankon de subjekto, sed

Re: AW: [eo-dev] forigo / forigado k.s.

2007-05-17 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: > -ing [angle] = -ante [E-o] > >> Mi fakte ŝatas la formon kun "-ant-", sed eble nur pro ĝia simileco >> al la angla, por montri aktualecon kaj daŭron: >> -- [The system is in the middle of] deleting the files >> -- [La sistemo estas aktuale] foriganta la dosierojn >> Sed m

Re: [eo-dev] preview

2007-05-17 Thread Donald Rogers
Pensoj pri 'preview': 'preview' certe havas pli ol unu signifon. 'antaŭvidi' signifas 'foresee'. PIV2: antaŭvidi: anticipe ricevi aŭ formi al si ideon pri io. 'print preview' ŝajne signifas vidigi presaspekton/presotaĵon. Donald

[eo-dev] Bonvolu lasi helpcontent2...sbasic/shared.po

2007-05-15 Thread Donald Rogers
Saluton Mi komencis prilabori la dosieron helpcontent2/source/text/sbasic/shared.po kiu estas tre longa kaj apenaŭ komencita. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] x-konverto

2007-05-12 Thread Donald Rogers
Joop Eggen wrote: >>> Tekstoj kun falsaj esperantaj literoj en la angla: 123 >>> Tekstoj kun X en la angla: 15.050 >>> Tekstoj kun XX en la angla: 30 >>> Do eble pli bone NE enkonduki X al XX- >>> >> tradukon, sed fari rekonon de tiuj 123 kazoj. >> Sed kiom da *esperantaj* frazoj enhavas 'xx

Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto

2007-05-12 Thread Donald Rogers
Saluton, Skipanoj, Mi ankaŭ tajpas ĉapelitajn literojn. Mi proponas ke post la kompilado kaj konvertado al ĉapelitaj literoj, ni lasu la tuton (po-dosieroj) kun ĉapelitaj literoj, ĉar la konvertado ne estas tute aŭtomata, kaj estos pli efike se ni ne bezonas refari la saman taskon ĉiufoje por ĉiu

Re: [eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-12 Thread Donald Rogers
Mi komencis traduki, kaj amendis iomete dosierojn avmedia/source/framework.po basctl/source/basicide.po kaj aldonis novan dosieron basic/source/app.po uzante nur la programon kbabel por redakti kaj programon svn por administri la deponejon. Donald

Re: [eo-dev] SVN-deponejo

2007-04-08 Thread Donald Rogers
Saluton Tim, Ĉu vi povus doni iom pli da helpo pri la aranĝo de la dosieroj en la deponejo? Mi supozas ke ni iru al "trunk", sed mi ne rekonas la nomojn de la dosieroj. Ĉu ili estas samaj al tiuj, kiujn ni uzis antaŭe? Donald -

Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!

2007-03-29 Thread Donald Rogers
Yves Nevelsteen wrote: > Saluton, > > mi uzas Vindozon 2000, do ne povas instali la testversion. > Volonte mi helpos plu-traduki se teknikisto helpas disponigi tradukinterfacon. > Ankaux mi volonte helpas testi je Vindozo. Saluton, Yves, Mi legis vian mesaĝon antaŭ kelkaj tagoj sed hezitis respond

Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!

2007-03-17 Thread Donald Rogers
Saluton skipanoj, Mi tre dankas al Bertilow pro lia detala priskribo por instali je OpenOffice.org en Kubuntu. Mi faris tion lau lia priskribo. Mi konfirmas liajn komentojn pri la stato de la tradukoj. Nur eble duono de la esprimoj estas tradukitaj. Ofte nur unu ero en menu estas tradukita au unu

Re: [eo-dev] Tradukita aplikaĵo disponebla kie l testversio!

2007-01-11 Thread Donald Rogers
Saluton, Ĉu progresis nia afero? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Nur por informi vin...

2006-11-09 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: > Saluton. > > Mi skribas nur por informi vin, ke Joey estas aktuale ĉe konferenco > "Ubuntu Developers" en Mountain View, Kalifornio. Li sukcesis plurfoje > diskuti kun la programistoj de Rosetta, kaj montris al ili iom > kritikemajn mesaĝojn miajn pri la funkciado de Rosetta. :

Re: [eo-dev] Fwd: [Issue 70871] [EO] GUI Translation for 2.1

2006-11-06 Thread Donald Rogers
Certe tio estas bona novaĵo. Mi atendas pluajn anoncojn. Kiam ni aldonu anonocon al nia retejo? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Fwd: Esperanto packs in Ubuntu

2006-10-23 Thread Donald Rogers
os version 6.10 (Edgy Eft) de Ubuntu, kiu estas aperonta je la 26a de oktobro? Ĉu ni povas fari ion por helpi? Donald Rogers - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] Openoffice en Dapper Drake

2006-09-27 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: Dum iom teda vagado tra la paĝarego de Launchpad.net, mi malkovris tiujn pakaĵojn por Ubuntu: https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo-base/1:6.06+20060725 https://launchpad.net/distros/ubuntu/dapper/i386/language-pack-eo/1:6.06+20060529 https://laun

Re: [eo-dev] Openoffice en Dapper Drake

2006-09-18 Thread Donald Rogers
Kia estas la sitacio nun? Ĉu ni povas elŝuti la esperantan version de OO kaj testi ĝin? Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (3)

2006-05-12 Thread Donald Rogers
Donald Rogers wrote: 4702 Dim - Dim (Leo) - Malhela (Donald) ? 4705 Matt - Matt (Leo) - Malbrila (Donald) ? Pri fotoj, "matt" estas kontraŭa al "glossy", kiu estas "glacea", do "matt" povas esti "malglacea". Donald --

[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (3)

2006-05-11 Thread Donald Rogers
Jen pliaj tiklaj esprimoj: 3609 bound controls - limaj regiloj? 3942 Use superordinate object text direction setting Jen bela kolekto de substantivoj! Ĉu: Uzi tekstodirektan agordon de superordinata objekto aŭ ĉu: ... de superranga objekto ? [ni ie uzis je "subranga"] 3954 Support assistive te

Re: Fwd: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-10 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: Mi ĵus rimarkis, ke foje "Agu laŭleĝe" iĝis "Ekagu laŭleĝe". Mi ne kontraŭas la ŝanĝon, sed la paĝo aktuale ne estas kongrua kun si mem, kaj almenaŭ unu "agu laŭleĝe" restas. Mi kunsendas novan .png-formatan butonon kun la nova vortumo por anstataŭ la malnovan. Mi ŝanĝis ĝin

Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-10 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: Unu erareton mi rimarkis: la menuero "Agu laŭleĝe" en la maldekstra kolumno ne aperas en la paĝo /index.html (ligilo "Enkonduko"). Ne ne vidas ĝin tiel. Ĉu ankoraŭ? Ĉu ĝi estas sufiĉe evidenta? Hmm... mi emus pli emfazi ĝin, eble per ruĝo aŭ io simila. La paĝaro ja ne mul

Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo "Get Legal -- Get OpenOffice.org"

2006-05-09 Thread Donald Rogers
Mi dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al la diskuto pri la traduko "Agu laŭleĝe". Mi modifis la tekston laŭ viaj sugestoj, kaj faris unu-du pliajn ŝanĝetojn. Mi ĵus aldonis la novan paĝon al nia retejo. Ĝi troviĝas en la maldekstra menuo sub la nova titolo "Novaĵoj". http://eo.openoffice.org/kial.

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-04 Thread Donald Rogers
oj. En tiu senco "hanging": posta/suba/dependa Joop */Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]>/* schrieb: Tim Morley wrote: > On 3 May 2006, at 10:55, Donald Rogers wrote: > >> Ni ankaÅ­ havas "First line indent" msgstr "Unualinia kromm

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-03 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: On 3 May 2006, at 10:55, Donald Rogers wrote: Ni ankaŭ havas "First line indent" msgstr "Unualinia krommargxeno". Ĉu ĝi estas sama? "Hanging indent" estas speciala tipo de "First line indent". La unualinia krommarĝeno povas

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-03 Thread Donald Rogers
Bertilo Wennergren wrote: Donald Rogers: >> 5284 Hanging punctuation ["Hanging indent" estas en nia >> PO-dosiero sed mi hezitas pri "Negativa interpunkcio". >> Signifo?] > ... > Jen klarigo pri la signifo: http://realworldstyle.com/hang_punct.ht

Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: On 3 May 2006, at 00:29, Donald Rogers wrote: ... 3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?] Foliojn. Tiel mi pensis. 4263 Resize shape to fit text - Regrandigi formon por adapti al teksto (Regrandigi formon por adapti tekston?) [La angla ne estas

[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj (2)

2006-05-02 Thread Donald Rogers
Mi dankas pri sugestoj pri la unua grupo. Jen pliaj: 2986 Tswana (South Africa) - [lingvo] Cvana? Cuxana? Tsvana? 3260 Same as locale setting - Same kiel loka agordo [lokala?] 3320 Memory per object - Memorkvanto por objekto? 3813 Search in all sheets - Trasercxi cxiujn pagxojn [foliojn?] 4111 Mi

[eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj

2006-04-24 Thread Donald Rogers
Saluton amikoj, Mi bezonas iom da helpo. Jen terminoj kiujn ni ne havas en nia terminaro kun miaj sugestoj post la streketo: 91, 102 Webcast - (netraduku?) 103 Active Server Pages (ASP) - (netradukita en la francan) 113, 114, 115 kio okazos pri la tildo en "~640 x 480)" ? 157 Play - Spekti 162

[eo-dev] ooo-math: traduko de angle bracket k.a.

2006-04-18 Thread Donald Rogers
Saluton, Mi volas mencii nur la jenajn: #271 angle brackets: angulaj krampoj; ortaj krampoj? ortaj - nur sugesto> #305 lambda bar k.s.: lambda superstrekita? (Mi supozas ke la termino rilatas al la "lambda bar calculus") 'RIGHT' expected: 'RIGHT' atendita (cxe la franca, 'RIGHT' ne estas traduki

Re: [eo-dev] Traduko de "sample"

2006-04-12 Thread Donald Rogers
Arnold Victor wrote: On Apr 10, 2006, at 11:09 PM, Donald Rogers wrote: Saluton, Mi trovis en ooo-other, ke ofte la senco de "sample" ne estas statistika sed komerca. Ĝi estas io provizita kiel ekzemplo por provi, do specimeno. (ekzemple : sample files = specimenaj dosieroj)

Re: [eo-dev] OpenDocument k.a. terminoj en ooo-common

2006-04-11 Thread Donald Rogers
Tim Morley wrote: On 11 Apr 2006, at 10:34, Bertilo Wennergren wrote: Mi trovis informon pri operacioj "seek" kaj "tell". Tio sonas kiel teknikaĵoj, kiujn uzanto de Ooo neniam bezonas legi nek kompreni. Se estas tiel mi proponas ne traduki tiujn vortojn, sed eble nur meti ilin inter citiloj

  1   2   >